Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico


Warning: Undefined array key "note" in /usr/www/users/esperab/katalogo/src/libs/helpers.php on line 1632
Homarano
SottotitoloLa vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof
copertina
AutoreAleksander Korĵenkov
DescrizioneNuova biografia dell'iniziatore dell'esperanto pubblicata in occasione dei 150 anni della nascita.
EditoriSezonoj, LEA - Litova Esperanto-Asocio
EdizioneKalinigrad, 2009
Pagine320
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 30,00
LinguaEsperanto
CategoriaStoria del movimento
SupportoLibro
ISBN978-609-95087-8-2
Recensioni

La zamenhofa jubileo stimulis miriadon da verkoj, celebradoj, tradukoj, studoj, prelegoj, kunvenoj, eĉ la fondon de tute nova revuo Homarane (rimarku la adverbon!). La intereso pri Zamenhof direktiĝis ege pli multe al lia ideologio ol al la lingvohistorio, de kiu tamen aperis interesaj detaloj apenaŭ konataj. Esploroj kaj kritikoj, enarkivaj traserĉoj, perlupeaj deĉifroj de dokumentoj; en tiom da produktoj elstaras Homarano, verko de la nuntempe plej dokumentita zamenhofologo, Aleksandro Korĵenkov. Absolute sensoifiga. Por tiu kiu soifas scii, kiu estis la vera el la multaj nomoj, L. Zamenhof, L.L Zamenhof, L. Samenhof ktp., la aŭtoro respondas en la unua ĉapitro, Vojaĝo inter la nomoj, per plena listo ĉerpita el 97 enciklopedioj en 19 lingvoj. Eĉ la sola antaŭnomo havas 34 variantojn: de Lajos al Ljudvig-Lazar, pasante tra Louis kaj Lejzer Ludwik, L’udovit Lazár ktp. La transskribo de la familia nomo alportas plian dudekon da kombinoj, se ni flankelasas tiujn pri la familianoj. Ne temas nur pri kuriozaĵo, temas ja pri tre interesa foto de la diverskultureco bildiĝanta tra la nomtransskriboj. La pluaj ĉapitroj rakontas pri lia vivo, komencante de la juda medio kaj de la studentaj jaroj. Ni pasas tra la forte praktikata judismo, la cionistaj societoj, lia verkado ruslingva kiel stimulanto de sia popolo kontraŭ asimiliĝo kaj kuraĝigo al trovo de maldense loĝata teritorio por establi judan komunumon. Je la demando, ĉu tiom da sciigoj ne estis jam elĉerpe kolektitaj de Waringhien kaj Maimon, de Holzhaus kaj Ludovikito, la respondo estas: ili estis ja kolektitaj, sed nur parte, kaj estis aperintaj tute dise; ĉi tie ili estas ampleksigitaj, orde kunigitaj, komparataj kaj prinotataj en la diversaŭtoraj kontraŭdiroj. Vere kartuziana laboro, farita kun esperantista pasio kaj historiista (kaj instruista) kompententeco. Multaj tekstoj estas menciitaj, sed ne multaj estas cititaj; ofte por la plena teksto la aŭtoro resendas al sia propra antologio Mi estas homo, kompilaĵo certe ne elĉerpa (Zamenhof verkis milojn da paĝoj!), sed plene adekvata por prilumi la personecon de la Majstro rekte el liaj linioj . Tial leganto povus resti kun iom da amaro en la buŝo, ĉar por plene kompreni la tezojn prezentitajn li devus iri al alia verko. Taŭga akcento estas metita sur la kvar jaroj pasigitaj de Zamenhof kaj lia familio en Grodno; ofte eĉ la atentaj legintoj de la revuo La Esperantisto ne konscias pri la efektiva malriĉeco de la jam ne plu juna doktoro, pri la oferoj de li (kaj, sekve, de lia familio) al la “sankta afero”. Malfruo en la aperigo de la revuo, transdono kaj repreno de tia malprofita iniciato kia estis la revuo mem, ĝia transformo al ia speco de antaŭtempa persona blogo, kiel ni konceptus ĝin hodiaŭ: ĉio ĉi trovas detalan rakonton en la libro, kiu legiĝas kiel romano, preciza tamen neniam pedanta, informoplena, tamen neniam teda, kun leĝeraj personaj anekdotoj . “La tuta afero Esperanta estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo”; tiel skribis Zamenhof al Javal la 24.9.1905, sed “tiu komuna ideo” estis jam amputita de la “Deklaracio pri esperantismo” akceptita en Bulonjo, deklaracio nete disiganta la lingvon de ĉia ajn ideologio. La lingvo kreis popolon: la lingvo estas mia nacio diros la Rezolucio de PEN lanĉita en Santiago de Kampustelo en septembro 1993; male, Hilelismo fadiĝas pli kaj pli fone sur la esperantista scenejo. Zamenhof aŭtoritate ja, sed malkomplete, oratoros pri la interna ideo, sed limigos ĝin al la esperantismo, kaŝante ĝian apartenon al la universalo de religio neŭtrale-homa, heroldanta moralon eĉ pli vastan: la unuiĝo de la homaro. Interesa la korĵenkova analizo, nun pli kaj pli akceptata de la zamenhofologoj, ke Lazaro Ludoviko kabeis retiriĝante de la movado kaj lasante la (iam “sanktan”) aferon de la lingvo kaj de ĝia disvastigo en la manoj de organizaj spertuloj: jen Bourlet, Boirac, Cart. Analizo hereza kaj skandala, se legata tra ĝisostulaj okulvitroj, sed tute adekvata: Zamenhof volis liberiĝi el la movado, kiu lin ĉikanis per sennombraj disputoj inter la francaj elstar(em)uloj en la unuaj dek jaroj de la dudeka jarcento, tute same kiel ĝi estis disputcentro en la juda-pola-rusa-germana elito dum la tuj antaŭa jardeko. Sed la grandskala elpaŝo kun hilelismo, poste evoluinta al homaranismo, estis ĉiam prokrastata: la unua broŝuro estis provbalono, posta eldono restis sen adekvata disvastigo. El la esperantistoj neniu aliĝis al homaranismo, adeptojn al ĝi Zamenhof klopodis trovi ekstere, kaj la rolo de la lingvo en ĉi tiu pli vasta ideo iĝis tute marĝena: en la, cetere jam malfrua, provo pri lanĉo de homaranisma kongreso Zamenhof tre timeme petas de siaj Esperanto-amikoj rolon preskaŭ nur de tradukantoj de alvoko. Vidante la etan sukceson (tamen sukceson!) de la lingvo, li esperas, ke la pli vasta ideo de unu ĝenerala religio trovos pli da adeptoj; kaj, ĉar eĉ tiu restos seneĥa, li transiras al ankoraŭ pli granda, la tuthomara unuiĝo. Kvazaŭ sportisto kiu, ne eltenkapabla pri 100-metra kurado, volas sin elprovi sur dekmilmetra, kaj, kompreneble kolapsinte ankaŭ sur tiu, insistas defii sin mem en maratona distanco. En Heroldo (n-ro 2151) aperis stimula recenzo plume de Giorgio Silfer, komparanta ĉi tiun verkon kun "Mi estas homo", por kiu ĝi esprimas preferon surbaze de ideologiaj parametroj, laŭ mi tamen ne tute prikonsenteblaj; la jam piednote menciita studo de François Degoul estas sespaĝa eseo, klasifikanta Homarano-n “nediskuteble supera al ĉiuj ĝis nun eldonitaj biografioj de Zamenhof”. Mi plene aliĝas al tiu ĉi juĝo. Komparo kun Mi estas homo aŭ preferindeco pri “zamenhof-fokusa” pliampleksigo de la unuaj ĉapitroj de Historio de Esperanto, kiel sugestas Silfer, ne ŝajnas al mi nepraj en la prezento de Homarano: kompreneble ĝi etparte surmetiĝas al la du menciitaj korĵenkovaj verkoj, sed ĝi havas nek la celon historii pri la lingvo, nek la celon antologii pri ĝia iniciatinto. Ĝi perfekte (se perfekteco ekzistas) plenumas la celon de la subtitolo: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Ĝin legos kun granda plezuro esperantistoj, historiistoj, filozofoj, universalistoj kaj … ŝatantoj de biografiaj romanoj.
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumbnail
thumbnail

