Vara slipo

Jen ĉiuj detaloj disponeblaj
pri tiu ĉi specifa varo

novaĵo
copertina
€ 8,00
Krei PDF-n

Knedu min sinjorino!

Tabuaj kaj insultaj esprimoj

Aŭtoro: Renato Corsetti

Multaj malĝentilaj vortoj.

EldonoThaumiers FR, 2006 - 2a eldono
Paĝoj38
Formato21 cm
IlustritaNe
BinditaNe
LingvoEsperanto
KategorioVortaroj
BazoLibro
ISBN0398-5822

Recenzoj

Ĉu knedi aŭ ne knedi… Corsetti, Renato. Knedu min Sinjorino! tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto! — 2a eldono, kompletig- ita kaj reviziita. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2006. — 36 pĝ. Knedu min Sinjorino! de Renato Corsetti k.a. (ne miksu kun la romano Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti — pluraj precedencoj jam estis!) reaperis kiel dua, kompletigita kaj reviziita, eldono. Subtitole la broŝuro estas deklarita “tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto!” (tiel, kun krisigno). Ni vidu, kiomgrade tio veras. La libreto konsistas el 9 ĉefaj partoj: Insultoj, Sakroj, Evit-esprimoj, Interjekcioj, Onomatopeoj, Tabuaj vortoj, Metaforoj, Slangaĵoj, Ekzemploj de kunmetitaj esprimoj. Ĉiu parto estas alfabete ordigita listo de koncernaj vortoj kaj/aŭ esprimoj, kun mallongaj difinoj. La aŭtoroj evidente strebis enlistigi ĉion iel rilatan al rubriktitoloj. Inter “insultoj” troviĝas, ekzemple, “ĝenulo — kontraŭ homo pro ĝeneco”, ankaŭ afekta, avara, babilema, ebria k.m.a., kun same taŭtologiaj klarigoj. Apenaŭ tiuj vortoj nomeblas insultoj, kaj apude staras tute neŭtralaj malordo, obtuza, rubo, svatisto, triviala, tumulto… Ĉu la aŭtoro(j) kredas, ke leganto nepre estas idioto aŭ eterna komencanto (ĉi-lasta “insulta” esprimo en la vortaro ial mankas)?.. De kelkaj radikoj aperas po 4–5 derivaĵoj kun praktike identa signifo: abomena, abomeni, abomeninda, abomenindaĵo, abomenindulo estas apartaj artikoloj, evidente nur por plenigi paĝojn — ke la libreto iom dikiĝu kaj do aspektu pli impone. La listoj de 81 interjekcioj kaj 69 onomatopeoj estas interesaj, supozeble la plej plenaj, sed apenaŭ utilaj praktike: la aŭtoro mem en la enkonduko agnoskas, ke Esperanto restas plejparte skriba lingvo, kaj eĉ la plej efektivaj parolantoj uzas interjekciojn el sia gepatra lingvo ankaŭ en Esperanto. Mi aldonu, ke ambaŭ tiujn vortspecojn oni ĝenerale uzas malofte (kaj nur en emocia stato, kiam oni kutime forgesas pri vortaraj normoj — se vi, enbatante najlon, hazarde trafos martele vian fingron, vi probable krios ion alian ol rekomendas ĉi vortaro), kaj ke ankaŭ tiuj listoj estas arte pufigitaj: ĉu denove!, haltu! aŭ helpu! vere estas interjekcioj? Da “tabuaj” vortoj en Esperanto reale ekzistas apenaŭ deko (kaj eĉ tiuj ne estas vere tabuaj, alikaze ni ne ekscius ilin, havante nur skribajn fontojn), tamen la koncerna rubriko estas multe pli ampleksa, enhavanta ankaŭ sciencajn terminojn kaj ordinarajn vortojn el “fik-feka” sfero: erotiko, gejŝo, palpi, sekso… Do ankaŭ ĉi tie ni vidas strebon de la aŭtoroj ĉiel pliampleksigi la libreton — sed malgraŭ ĉiaj artifikoj ĝi estas nur 36-paĝa. La plej interesaj kaj valoraj estas la lastaj rubrikoj. Inter “metaforoj” troveblas, i.a., 71 sinonimoj por peniso kaj 12 por vagino (feministinoj, alarmu pro neegaleco!). Uzo de “slangaĵoj” povos fari vian parolon bunta kaj sukplena, la listo helpos trovi vortojn kaj pri ĝeneralaĵoj — malrestoracio, neprejo (necesejo), kaj pri specife Esperantaj aferoj — kabei, kosperanto, strangla, talpo, kaj certe delonge fama krokodili. Cetere, la titola vorto knedi troveblas en neniu el la listoj, do leganto mem fantaziu, kion devus fari la celata sinjorino al sinjoro Corsetti… Al ĝena persono vi povos proponi: “Iru nombri viajn testikojn!” aŭ “Dissaltu kiel la obstinaj baroj de miljaroj!” Kaj kiam iu vican fojon demandos, ĉu en Esperanto ekzistas maldecaj sakroj, vi povos, improvizante laŭ “ekzemploj de kunmetitaj esprimoj”, prezenti eĉ “multetaĝajn” frazojn, ne malpli fortajn ol famaj rusaj… La nova eldono pli oportunas ol la unua: formato A5 anstataŭ A4, pli firma kovrilo. Komposteraroj ŝajne mankas. Do, bonan sakradon! Je sankta Ludoviko! Valentin Melnikov (Ruslando) La Ondo de Esperanto. 2007. №4 (150)
Laŭ via elekto, povus interesi vin ankaŭ…
thumb

