Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| Dek Gazetoj | ||
| Autore | Aleksander Korĵenkov | ![]() |
| Descrizione | Una concisa presentazione dei dieci più importanti periodici in esperanto. | |
| Editori | Sezonoj, LEA - Litova Esperanto-Asocio | |
| Edizione | Kaliningrad, 2010 | |
| Pagine | 32 | |
| Formato | 20 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Prezzo | € 6,00 | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Storia del movimento | |
| Supporto | Libro | |
| ISBN | 978-609-95087-1-9 | |
| Recensioni | En 2008 la revuo La Ondo de Esperanto prezentis en la ĉiumonata kleriga rubriko Nia trezoro dek librojn gravajn por la historio kaj evoluo de esperanto; la tuto eldoniĝis poste aparte kiel 32-paĝa libreto titolita Dek libroj. Sekvis en 2009 artikoloj pri dek gravaj gazetoj, kaj la rezultan kompilon Dek gazetoj mi recenzas ĉi-sekve. Fine, en 2010-2011 nova artikolserio pritraktas dek same gravajn eldonejojn. Verkis la artikolojn konataj homoj, nome István Ertl (pri Literatura Mondo), Halina Gorecka (pri La Revuo, La Ondo de Esperanto [de 1909 ĝis 1917], Heroldo de Esperanto, El Popola Ĉinio kaj Monato), Aleksander Korĵenkov (pri La Esperantisto kaj Lingvo Internacia), Andreas Künzli (pri Esperanto, de UEA) kaj iu nekonate pseŭdonoma Stella Meester (pri Literatura Foiro). Oni povus diskuti senfine pri la subjektiveco kaj utilo de tiaj listoj, disputi pri en- kaj el-lasoj, sed, nu, se la celo estas klerigi la leganton pri la historio de niaj gazetoj kaj revuoj, bonvenon! Ĝenerale la artikoloj estas klare, koncize kaj profesiece verkitaj, kun unu escepto. Oni trovas interesajn informojn, ekzemple pri la unua nekrologo verkita en esperanto; aŭ pri la influo de la redakta laboro de Zamenhof en La Esperantisto sur la stabilecon kaj unuecon de la tiam tre juna lingvo; pri la stilmodifa unuecigo trudita de Kalocsay al la paĝoj de Literatura Mondo; aŭ pri multaj fru-tempaj revuoj, kies aperritmo kaj eldonkvanto hodiaŭ efikas impone… Kaj, jes, oni povus sin demandi kial enlistigi La Ondo de Esperanto (bone, ni permesu tion al la afabla kompilinto) kaj El Popola Ĉinio sed ne la signife influajn Hungara Vivo aŭ La Brita Esperantisto; kial Literatura Foiro sed ne (pro la diverso kaj graveco de iliaj kontribuintoj) Fonto, La KancerKliniko (jes ja, kial ne?), la nica literatura revuo aŭ, plej okulfrape kaj memorinde, Norda Prismo. Invitas rideton la maniero en kiu Künzli apenaŭ mencias la nunan redaktoperiodon de Esperanto (kaj mi plenege konsentas proprasperte kun lia diro ke “la ambicio de Ertl estis la senriproĉa lingvaĵo”). Ĉe Heroldo de Esperanto mankas pritrakto de tio kion Gian Carlo Fighiera nomas la perfido fare de LF-koop al la interkonsento pri transpreno de Heroldo, sed almenaŭ Gorecka finas sian artikolon per trafa konstato: “Ĝi ne plu estas senpartia kaj supertendenca, sed klare profilita por la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la tradicia movado, kape kun UEA”. Simile, bonvenas la precizigo ke “EPĈ, abunde ornamita per feliĉe ridetantaj vizaĝoj, aperigis nur la oficialan vidpunkton pri la eventoj sur la placo Tjan’anmen kaj pri la Tibeta problemo” (ho, jes, mi bone memoras iun numeron de EPĈ pri la “40-jara datreveno