Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

La aventuroj de Pinokjo
AutoreCarlo Collodi
copertina
TraduttoreJozefo Horvath
DescrizioneLa celeberrima favola per ragazzi.
EditoreFEL - Flandra Esperanto Ligo
EdizioneAntwerpen, 2003
Pagine158
Formato20 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 11,00
LinguaEsperanto
CategoriaLibri per ragazzi
SupportoLibro
ISBN90-71205-91-6
Recensioni

Malriĉa skulptisto kreas la marioneton Pinokjo. Pro miraklo ĝi komencas vivi, sed kondutas kiel malobeema bubo. Lia konscienco – en formo de grilo – klopodas helpi al li fariĝi bonkonduta marioneto. Kiam li mensogas lia nazo mirakle plilongiĝas. Aperas multaj atestoj pri la patra amo al la ligna filo. La skulptisto Ĝepeto i.a. vendas sian mantelon por aĉeti al Pinokjo alfabetumon, kiun preskaŭ baldaŭ vendas Pinokjo, por viziti pupteatron. Laŭ onidiro la italo Carlo Collodi (pseŭdonimo por Carlo Lorenzini) verkis La aventurojn de Pinokjo felietone por infangazeto, por perlabori monon, ĉar li perdis 500 lirojn dum hazardludo. Leginte tiun ĉi klasikaĵon mi tamen neniel suspektas ke ĝi estas verkita nur por pano. Kvankam Collodi mem ne havis infanojn, li posedis veran talenton distri, kaj ne nur distri. En la rakontoj li en amuza maniero ne nur admonas, sed kuraĝigas geknabojn fariĝi studemaj kaj bonkondutaj. Kelkaj admonoj taŭgas ankaŭ por plenkreskuloj. Jen ekzemplo: La Vulpo kaj la Kato tentas Pinokjon planti siajn kvar orajn monerojn en la Kampo de Mirakloj, asertante ke tie baldaŭ kreskos moneraj arboj. Kompreneble tio ne okazis; Pinokjo perdis la monon, sed gajnis sperton. Finfine – post multaj aventuroj kaj devojiĝoj en 36 ĉapitroj – Pinokjo bonordiĝas, kaj fariĝas vera knabo. En 1930 aperis la unua Esperanta traduko de „Pinokjo“ – mondfama origine itala porinfana klasikaĵo. Tiam ĝin tradukis Mirza Marchesi. Nun venis dua traduko de J. Horváth. Nemalmultaj t.n. infanlibroj en Esperanto enhavas tro komplikan lingvaĵon por vere esti kompreneblaj por infanoj. Tiu kritiko ne validas por tiu ĉi libro. Ĝi estas nek simpla nek komplika, sed meznivela. La stilo estas klara, sed ne malriĉa. Participoj aperas, sed tre malofte en kompleksaj kunmetaĵoj (estos kaptinta), kiuj tromalfaciligus infanlibron. La tradukinto ofte uzas vere Esperantajn esprimojn (groŝo en poŝo, p. 27; mankas klapo en la kapo, p. 117), kiuj ĝuigas la leganton. Lingvajn erarojn mi ne trovis. La tiparo tamen estas iom tro malgranda por infanoj. La klasikaj desegnaĵoj de Enrico Marzanti atestas pri la klasikeco de la libro. La libron mi rekomendas al infanoj kaj plenkreskuloj kun almenaŭ meza lingva nivelo.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

novità
thumb

ed. 2021 Libro

Libri per ragazzi

La malgranda fantomo

di Otfried Preuꞵler

€ 11,00  


Uno dei libri più amati di Preuꞵler, già tradotto in decine di lingue, adattato per film, radio, televisione e teatro. Un…

ed. 2021 Libro

Libri per ragazzi

La malgranda fantomo

di Otfried Preuꞵler

€ 11,00  


Uno dei libri più amati di Preuꞵler, già tradotto in decine di lingue, adattato per film, radio, televisione e teatro. Un…

thumb

ed. 2017 Libro

Libri per ragazzi

Trezoroj de Mirmiloj

di Janusz Christa

€ 10,00  


Un nuovo fumetto in esperanto, arrivato dalla Polonia, con le avventure di Kajko e Kokoŝo.

ed. 2017 Libro

Libri per ragazzi

Trezoroj de Mirmiloj

di Janusz Christa

€ 10,00  


Un nuovo fumetto in esperanto, arrivato dalla Polonia, con le avventure di Kajko e Kokoŝo.

thumb

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

thumb

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.