Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico


Warning: Undefined array key "note" in /usr/www/users/esperab/katalogo/src/libs/helpers.php on line 1635
Paŝoj al plena posedo
AutoreWilliam Auld
copertina
Descrizione30 letture di approfondimento con esercizi. Nuova edizione riveduta ed aggiornata.
EditoreKoop. Literatura Foiro
EdizioneLa Chaux-de-Fonds, 2001
Pagine204
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 16,00
LinguaEsperanto
CategoriaLetture didattiche
SupportoLibro
ISBN3-906595-14-5
Recensioni

La unua eldono aperis en 1968, presita en Varsovio, sub la marko de "Heroldo de Esperanto", kaj ĝi titolis sin "Progresiga lernolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj"; la aŭtoro tiam estis akademiano. La 2000 ekzempleroj de la unua eldono rapide elĉerpiĝis, kaj dua reviziita eldono aperis en 1970; sekvis tri represoj. La nuna tria, "vere nova" eldono, kiel anoncas la aŭtoro en la antaŭparolo, pli adekvate difinas sin "Perfektiga krestomatia lernolibro". Efektive, de krestomatio ĝi havas la strukturon: tridek pecoj de tridek malsamaj aŭtoroj, inter prozo (ĉefe) kaj poezio, dek ok originalaj kaj dek du tradukitaj el preskaŭ samtiom da lingvoj: nu, la panoramo estas vasta. Ĉio estis jam aperinta prese, precipe en revuoj, kaj la enpreno en la libron estas konsekro aŭ eĉ nura indiko de persona ŝato. Kompreneble, el sennombra aro da pecoj taŭgaj, la elekto de la kompilinto videbligas lian aliron al la verkintoj, al la lernantoj, sed ankaŭ al kelkaj ĉefaj spiritaj demandoj: religio, respekto de la aliaj, internacieco, paco. Enestas Zamenhof kaj Privat, Kalocsay kaj Sekelj, la du Rossetti kaj Kalosay, Boulton kaj Ribillard; sed ankaŭ malpli renomaj aŭtoroj. La unua "paŝo" estas amuza rakonteto de F. Szilágyi, en simpla lingvo, aperinta en Norda Prismo; verdire tiu anekdoto estas ege konata de generacioj minimume en tuta Eŭropo, sed ankaŭ humuro ne fluas sur ĉiuj maroj laŭ la sama vento, kaj tre saĝa estas la ekvilibro inter malsamfontaj rakontoj. Ĉiu unuopa "paŝo" konsistas el peco (rakonto aŭ versaĵo), kun posta vortareto kun difinoj. Sed la ekzercoj estas vera atuto, tra kiuj oni vidas la sperton de multjara instruisto. Ekzemple: Ĉiu el la subaj vortoj havas sinonimon konsistantan el prepozicio plus la vorto IRI. Trovu la sinonimojn. Ekzemple: AKOMPANI = kuniri. ATINGI, VENKIĜI, LEVIĜI, PASI, SEKVI, TURNIĜI, PENETRI, PROGRESI. Aŭ ekzemple: "La dommastrino tujtuj fermtiris la pordon". Ripetado de la radiko "tuj" emfazas ĝin. Ĉu vi konas aliajn tiajn duoblaĵojn? Se la lingvon la lernanto ne jam bone konas, certe li ricevas fortan stimulon el tiaspecaj ekzercoj. Same li estas devigata streĉe atenti pri la uzado de por, pro, pri, per, aŭ de tiu, tia, ĉar la ekzercoj proponas enfalejojn kaj falsajn amikojn. Aliaj ekzercoj ne estas nur demandoj, sed stimulas al propra verkado aŭ minimume frazkreado tute malbanala. Kion signifas "plena posedo"? Kelkaj demandoj, kaj stilaj kaj gramatikaj, estas klarigitaj tiom profunde kaj detale, ke kiu bone alproprigis al si ĉiujn nuancojn kaj komentariojn, sendube, se limigi nin al la nura gramatika vidpunkto, atingis la nivelon de kursgvidanto. Kiu atente legis la komentariojn povas prave fieri, ke li alvenis al plena posedo de la lingvo: li alvenis al literaturo, historio, identeco Esperantaj. Li devis alfronti, laŭgrade, lingvajn defiojn ne malgravajn. La laŭgradeco estas unu, kaj ne la plej malĉefa, el la atutoj de la libro. En la lastaj naŭ paŝoj la leganto estas ankaŭ defiata per eraraj frazoj, kiujn li devas korekti, kaj la eraroj estas ne nur gramatikaj, sed ankaŭ leksikaj: ne facilas trovi kaj korekti ilin. La ekzercoj estas, cetere, rekontrolitaj kaj aktualigitaj por ĉi eldono de B. Kozma kaj M.