de la liberigo de Tibeto” – sed kiam la liberiĝo?). Ankaŭ prave kritikiĝas la rezultoj el la aplikado de tiu Monato-kriterio ke principe nur loĝanto en iu lando verku pri tieaj okazaĵoj (tamen ne menciiĝas la manko de aktualeco de multaj el ĝiaj raportoj). Kontraste, la artikolo pri Literatura Foiro konsistas de la komenco ĝis la fino el umbilikismaj sinlaŭdoj, vortfiligranoj kaj duonveroj. Kion alian oni povus atendi de pseŭdonomo imputinda al Perla Martinelli, Giorgio Silfer (nederlande meester signifas ja majstro) aŭ Marie-France Conde Rey, kvankam la stilo de la teksto forte odoras je la geparo Ari-Martinelli. Pri la grada transformiĝo de tiu revuo al sektisma laŭtparolilo de la Esperanta Civito oni atendus ian frazeton, similan al tiu de Gorecka pri Heroldo – sed nul mencion! Same pri la klikeco de la Esperanta PEN-Centro, pri la plenmerite nenioma prestiĝo de la premio La Verko de la Jaro kaj de la literaturfoiraj Floraj Ludoj aŭ pri la reuzo sur la paĝoj de tiu revuo de infamiaj akuzoj pri “antisemitismo” (kio, krom banaligi kaj senigi je signifo ĉi lastan nocion, aldonas plian gradon al la malnoblo kaj malhonesto jam antaŭ longe atingitaj de Literatura Foiro). Anstataŭ sobra prezento oni trovas nur panegiron kaj pamfleton sen eĉ unu sola vorto kritika. Krom tiu facile evitebla makulo (bedaŭrinde ne evitita), jen libreto eble utila ankaŭ kiel bazo por pli ampleksa kaj profunda studo pri la historio de niaj periodaĵoj.
Kiel la aliaj libretoj de la sama serio “Dek …-oj”, ĉi tiu donas tre koncizan panoramon pri plia gravega ero de la esperanta kulturo. La legado kuntrenas finan triston, ĉar el la dek gazetoj traktitaj jam kvin estingiĝis antaŭ pluraj jardekoj, eĉ preskaŭ jarcento, kaj aldoniĝas la konsidero ke la enhavo kaj amplekso de kelkaj el ĝuste tiuj estis tiom pli vasta ol la nunaj, ke oni povus diri, sen paradokso, ke unu numero de Literatura Mondo dum ĝia plej brila periodo estis pli enhavoriĉa ol tuta jarkolekto de kelkaj el la nun aperantaj. Dek estas nombro tre malgranda kiam oni devas fari elekton de enpreno aŭ ellaso, kaj kompilado de antologio spegulas la guston de la aŭtoro; alia aŭtoro povus antologii same reprezente per tute alia elekto. Sed, se oni povus senfine diskuti ĉu estus preferinda la enpreno de unu aŭ alia titolo, oni devas agnoski ke neniu el la traktitaj gazetoj estus ekster la unuaj dudek en ĉia ajn klasifiko: Esperanto estas la plej longe daŭranta, Heroldo la plej ofte aperanta, La Revuo la plej zamenhofa, La Esperantisto la plej bazkonstrua, El Popola Ĉinio la plej informa pri ekstereŭropa lando, Literatura Mondo la plej entute. La kvin aŭtoroj de la eseetoj, principe limigitaj al du-tri paĝoj, kapablis ĉiuj, kvankam diversastile, trafi la kernajn punktojn de la koncerna gazetoj; ĉefe honoron al Halina Gorecka, kiu mem plenan duonon de la revuoj pritraktis. La saĝa principo de la eldonejo estis ne konfidi recenzojn pri revuo al redaktoroj, formalaj aŭ realaj, nunaj aŭ eksaj, de la revuo mem, tiel ke estu garantiata objektiva juĝo. Do nature estis ellasita ofte ripetita juĝo de Fighiera, vidvo de longtempa meritplena redaktorino, pri la de li neŝatata evoluo de Heroldo; samprincipe pri Literatura Foiro la eseeton verkis, sub pseŭdonomo, ne