Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

offertaLa fiŝkaptisto
AutoreĜanfranko [Gianfranco Molle]
copertina
Descrizione11 canzoni del famoso cantautore Fabrizio De André tradotte in esperanto.
Prezzo€ 15,00
Sconto33% per almeno 3 copie acquistate
 
EditoreEdistudio
EdizionePisa, 2007
Pagine0
Formato
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaMusica
SupportoCD
ISBN978-88-7036-081-3
Recensioni

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj. Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens – foje... Sed nepre aŭskultadu tiujn personojn. Jen la fiŝkaptisto, kiu partigas sian panon kaj vinon kun murdinto, kiun pelas la ĝendarmoj; jen Manjo, kiu glite falis en riveron kaj „kiam la vento vidis ŝian belon, el la rivero portis ŝin sur stelon.“ Jen la Mul-vojo en la maro, kie bedaŭrinde la muziko komplete superas la voĉon de l’ kantisto... Ŝpinu la lanon, kiun Ĝanfranko registris en 1976, unu el la plej belaj kanzonoj de tiu ĉi disko – temas pri nostalgia elvokado de la korteza amo de iu poezia Mezepoko – ne estas de Fabrizio De André, sed de Robert Marcy, franca aŭtoro, komponisto, interpretisto, kiu verkis tiun kanzonon en 1949! La stultulo estas plena de humuro: „por brili sufiĉas parkeri folion – mi provis la tutan enciklopedion...“ (kun voĉo, ve!, ankoraŭ tro malantaŭa!), La Princino ektraktas temon ankoraŭ tabuan por multaj, tiun de transseksemo, Franca Majo jam en La Vojo parolas per si mem... La milito de Pjero ankaŭ en La Vojo estas unu el la plej belaj kontraŭmilitaj kanzonoj, Send Krik kaj Rimini estis en la kasedo Baf! de 1984; Marĉela kunkantas Rimini, kaj oni povas nur plori, plori pro la malapero de tiu unika, varma voĉo en nia verdujo... La lasta kanzono La flut-muzikisto certe ne estas la plej trafa... Iom strange tute ne aperas la nomoj kaj de Ĝanfranko kaj de Fabrizio De André sur la kovrilo... Tamen ja sur la disko! Mi kompreneble atendas nun novan diskon de Ĝanfranko kun liaj propraj kanzonoj. Sed hodiaŭ ne maltrafu tiun ĉi juvelon, kiun ni ŝuldas al Renato, Fabrizio, Marĉela, bonegaj muzikistoj kaj Ĝanfranko la „Reaperanto“!

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj.
Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens – foje...
Sed nepre aŭskultadu tiujn personojn. Jen la fiŝkaptisto, kiu partigas sian panon kaj vinon kun murdinto, kiun pelas la ĝendarmoj
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2015 CD

Musica

Grazia kantas De André

di Grazia Barboni

€ 15,00  


10 famose canzoni di Fabrizio De André cantate in esperanto.

ed. 2015 CD

Musica

Grazia kantas De André

di Grazia Barboni

€ 15,00  


10 famose canzoni di Fabrizio De André cantate in esperanto.

thumb

ed. 2002 CD

Musica

Saluton al Vi doktoro Esperanto

di Federico Bonetti Amendola

€ 5,00  


Canti e racconti accompagnati al pianoforte. CD con testi scritti.

ed. 2002 CD

Musica

Saluton al Vi doktoro Esperanto

di Federico Bonetti Amendola

€ 5,00  


Canti e racconti accompagnati al pianoforte. CD con testi scritti.

thumb

ed. 2004 Libro

Musica, Poesia tradotta

Canto di Natale a due voci / Duvoĉa Kristnaska kanto

di Lucia Barbagallo, Luigi Tadolini

€ 12,00  


Raccolta antologica di canti natalizi con traduzione in esperanto a fronte.

ed. 2004 Libro

Musica, Poesia tradotta

Canto di Natale a due voci / Duvoĉa Kristnaska kanto

di Lucia Barbagallo, Luigi Tadolini

€ 12,00  


Raccolta antologica di canti natalizi con traduzione in esperanto a fronte.

offerta
thumb

ed. 2019 CD

Musica

Blua horizonto

di Kjara

€ 15,00 offerta  


10 canzoni di Chiara Raggi tradotte da Renato Corsetti e Gianfranco Molle, a cui il disco è dedicato.

ed. 2019 CD

Musica

Blua horizonto

di Kjara

€ 15,00 offerta  


10 canzoni di Chiara Raggi tradotte da Renato Corsetti e Gianfranco Molle, a cui il disco è dedicato.

novità
offerta
thumb

ed. 2025 Libro

Musica

Kune kanti

di Filippo Zanoner

€ 9,00 offerta  


Raccolta di canti veneti tradotti in esperanto.

ed. 2025 Libro

Musica

Kune kanti

di Filippo Zanoner

€ 9,00 offerta  


Raccolta di canti veneti tradotti in esperanto.