Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

novità
copertina
€ 8,00
Crea PDF

Kiel herbo en vento

Autore: Ranja Zafinifotsy

Romanzo originale sulla vita di Sariaka, giovane malgascia, che dopo innumerevoli umiliazioni e illusioni ha sempre trovato la forza di risollevarsi.

EdizioneWiesbaden, 2025 - 1a edizione
Pagine103
Formato21 cm
Illustrato
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro

Recensioni

Herbon vento skuas, distaŭzas; tiel same vivon tuta aro da eventoj, epizodoj, (mis)aventuroj. Vivo ina estas eĉ pli metita al risko de teruraj situacioj, humiligo, minacoj, forlaso. El Malagasio venis ĝis nun malmulto en esperanto; tial estas aparte salutinda ĉi tiu roman(et)o, sendube parte membiografia, de tridekjara aŭtorino, naskita kiel la plej juna el ses infanoj de kamparana familio, nun direktorino de lernejo kun ĉ. 300 infanoj en malriĉa kvartalo de Antananarivo,. Jes ja, necesas trovi forton, esperon, memestimon, kvankam elreviĝoj abundas jam ekde la naskiĝo. La lokaj tradicioj ĉi tie rakontataj aspektas teruraj, tiel ke la leganto estas puŝata al supozo, ke ili estas fikciaj, konstruitaj por doni pli da streĉo al la intrigo: ĉu veras, ke ĝemela akuŝo kuntrenas la destinon, ke unu el la du infanoj devas esti apartigita, eventuale eĉ tra fizika malaperigo? Ĉu veras, ke viro havas rajton je vivo kaj mort(ig)o en la familio, ke la virino/edzino devas agi kaŝe por savi sin kaj la idojn el la kolero, diktatoreco de la familiestro? Ĉu la surkorpaj kontuzoj rakontas verajn historiojn, ja oftajn, pri perforto, violento, krueleco? La protagonistino Sariaka rakontas tra mi-formo sian vivon, la mankon de ĝemela fratino, de persono al kiu sin konfidi, la seniluziiĝojn en la familio, la fruaĝan sinengaĝon en la studoj, la konstantan klopodon releviĝi el situacioj, kiuj ŝajnas definitive senesperaj. Viroj aperas (kaj, bedaŭrinde, mal-) en la vivo de Sariaka; fido donita al persono aspektas feliĉiga kaj esperiga, sed ĝi estas perfidita. En la viv-karuselo tamen iam aperas la viro: Li demetis siajn gantojn. Mi rigardis liajn manojn – belajn, molajn, longfingrajn. Subite, penso trapasis mian menson: mi imagis lin karesanta min per tiuj sveltaj, bonordaj fingroj. Mi neniam antaŭe sentis ion similan. Li vekis en mi amon, kiu dum longa tempo profunde dormis en mia koro. Sed vivo ŝanĝiĝas, turniĝas, li abrupte havas aliajn ŝatojn… Tuj kiam feliĉo aperas ĉe la horizonto, malfeliĉo tuj sufokas ĝin. Ŝajnas kvazaŭ ĝi embuskas min ĉe ĉiu angulo. Mi naskiĝis por suferi. Tion mi finfine akceptis. Tial ankaŭ gravedeco, akuŝo iĝas gravaj momentoj, sed ne ĉiam feliĉaj En mia kulturo, oni diras, ke viro, kiu trompas sian edzinon dum ŝi estas graveda, riskas ŝian vivon. Oni diras, ke li ŝarĝas ŝin per spirita pezo, kiu povas komplikigi la naskon, eĉ kaŭzi ŝian morton. Trompi gravedan virinon estas malbeno. Kaj en mia animo, li jam estis murdisto. Inkuboj turmentas ŝian dormon; aŭ ĉu estis tro da piloloj? Tro alta febro? Aŭ ĉu vere li estas apude? Ĉu ĝuste tiu li, kiun ŝi malbenis, sed tamen sopiris vidi ĉea? La sinsekvo de la sentoj montras daŭran alternadon, kiu kondukas la leganton tra montoj kaj valoj de emocioj: sopiro al la patrino, kiu ĉiam zorgis pri ŝi, kiu ŝin kuraĝigis al fido al si mem. Sariaka enplektiĝas en konversacion, kun rakontado kaj amemaj konsiloj, kun maljuna virino kiu sidas apude dum longa busvojaĝo: en nia kulturo, juna patrino kun novnaskito vojaĝanta sola, sen vira akompano, estis signo de io malnormala, io honta. La verko abundas je edifaj pensoj, kiuj ruliĝas tra malĝojaj konsideroj: Foje, kundividi la doloron helpas malpezigi la koron; aŭ Vi ne estas malbela. Tute male. Vi nur bezonas lerni estimi vin mem. Alie, vi ĉiam restos kaptita en viaj duboj. Mi ne rakontas la finon, la leganto estos trenata al ĝi tra senpaŭzaj emocioj. Ion kroman mi ŝatus aldoni: la lingvaĵo estas tre simpla, tuj komprenebla, kio kongruas kun la aĝ-periodoj prirakontataj, tial ke la legado taŭgas ankaŭ por finintoj de unuagrada kurso. Absolutan modernecon donas la preskaŭ ĉiupaĝaj belaj koloraj bildoj, faritaj de la aŭtorino mem per artefarita inteligento; fakte mi neniam estis vidinta tutan serion da ilustraĵoj, kie la nemultaj rolantoj estas prezentataj en plej diversaj tute naturaj pozicioj kaj vizaĝesprimoj, kvazaŭ unuopaj fotoj ĉerpitaj el ruliĝanta filmo. La postparolo de eldonisto Ulrich Matthias, longjara aktivulo en pluraj esperanto-agadoj, kun speciala atento al Malagasio, aldonas tre simpatian sintezon de tio, kion leganto povas senti post la fermo de la lasta paĝo: amo al la vivo, al la helpo al aliuloj, al estimo pri si mem malgraŭ ĉiuj sociaj obstakloj.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
novità
scaricabile
thumb

