Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

Informado praktike
AutoreZiko van Dijk
copertina
DescrizioneUn pratico manuale per chi vuole informare sull'esperanto.
Prezzo€ 15,00
 
EditoreFEL - Flandra Esperanto Ligo
EdizioneAntverpeno, 2007
Pagine112
Formato20 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaStoria del movimento
SupportoLibro
ISBN90-77066-29-4
Recensioni

Al la publiko ĝenerale malfacilas klarigi niajn iom komplikajn objekton kaj idearon. Nun tia praktika manlibro finfine estas farita, kaj ni profitu el ĝi! El ĉiuj eblaj anguloj de niaj agoj ni povas rekoni nin. Grandaj temoj kun subtitoloj kaj kromaj marĝenaj notoj prezentas ordon. Dum 4 jaroj la libro estis ampleksigita kaj polurita. Jen citaĵo: ""Konservi spertojn. Precipe en amatora laboro la risko grandas ke scioj kaj spertoj perdiĝas, ke aktivulo forlasas postenon sen sufiĉe informi la posteulon. La nova aktivulo devas denove lerni farante, lerni per propraj eraroj. Tio estas malŝparo de energio kaj elĉerpas la homojn. Ĉu vi deziras transpreni postenon? Ne, dankon, neniam denove!"" Kiel krei retpaĝon, kolekti monon ktp., ""sed necesas ankaŭ kompreni la funkcimanieron de ĵurnalistoj, kiuj estas niaj plej gravaj - kredu aŭ ne - partneroj en informado"". Ĵurnalisto kiel ""partnero"". Kiamaniere kontakti la ĝustan, citaĵe: ""En redakcioj la unuopaj membroj kutime laboras pri malsamaj temaj terenoj. Por esperantistaĵoj plej taŭgas terenoj kiel ""lokaj aferoj"" kaj ""kulturo"", aŭ ekzemple ""familio"" kiam vi informas pri familia Esperanto-renkontiĝo. Kiam vi planas kontakti redakcion, provu informiĝi pri la ekzistantaj terenoj kaj la koncernaj kunlaborantoj. Tiel vi pligrandigas la ŝancon ke via komunikaĵo estos legata de la ĝusta redakciano"". En la alineo Oftaj demadoj de ĵurnalistoj estas listigitaj 20 diversaj ekzemploj, unu el ili: Kiom da homoj parolas Esperanton? - Tie estas klarigo pri la ebla intenco de la demandanto kaj propono kiel respondi. Verkistaj teknikoj, subtitola Frapfrazo jen citaĵo: ""Se via gazeto estas ne nur por esperantistoj, tiam vi konsideru kompreneblecon aŭ almenaŭ prononceblecon por neesperantistoj (ekzemple, ne aperu supersignoj). Tial TEJO nomis sian nacilingvan informilon Dialog' "". Kelkaj temoj estas spicita per epizodoj, en ĉapitro pri standumi Kreu simpatian bildon, marĝena noto: Perdita ŝanco. ""Iam en germana eklezia foiro venis al nia stando iom aĝa damo, kiu diris kun rideto: ""Mi jam aŭdis multon pri Esperanto, ĉar en mia loka paroĥo ekzistas esperantisto, kaj pro li mi tute ne ŝatas Esperanton"". Subite kvar standumantoj kiel ŝarkoj ĉirkaŭis ŝin, alparolante ŝin preskaŭ ĉiu samtempe por ""kontraŭbatali"" tion, dirante ke Esperanto tamen estas ŝatinda, kaj kiujn belejn aferojn oni povas fari per ĝi. Mi bedaŭris tion. Tiu sinjorino ja ne povis esti vere ""kontraŭ Esperanto"", ĉar alikaze ŝi ne estus veninta al nia stando. Kaj oni povis rimarki, ke ŝi malgraŭ malagrabla sperto kun unuopa esperantisto tamen scivolemas, kaj pretas aŭskulti. Per demandoj la standumantoj estus povintaj mem ekscii, kial la sinjorino ""ne ŝatas Esperanto"". Jen bonega ŝanco por ni, lerni pri la publika bildo kiun havas Esperanto. Sed ne, tiuj esperantistoj ne interesiĝis pri tio: ili aŭtomate ""rebatis""."" Verki informilojn: Enhavo kaj proporcioj de la enhaveroj. Marĝena noto: Lingvo. - ""Ne provu prezenti la tutan lingvon, ne veku la impreson ke vi faras tion. Sed kompreneble en Esperanto-informilo io pri la lingvo ne povas manki. Rezignu pri frapfrazoj kiuj ĉielen-laŭdas iujn mitajn, nepruvitajn kvalitojn de la lingvo, sed provu iomete klarigi la diferencojn disde aliaj lingvoj. Se vi ekzemple atentigas ke ĉiuj substantivoj finiĝas je -o, kaj komparas tion al via nacia lingvo, ne necesas montri ĉiujn aliajn finaĵojn de Esperanto, sed diri ĝenerale ke tiu reguleco validas ankaŭ por multo alia"". Ziko van Dijk (denaske Sikosek) estas historiisto kaj okupiĝas interalie pri la historio de UEA. Jen aliaj de liaj verkoj: ”Esperanto sen mitoj”, ”Sed homoj kun homoj”, ”VIKIPEDIO por vi” kaj ”La Asocio”. Jytte Sunekær
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2008 Libro

Storia del movimento

Bona Espero

di Roman Dobrzyński

€ 15,00  


La vita, la storia e le attività della fattoria esperantista più famosa.

ed. 2008 Libro

Storia del movimento

Bona Espero

di Roman Dobrzyński

€ 15,00  


La vita, la storia e le attività della fattoria esperantista più famosa.

offerta
thumb

ed. 2009 Libro

Storia del movimento

Lazzaro Ludovico Zamenhof - Antologia

di Carlo Minnaja

€ 21,00 offerta  


In questa antologia l'autore ci propone una sintesi, ampia, documentata e commentata con numerose note, del pensiero di Zamenhof…

ed. 2009 Libro

Storia del movimento

Lazzaro Ludovico Zamenhof - Antologia

di Carlo Minnaja

€ 21,00 offerta  


In questa antologia l'autore ci propone una sintesi, ampia, documentata e commentata con numerose note, del pensiero di Zamenhof…

offerta
thumb

ed. 2006 Libro

Storia del movimento

Le radici culturali dell'esperanto

di Giordano Formizzi

€ 12,00 offerta  


Il pensiero di Comenio sul problema della lingua internazionale. Testi in latino ed esperanto.

ed. 2006 Libro

Storia del movimento

Le radici culturali dell'esperanto

di Giordano Formizzi

€ 12,00 offerta  


Il pensiero di Comenio sul problema della lingua internazionale. Testi in latino ed esperanto.

thumb

ed. 1989 Libro

Storia del movimento

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

di John Wells

€ 8,00  


Un libro classico, di facile consultazione, espone i tratti della lingua da un punto di vista moderno. La fonetica, la…

ed. 1989 Libro

Storia del movimento

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

di John Wells

€ 8,00  


Un libro classico, di facile consultazione, espone i tratti della lingua da un punto di vista moderno. La fonetica, la…

thumb

ed. 2009 Libro

Storia del movimento

Via Zamenhof -Creatore dell'esperanto

di Roman Dobrzyński

€ 15,00  


La traduzione in italiano del libro 'La Zamenhof strato'.

ed. 2009 Libro

Storia del movimento

Via Zamenhof -Creatore dell'esperanto

di Roman Dobrzyński

€ 15,00  


La traduzione in italiano del libro 'La Zamenhof strato'.