ja iu el la iamaj redaktoroj, kiel supraĵa leginto povus sugesti, sed iu poeto, tradukisto, kritikisto, kies nomo estas facile divenebla se oni iomete legas literaturon kaj kapablas distingi stilojn (kvalito tamen bedaŭrinde ne ofta eĉ inter recenzantoj). Revuoj spegulas la evoluon de la esperantistaro kaj de ĝiaj diversaj facetoj kaj celoj: do jen tiuj kiuj pleje komentarias eventojn mondpolitikajn, kiel Monato, jen tiuj kiuj rigardas la movadon ĉefe laŭ la kultura flanko sed ne nur, kiel estis la evoluo de La Revuo, jen tiuj kiuj detale kronikis kaj revuis aliajn revuojn kiel dum certa tempo Heroldo, jen tiuj kiuj atentis multe lingvajn detalojn laŭ la konsidero, ke la desupre trudata ortodokseco de la lingvaj kutimoj kondukos al la fina venko (kiel Lingvo Internacia kaj plurokaze Literatura Mondo). Pri Literatura Foiro estas reliefigita ĝia elmontriĝo ekster Esperantujo: ĝi estas organo de la Esperanta PEN, subklubo de la internacia PEN, do klasanta la esperantan kulturon ne ja kiel parton de la pli ĝenerala esperanto-mondo, sed kiel esperant(ist)an parton de la diverslingva monda kulturo. Evoluo vidiĝas en la alrigardo al la aliaj lingvoprojektoj: akra kritiko en La Esperantisto, Lingvo Internacia, Literatura Mondo, kontraste al sobra ampleksa artikolaro pri Beaufront en Literatura Foiro, en tempo kiam ne plu estas konkurenco inter planlingvoj por atingi (neatingeblan) universalecon. En simpla fasciklo ne eblas evidentigi ĉiujn ecojn de ĉiu pritraktata gazeto, sed oni trovas tutan minejon da interesaj informoj, preskaŭ preterpase, preskaŭ ĉiulinie. La libreto do trafe enkondukas la leganton en admirindan templon; se ĝi sukcesus ankaŭ instigi al abonado, tio estus duobla sukceso. Carlo Minnaja 2011-12-18
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 1990 Libro
La lingua pericolosa
di Ulrich Lins
€ 16,00
Studio sulle persecuzioni contro l'esperanto ed i suoi aderenti.
ed. 1990 Libro
La lingua pericolosa
di Ulrich Lins
€ 16,00
Studio sulle persecuzioni contro l'esperanto ed i suoi aderenti.
ed. 2010 Libro
Dek Libroj
di A. Korĵenkov, C. Minnaja, H. Gorecka, A. Künzli, R. Haupental…
€ 6,00
Un chiaro riassunto dei principali libri di esperanto.
ed. 2010 Libro
Dek Libroj
di A. Korĵenkov, C. Minnaja, H. Gorecka, A. Künzli, R. Haupental…
€ 6,00
Un chiaro riassunto dei principali libri di esperanto.
ed. 2006 Libro
Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay, 1927-1975
di Ada Csiszár
€ 33,50
Un'ampia documentazione, di un periodo di 50 anni, della nostra vita culturale, in una edizione accurata in ogni dettaglio.
ed. 2006 Libro
Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay, 1927-1975
di Ada Csiszár
€ 33,50
Un'ampia documentazione, di un periodo di 50 anni, della nostra vita culturale, in una edizione accurata in ogni dettaglio.
ed. 2018 Libro
Nia diligenta kolegaro
di Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka
€ 30,00
Un'importante opera che raccoglie 200 biografie di varie personalità esperantiste, arricchito con note e foto.
ed. 2018 Libro
Nia diligenta kolegaro
di Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka
€ 30,00
Un'importante opera che raccoglie 200 biografie di varie personalità esperantiste, arricchito con note e foto.