-F. Conde Rey. La libro startas de la supozo, ke la lernanto konas la gramatikon kaj ĉ. 700 bazajn vortojn, kaj pliaj 1600 estas enkondukitaj tra nuraj 200 paĝoj: laŭdinda streĉo kaj por la lernanto kaj por la kompilinto! La difino de trovitaj vortoj per aliaj jam konataj ne ĉiam estas simpla kaj necesigas grandan kapablon: la difino de pardoni kiel "malsevere trakti iun" estas pridiskutebla, sed la PIVa difino "rezigni pri puno" riskis enpreni vortojn ne jam konatajn. La aŭtoro atribuas la sukceson de la antaŭaj eldonoj al la amo al Esperanto, kiu trapenetras la tutan verkon. Temas pri amo ne nur al la lingvo kiel esprimilo, sed al la lingvo pro la principoj, kiujn ĝi peras: malsimileco estas riĉaĵo, homoj prezentas unu al la alia malsaman kaj sekve riĉigan kreivon. Tiu amo al la homo kiel individuo, kiel unuopa kaj neniam ripetiĝonta arta kreanto inspiris ĉiam W. Auld dum lia preskaŭ okdekjara vivo ankaŭ en liaj aliaj verkoj: en la "paŝoj" estas ne nur fikcio, sed ankaŭ profundaj pensoj. La antaŭaj eldonoj estis tipografie preskaŭ severaj: sen bildoj, kun paĝoj komplete vortoplenaj. Male, ĉarmaj vinjetoj kun papago Pepo, desegnitaj de M. Markarian, kaj la grafiko de P. Martinelli donas amuzan modernecon al ĉi tiu tria eldono, kiu havas ankaŭ kroman atuton. En la lastaj paĝoj estas tre aktuala listo de rekomendindaj legaĵoj (inkluzive revuojn), de filmoj kaj sonbendoj; estas indikoj pri la ĉefaj utiligebloj de la lingvo, kiel E-centroj, renkontiĝoj kaj servoj; estas sintezaj biografioj pri la aŭtoroj aperantaj en la libro. Biografioj tre kompaktaj, laŭ la informacidenso de tiuj aperantaj en Esperanta Antologio. Tre oportuna la listo de la Eŭropaj landnomoj, ege uzataj inter la E-lingvanoj, sed neofte troviĝantaj sisteme en bazaj lernolibroj. Se miniaturajn mankojn indus indiki, nu, laŭ mi mankas inter la gravaj periodaĵoj Espero Katolika, la plej antikva E-revuo ankoraŭ aperanta, kiu ĝuste ĉi-jare festas sian 100-jaran jubileon; kaj mankas Fonto, kaj mankas Monato: gravaj, ofte kaj regule aperantaj, kaj kovrantaj tri diversajn fakojn. Kaj inter la eldonaĵoj de LF-koop, en la "Malkovro de Ameriko" de C. Pascarella aperas kiel tradukintoj nur Corsetti/ Minnaja, kaj ne ja la iniciatinto kaj ne minora kuntradukinto G. Pisoni. Inverse al ĉi ampleksa riĉiĝo, kompare kun la antaŭaj eldonoj bedaŭrinde elfalis la listo de la Landaj Asocioj de UEA kaj TEJO; se temis pri intenca malgravigo de ĉi longtradiciaj organizoj kompare al alispecaj centroj kaj aktivadoj, tion mi taksas eraro, ĉar malgraŭ kreskintaj vojaĝebloj kaj internaciemo, tamen la lokaj asociaj strukturoj ankoraŭ nun daŭre ludas rolon neneglekteblan, kaj, landaskale, unikan kaj ankoraŭ ne anstataŭatan. Oni povus demandi sin, ĉu eldono modernigita ne estus profitinta ankaŭ per ia nova, ĝisdatigita, selekto de pecoj. Finfine dum tridek jaroj sendube aperis io alia pli aŭ minimume same taŭga. La deziro lasi netuŝita la selekton havas certe sian valoron, ĉar la konfirmo dum la jardekoj donas aŭtoritatecon de klasikaĵo. Tial surprizas malgajige la fakto, ke unu (kaj nur unu!) peco de la antaŭaj eldonoj estas nun forsarkita; temas pri "Zamenhof kaj la movado" de G. C. Fighiera. Ĝin anstataŭas nun "Super" de H. Hodler el la jaro 1915, tre inspira, kaj bedaŭrinde ankoraŭ nun, en ĉi militema epoko, plene aktuala. Tute bone, eble la verko eĉ gajnas per ĉi mikroskopa anstataŭigo. Sed malfacile oni povas forpuŝi de si la suspekton, ke la nuna elsarko originas ĉefe, se ne nur, el la fakto, ke nun G. C. Fighiera vaste kaj publike atakas la eldonejon LF-koop kaj la personojn ĉirkaŭe orbitantajn. Ja, mi komprenas la principon: estus absurde reklami malamikon. Sed la forigo de lia peco odoras je venĝo; kaj kiel ĉiu kaj ĉia venĝo, al mi persone ĝi ne plaĉas: ago pardona estas venĝo plej bona.
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumbnail
thumbnail