ed. 2000 e-book

Libri per ragazzi

Pipi Ŝtrumpolonga

di Astrid Lindgren

gratis  


Pippi Calzelunghe, o semplicemente Pippi, è una bambina di nove anni adorabilmente irriverente, con i capelli rossi intrecciati…

ed. 2000 e-book

Libri per ragazzi

Pipi Ŝtrumpolonga

di Astrid Lindgren

gratis  


Pippi Calzelunghe, o semplicemente Pippi, è una bambina di nove anni adorabilmente irriverente, con i capelli rossi intrecciati…

thumb

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

thumb

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

novità
scaricabile
thumb

ed. 2002 e-book

Fiabe, Libri per ragazzi

Elektitaj fabeloj

di Jacob Grimm, Wilhelm Grimm

gratis  


Una classica raccolta di fiabe in esperanto dei fratelli Grimm, tradotta dal tedesco da Kabe nel 1906. È considerata un modello…

ed. 2002 e-book

Fiabe, Libri per ragazzi

Elektitaj fabeloj

di Jacob Grimm, Wilhelm Grimm

gratis  


Una classica raccolta di fiabe in esperanto dei fratelli Grimm, tradotta dal tedesco da Kabe nel 1906. È considerata un modello…

thumb

ed. 2017 Libro

Libri per ragazzi

Trezoroj de Mirmiloj

di Janusz Christa

€ 10,00  


Un nuovo fumetto in esperanto, arrivato dalla Polonia, con le avventure di Kajko e Kokoŝo.

ed. 2017 Libro

Libri per ragazzi

Trezoroj de Mirmiloj

di Janusz Christa

€ 10,00  


Un nuovo fumetto in esperanto, arrivato dalla Polonia, con le avventure di Kajko e Kokoŝo.