ed. 2006Libro

Storia del movimento

Le radici culturali dell'esperanto

di Giordano Formizzi

offerta

€ 12,00offerta 


Il pensiero di Comenio sul problema della lingua internazionale. Testi in latino ed esperanto.

ed. 2006Libro

Storia del movimento

Le radici culturali dell'esperanto

di Giordano Formizzi

offerta

€ 12,00offerta 


Il pensiero di Comenio sul problema della lingua internazionale. Testi in latino ed esperanto.

thumbnail
thumbnail

ed. 2010Libro

Storia del movimento

Dek Libroj

di A. Korĵenkov, C. Minnaja, H. Gorecka, A. Künzli, R. Haupental

€ 6,00 


Un chiaro riassunto dei principali libri di esperanto.

ed. 2010Libro

Storia del movimento

Dek Libroj

di A. Korĵenkov, C. Minnaja, H. Gorecka, A. Künzli, R. Haupental

€ 6,00 


Un chiaro riassunto dei principali libri di esperanto.

thumbnail
thumbnail

ed. 2008Libro

Storia del movimento

La Asocio

di Ziko van Dijk

€ 25,00 


Collezione di studi specifici sulla biblioteca Hector Hodler, sugli statuti dell'UEA e sulla storia dell'esperanto, con…

ed. 2008Libro

Storia del movimento

La Asocio

di Ziko van Dijk

€ 25,00 


Collezione di studi specifici sulla biblioteca Hector Hodler, sugli statuti dell'UEA e sulla storia dell'esperanto, con…

thumbnail
thumbnail

ed. 2006Libro

Storia del movimento

Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay, 1927-1975

di Ada Csiszár

€ 33,50 


Un'ampia documentazione, di un periodo di 50 anni, della nostra vita culturale, in una edizione accurata in ogni dettaglio.

ed. 2006Libro

Storia del movimento

Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay, 1927-1975

di Ada Csiszár

€ 33,50 


Un'ampia documentazione, di un periodo di 50 anni, della nostra vita culturale, in una edizione accurata in ogni dettaglio.

thumbnail
thumbnail

ed. 2008Libro

Storia del movimento

Bona Espero

di Roman Dobrzyński

€ 15,00 


La vita, la storia e le attività della fattoria esperantista più famosa.

ed. 2008Libro

Storia del movimento

Bona Espero

di Roman Dobrzyński

€ 15,00 


La vita, la storia e le attività della fattoria esperantista più famosa.