ed. 1978Libro

Letture didattiche

La verda koro

di Julio Baghy

offerta

€ 3,00offerta 


Romanzo facile per principianti.

ed. 1978Libro

Letture didattiche

La verda koro

di Julio Baghy

offerta

€ 3,00offerta 


Romanzo facile per principianti.

thumbnail
thumbnail

ed. 1982Libro

Letture didattiche

Proverbaro esperanta

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 9,00 


2630 proverbi tradotti da Zamenhof.

ed. 1982Libro

Letture didattiche

Proverbaro esperanta

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 9,00 


2630 proverbi tradotti da Zamenhof.

thumbnail
thumbnail

ed. 1987Libro

Poesia originale

En barko senpilota

di William Auld

offerta

€ 21,00offerta 


L'opera completa del grande poeta.

ed. 1987Libro

Poesia originale

En barko senpilota

di William Auld

offerta

€ 21,00offerta 


L'opera completa del grande poeta.

thumbnail
thumbnail

ed. 1997Libro

Prosa originale

Paileroj kaj stoploj

di William Auld

€ 16,00 


Raccolta di racconti, traduzioni e recensioni.

ed. 1997Libro

Prosa originale

Paileroj kaj stoploj

di William Auld

€ 16,00 


Raccolta di racconti, traduzioni e recensioni.

thumbnail
thumbnail

ed. 1995Libro

Letture didattiche

Lingvaj respondoj

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 12,00 


Le risposte di Zamenhof a chi gli chiedeva chiarimenti sulla lingua.

ed. 1995Libro

Letture didattiche

Lingvaj respondoj

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 12,00 


Le risposte di Zamenhof a chi gli chiedeva chiarimenti sulla lingua.

thumbnail
thumbnail

ed. 1985Libro

Letture didattiche

Esperanta legolibro

di Elio Migliorini

offerta

€ 5,00offerta 


Brani facili di letteratura tradotti in esperanto.

ed. 1985Libro

Letture didattiche

Esperanta legolibro

di Elio Migliorini

offerta

€ 5,00offerta 


Brani facili di letteratura tradotti in esperanto.

thumbnail
thumbnail

ed. 1993Libro

Letture didattiche

Faktoj kaj fantazioj

di Marjorie Boulton

€ 14,00 


Libro di letture per approfondire lo studio con curiosità, favole e racconti da tutto il mondo.

ed. 1993Libro

Letture didattiche

Faktoj kaj fantazioj

di Marjorie Boulton

€ 14,00 


Libro di letture per approfondire lo studio con curiosità, favole e racconti da tutto il mondo.

