Kiel uzi la aĉetĉareton
Memorigu viajn deziratajn varojn
kaj, kiam vi volas, transformu ilin en mendon
Aldoni varon
Dum la foliumado de la katalogo, registritaj uzantoj, kiuj ensalutis en la sistemon, ĉiam povas enmeti varojn en la tiel nomatan "aĉetĉareton" per alklako de la butonon . Alklakante ĝin plurfoje, oni pligrandigos la nombron de kopioj de la sama varo konservitaj en la aĉetĉareto.
Antaŭvido
La bildsimbolo en la menuobreto montras la nombron de varoj en la aĉetĉareto; alklakante ĝin, oni aperigas antaŭvidon de la aĉetĉareto, kiu montras la enmetitajn varojn kaj ilian kvanton.
Aĉetĉareto
En la antaŭvida fenestro, la butono "Iri al aĉetĉareto" permesas aliri la paĝon, kiu montras la aĉetĉareton (la sama rezulto estas atingebla per alklako de la menuero "Aĉetĉareto" je la persona menuo, en la reteja menuobreto).
Ĉi tie, la konservitaj varoj estas montritaj kun aldonaj datumoj, prezo kaj eventualaj rabatoj. Per la butonoj kaj eblas malpliigi aŭ pliigi la kvanton de ĉiu ajn varo; alklakante la butonon eblas tute forigi la varon el la aĉetĉareto.
Sube, sub la listo de varoj, du butonoj permesas krei PDF-dokumenton (kiu poste povas esti konservita sur via komputilo aŭ presita) de la sama aŭ sendi la eventuale selektitajn varojn (por fari tion, necesas alklaki la elektobutonojn maldekstre) al la menda paĝo.