eld. 2012 Libro

Vortaroj

Bildvortaro en Esperanto

de Jozefo Horvath, Petro De Smedt

€ 38,00  


Adapto de la klasika germana vortaro Duden, kun vortoj por miloj da figuritaj objektoj kaj 34 paĝoj da indekso.

eld. 2012 Libro

Vortaroj

Bildvortaro en Esperanto

de Jozefo Horvath, Petro De Smedt

€ 38,00  


Adapto de la klasika germana vortaro Duden, kun vortoj por miloj da figuritaj objektoj kaj 34 paĝoj da indekso.

oferto
thumb

eld. 1998 Libro

Vortaroj

Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto

de Renato Corsetti, Nino Vessella

€ 3,00 oferto  


Praktika kaj esenca vortaro de esperanto.

eld. 1998 Libro

Vortaroj

Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto

de Renato Corsetti, Nino Vessella

€ 3,00 oferto  


Praktika kaj esenca vortaro de esperanto.

oferto
thumb

eld. 1996 Libro

Vortaroj

Vocabolario Italiano-Esperanto

de Carlo Minnaja

€ 20,00 oferto  


La plej kompleta kaj riĉa itala/esperanta vortaro.

eld. 1996 Libro

Vortaroj

Vocabolario Italiano-Esperanto

de Carlo Minnaja

€ 20,00 oferto  


La plej kompleta kaj riĉa itala/esperanta vortaro.

thumb

eld. 2008 Libro

Vortaroj

Komputeko - prikomputila termino-kolekto

de Yves Nevelsteen

€ 8,00  


Vortaro de komputikaj terminoj tradukitaj el la angla al esperanto.

eld. 2008 Libro

Vortaroj

Komputeko - prikomputila termino-kolekto

de Yves Nevelsteen

€ 8,00  


Vortaro de komputikaj terminoj tradukitaj el la angla al esperanto.

novaĵo
oferto
thumb

eld. 1984 Libro

Gramatikoj

Esperanto corso di base

de R. Corsetti, N. Vessella, T. De Mauro

€ 18,00 oferto  


15-leciona lernolibro por komencantoj, kun ofteca vortlisto.

eld. 1984 Libro

Gramatikoj

Esperanto corso di base

de R. Corsetti, N. Vessella, T. De Mauro

€ 18,00 oferto  


15-leciona lernolibro por komencantoj, kun ofteca vortlisto.