thumbnail
thumbnail

ed. 1979Libro

Letture didattiche

Proposte

di Carlo Minnaja

offerta

€ 5,00offerta 


Brevi brani di letteratura italiana con traduzione commentata.

ed. 1979Libro

Letture didattiche

Proposte

di Carlo Minnaja

offerta

€ 5,00offerta 


Brevi brani di letteratura italiana con traduzione commentata.

thumbnail
thumbnail

ed. 1985Libro

Letture didattiche

Lingvaj aspektoj de Esperanto

di Bruno Migliorini

offerta

€ 18,00offerta 


Saggi del maggior linguista italiano.

ed. 1985Libro

Letture didattiche

Lingvaj aspektoj de Esperanto

di Bruno Migliorini

offerta

€ 18,00offerta 


Saggi del maggior linguista italiano.

thumbnail
thumbnail

ed. 2017Libro

Poesia tradotta

La specie bambina / La infana raso

di William Auld

€ 15,00 


La traduzione in italiano del famoso poema 'La infana raso' con testo a fronte.

ed. 2017Libro

Poesia tradotta

La specie bambina / La infana raso

di William Auld

€ 15,00 


La traduzione in italiano del famoso poema 'La infana raso' con testo a fronte.

thumbnail
thumbnail

ed. 1991Libro

Saggistica

Nova esperanta krestomatio

di William Auld

€ 13,00 


Vasta raccolta di testi originali e tradotti, racconti, poesie, saggi e poemi in esperanto ed una collezione di poesie di 73…

ed. 1991Libro

Saggistica

Nova esperanta krestomatio

di William Auld

€ 13,00 


Vasta raccolta di testi originali e tradotti, racconti, poesie, saggi e poemi in esperanto ed una collezione di poesie di 73…

thumbnail
thumbnail

ed. 1991Libro

Letture didattiche

Najbaroj kaj boroj

di Stefan MacGill

offerta

€ 14,00offerta 


Due commedie per vivacizzare le lezioni o gli incontri (illustrato e rilegato).

ed. 1991Libro

Letture didattiche

Najbaroj kaj boroj

di Stefan MacGill

offerta

€ 14,00offerta 


Due commedie per vivacizzare le lezioni o gli incontri (illustrato e rilegato).

thumbnail
thumbnail

ed. 2020Libro

Letture didattiche

Praktika fundamento de Esperanto

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 10,00 


Il 'vecchio' fondamento con nuovi esercizi e l'aggiunta di testi di Bein, Albaut, Desmet'.

ed. 2020Libro

Letture didattiche

Praktika fundamento de Esperanto

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 10,00 


Il 'vecchio' fondamento con nuovi esercizi e l'aggiunta di testi di Bein, Albaut, Desmet'.

thumbnail
thumbnail

ed. 1992Libro

Poesia originale

La infana raso

di William Auld

€ 12,00 


Epopea sull'evoluzione della razza umana, definita razza bambina.

ed. 1992Libro

Poesia originale

La infana raso

di William Auld

€ 12,00 


Epopea sull'evoluzione della razza umana, definita razza bambina.

novità
thumbnail
thumbnail

ed. 2022Libro

Letture didattiche

Il cuore verde

di Julio Baghy

€ 12,00 


Un racconto sulla storia dei prigionieri di guerra, in Siberia, che mentre attendono la liberazione, scoprono e studiano…

ed. 2022Libro

Letture didattiche

Il cuore verde

di Julio Baghy

€ 12,00 


Un racconto sulla storia dei prigionieri di guerra, in Siberia, che mentre attendono la liberazione, scoprono e studiano…

thumbnail
thumbnail

ed. 2007Libro

Letture didattiche

Vivo de Zamenhof

di Edmond Privat

€ 10,00 


Biografia classica di Zamenhof, con la descrizione della sua filosofia, della lingua, dei suoi ideali e opere.

ed. 2007Libro

Letture didattiche

Vivo de Zamenhof

di Edmond Privat

€ 10,00 


Biografia classica di Zamenhof, con la descrizione della sua filosofia, della lingua, dei suoi ideali e opere.