Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| Baza esperanta radikaro | ||
| Autore | Wouter Frank Pilger | ![]() |
| Descrizione | Contiene più di 2700 radici. Utile ausilio per studenti e autodidatti. | Prezzo | € 9,00 |
| Editore | UEA - Universala Esperanto Asocio | |
| Edizione | Rotterdam, 2001 | |
| Pagine | 160 | |
| Formato | 18 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Vocabolari | |
| Supporto | Libro | |
| ISBN | 929037-076-X | |
| Recensioni | Jen bonege elpensita kaj prilaborita lernovortaro Esperanto-Esperanta, kohera kun la nuntempa lingvoinstrua leksikografio, kiu evidentigas la avantaĝojn de unulingvaj vortaroj speciale produktitaj por lernantoj de fremda lingvo, cele al evitado de la tradukpaŝo ligita al la dulingva tipo. La klarigoj senpere pensigas Esperante, profitante la kapablon de nia lingvo memfidigi kaj stimuli ties lernantojn al aktiva ekuzo danke al ĝia strukturo. La verkinto (nederlanda sociologo, fondinto de E-familio kun polino) zorge elektis iom pli ol 2700 radikojn plej uzatajn kaj plej utilajn surbaze de listo publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972 (Baza Radikaro Oficiala). Li sukcesis per tiu elementa vortprovizo doni simplajn, tamen taŭgajn difinojn, komprenotajn en kunteksto. Ĝuste la bezono de difina vortolisto estis paralele rimarkita de la EPĈ-tradukinto Wen Jingen kontribue al la Zagreba Simpozio de la Akademio (2001). Ĉe ĉiu alfabete ordigita leksika unuo la aparteno al la radikgrupoj 1-9 kaj X laŭ ofteco kaj utilo indikitas per malgranda cifero, por ŝtupa studo (vortkonstruiloj: grupo 0). Krome estas prononcindika tabelo laŭ IFA* kaj 8 mondaj etnolingvoj (ne nur eŭropaj!) kaj listoj de gramatikaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj. Interese, hindeŭropaj gramatikvortoj estas unue difinitaj per propra Esperanta terminologio (adjektivo = a-vorto; substantivo = o-vorto; ktp), simile al PMEG**. Verko ĉi tia iel kompensas la mankon de Evortaroj por pluraj lingvoj. Bele, ĝi plu evoluas sur la interreto je la libera dispono de la lernantoj, progresantoj kaj kontribuantoj ĉe http://www.xs4all.nl/~pilger/ber/: la nuna BER enhavas pli ol 2900 radikojn klarigitajn per simpla, memstara, vere tutmonda Esperanto. *Internacia Fonetika Alfabeto **Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Baza Esperanto-Radikaro (BER) estas vortaro Esperanta-Esperanta, precipe taŭga por lernantoj, kiuj ne havas E-vortaron en sia gepatra lingvo. Laŭ mia sperto mi scias, ke 1000–1500 radikoj eĉ por komencanta esperantisto estas malmulte. Por alia lingvo tiu kvanto da bazaj vortoj tute sufiĉus — ne pro facileco de la naciaj lingvoj, sed male, pro neceso krom la vortojn studi amason da gramatikaĵoj. En Esperanto la memoro de la lernanto ne estas tiom superŝarĝita, kaj ĝi povas ensorbi pli da radikoj. Sed 4-5 mil radikoj estus tro multe por komencanto. Laŭ mi, la plej bona nombro da bazaj radikoj estas inter 2 kaj 3 mil, kaj verŝajne la ĉ. 2700 radikoj de BER estas optimumo. La elekto de la radikoj estas farita surbaze de la Baza Radikaro Oficiala, publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972. Detala sistemo de notoj ebligas memorfiksi vortojn depende de ilia ofteco. Iom pri la vort-difinoj. Laŭ la aŭtoro, BER “ne estas difin-vortaro. Ĝia celo estas nur helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj”. Do, la proklamita celo estas koncize klarigi ĉiujn radikojn per simplaj vortoj troveblaj en BER. Tiun celon la aŭtoro atingis, kaj ni vidu, kiel li elturniĝis por tio. Kun kio kompari? Kompreneble, kun PIV. Apartamento. PIV: “loĝejo, konsistanta el pluraj ĉambroj, ordinare sur unu sama etaĝo, interkomunikiĝantaj”; BER: “kelkĉambra loĝejo”. Deserto. PIV: “lasta parto de eŭropaj manĝoj, konsistanta el fromaĝo, fruktoj kaj dolĉaĵoj”; BER: “postmanĝo, ofte dolĉa”. Galo. PIV: “amara, verde flava likvaĵo kontinue sekreciata en la gala veziko kaj intermite ellasata en la duodenon ĉe la digestado”; BER: “amara likvaĵo el hepato”. Fianĉo. PIV: “viro, kiu formale promesis edziĝi”; BER: “estonta edzo”. Aparte interese estas, kiel PIV kaj BER solvas la problemon, pri kiu oni disputas dum cent jaroj: kiun nomi esperantisto. PIV: “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”; BER: “iu, kiu parolas Esperanton (kaj ŝatus, ke pli da homoj parolu ĝin)” — ĉu influo de la finvenkismo? Tute prava estas, laŭ mi, la formo papagi (BER) anstataŭ papagumi (PIV). Krom tio, ke la formo sen um estas pli mallonga, eĉ en PIV troviĝas analoga formo simii (ne simiumi). Resume: la koncizaj BERaj kvazaŭdifinoj estas sufiĉe bona eltrovo, ĉar ili povas servi kiel modeloj, se oni volas priskribi iun ideon, necesa vorto por kiu estas nekonata aŭ forgesita. Ofte la gramatika kategorio en BER ne koincidas kun tiu de PIV: abomeni, agordi, alarmi, argumenti, dolori, ekskurso, enketo, flori, glui, honori, skizi (PIV); abomeno, agordo, alarmo, argumento, doloro, ekskursi, enketi, floro, gluo, honoro, skizo (BER). Eble BER simple ignoras la gramatikan kategorion por simpleco kaj klareco de la difinoj. Tia solvo povas esti pravigita por la baza, poŝa vortaro. Krome, en ĉi rilato PIV ofte estas kritikata. Ankoraŭ unu avantaĝo de BER estas tio, ke ĝi permesas memorfiksi E-vortojn en E-kunteksto, sen interveno de nacia lingvo. Tio gravas por instigo de senpera pensado en Esperanto. Oni povas konkludi, ke BER estas vere utila kaj ke ĝi povas servi kiel bona bazo por tiel nomata facila Esperanto. Kiel guton da mazuto al barelo da mielo, mi povas aldoni nur, ke por la Ruslanda E-movado BER ne tre aktualas, ĉar ni havas sufiĉe da bonaj poŝvortaroj. Nia problemego estas alia: manko de grandaj modernaj vortaroj Esperanta-rusa kaj rusa-Esperanta. Sed tio estas temo por alia artikolo.
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 2020 Libro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020
€ 80,00
Il più ampio dizionario di esperanto, completamente revisionato ed aggiornato, con oltre 17.000 radici.
ed. 2020 Libro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020
€ 80,00
Il più ampio dizionario di esperanto, completamente revisionato ed aggiornato, con oltre 17.000 radici.
ed. 1998 Libro
Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto
di Renato Corsetti, Nino Vessella
€ 3,00 offerta
Vocabolario pratico ed essenziale dell'esperanto.
ed. 1998 Libro
Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto
di Renato Corsetti, Nino Vessella
€ 3,00 offerta
Vocabolario pratico ed essenziale dell'esperanto.
