Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 12,00
Crea PDF

Lingvaj respondoj

Autore: Ludwik Lejzer Zamenhof

Le risposte di Zamenhof a chi gli chiedeva chiarimenti sulla lingua.

EdizioneVieno, 1995
Pagine134
Formato24 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro
ISBN3-85182-031-2

Recensioni

Tiu ĉi verko, en la formo de simpla 78-paĝa kajero, estas ĉio krom simpla laŭenhave. Temas pri kolekto de artikoloj el Ruslanda Esperantisto (iom reviziitaj), en kiuj Sergio Pokrovskij (ano de la Akademio de Esperanto) respondas lingvajn demandojn de la legantaro, kaj en kiuj li prezentas sian konatan saĝon kaj klerecon traktante vicon da plejparte bone konataj temoj (iafoje eĉ iom tro bone konataj): la artikolo; medialo, refleksivo, pasivo; la transskribaj problemoj; ties kaj ĝia; la landnoma problemo; niaj karaj ĉapeloj; kiel skribi mian nomon?; sekso kaj intelekto; la aspektoj; da kaj de. Plejparte mi konsentas kun la respondoj de Pokrovskij, sed ne ĉiudetale. Tamen en ĉiu artikolo mi devas admiri lian traktadon de la temo, eĉ kiam mi havas alian opinion. Ĉiu respondo enhavas multon nepre atentindan, kaj multon ne facile troveblan aliloke. Ĉiuartikole mi lernis ion. Pokrovskij iafoje adoptas tonon iom tro akran, ekz. en la traktado de landnomoj (sed estas ja longa tradicio, ke kiam temas pri landnomoj Esperantaj, la diskutoj nepre fariĝas emociaj). La traktado de la landnomoj estas la precipa ekzemplo, ĉe kiu mi ne konsentas kun Pokrovskij, sed tio ne signifas, ke li skribas pri la temo iajn stultaĵojn. Tute male. Kvankam li ne prezentas mian opinion, li prezentas opinion bone motivitan kaj bazitan sur faktoj kaj sur rezonado tute respektinda. La artikoloj ofte estas io alia, aŭ io plia, ol nura rekta respondo al la preciza demando. Pokrovskij anstataŭe donas lertajn kaj plurflankajn diskutojn de la temo. La celo estas klerigi la demandinton pli vaste ol tiu eble intencis. Tre laŭdinde, laŭ mi, kvankam demandintoj pri lingvaj aferoj laŭ miaj spertoj ofte preferas ekscii nur tute konkrete, kion ili uzu, sen ĉirkaŭa teoriumado. En tia ĉi verko tamen multe pli indas tia faktoplena kaj interesoveka prezento, kian elektis Pokrovskij. Pro la origino en Ruslanda Esperantisto la perspektivo ofte, sed neniel ĝene ofte, estas rusa, kaj abundas ekzemploj ruslingvaj. Sed tio ne signifas, ke alilandaj legantoj restas flankenlasitaj. Male ili havas okazon ion lerni. Kaj ni ne forgesu, ke nia lingvo havas kernon profunde influitan de la rusa lingvo. Komparo kun la rusa lingvo tre ofte estas la sola maniero vere atingi komprenon de la origino de iuj aferoj en la Esperantaj gramatiko kaj vortaro. La Lingvaj Respondoj de Pokrovskij konsistigas en mia bretaro bonan kompanion de ekz. la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, kaj de aliaj valoraj esperantologiaj verkoj. Riĉigu ankaŭ vi vian kolekton!

La propono recenzi tiun ĉi broŝuron estis por mi surprizo tre agrabla — lingvistika priskribo de Esperanto estas unu el miaj plej fortaj interesoj. Notindas, ke la libro estas intrige kaj malkaŝe samtitola kun la famaj Zamenhofaj Lingvaj Respondoj. Temas pri libroforma eldono de artikoloj, kiujn Sergio Pokrovskij verkis responde al demandoj de legantoj por la lingvaj rubrikoj de gazetoj Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en la jaroj 1993–97. Same kiel la menciitaj periodaĵoj ĝenerale, la respondoj estis direktitaj unuavice al ruslandaj Esperantistoj; tial multaj el la ĉapitroj-respondoj enhavas ruslingvajn citaĵojn, komparojn kun ruslingvaj gramatikaĵoj kaj referencojn al fenomenoj de la rusa (aŭ ĉu oni diru ruslingva? eks-sovetia?) kulturo. Kiel diras la aŭtoro, “juĝu mem, ĉu tio faras libron pli interesa”. Mi kategorie respondus “Jes!” Kvankam la libro plejparte traktas la samajn temojn kiel sennombraj aliaj Esperantaj eldonaĵoj, anstataŭ regurdi la samajn dogmojn kaj ekzemplojn, ĝi plurloke enkondukas novajn interpretojn, ideojn kaj lingvan materialon. Sergio plurloke eksplicite kaj prave senmaskigas tradiciajn misinterpretojn de la Zamenhofa, fundamenta lingvaĵo kaj stilo. La ruslingva materialo estas aparte bonvena kaj edifa en la ĉapitr(et)oj “Medialo, refleksivo, pasivo” kaj “La aspektoj”. Kvankam la libreto ne estas kutima “trajna” legaĵo, ĝi regalas leganton per agrabla, flua stilo kaj interesveka prezento de materialo. La mallongaj kaj plejparte sendependaj lingvaj respondoj, kiujn mi legis kaj relegis dum preparado de tiu ĉi recenzo, malenuigis plurajn el miaj rutinaj ĉiusemajnaj flugoj. Post plurfoja kaj atenta tralego de tiu ĉi kolekto, mi konstatas, ke ĉiufoje la legado spronas novajn ideojn kaj konsiderojn. Ĝi povas plenumi malsamajn funkciojn por diversaj kategorioj de legantoj, ekzemple: — doni koncizan, klaran kaj koheran respondon al kelkaj lingvaj demandoj (kio, supozeble, estis la origina intenco de la aŭtoro) al komencantoj; — enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn; — servi kiel penso-provoka bazo por lingvistika analizo de tiklaj lingvaj fenomenoj por spertaj esperantistoj, speciale por gramatikemuloj (kiuj ne malabundas en nia verda regno). Tiu ĉi libro donacas plian ŝancon ĝui la vastan erudicion de Sergio Pokrovskij. Tiaspecaj enciklopediaj scioj en kombino kun tre sobra, konsekvenca analizo preskaŭ malaperis en tiu ĉi jarcento! Kvankam kelkaj interpretoj de subtilaj gramatikaj aferoj ŝajnas al mi kontestindaj (mi ne volas senigi la leganton je la rajto juĝi mem), mi ĝuis logikan kaj koheran priskribon de kompleksaj kaj obskuraj lingvaĵoj. Menciinde kaj laŭdinde, Sergio kuraĝe malevitas plej defiajn kaj tradicie diskutvekajn gramatikajn demandojn! Mi nur citu la ĉapitro-titolojn: “La landnoma problemo”, “Niaj karaj ĉapeloj”, “Sekso kaj intelekto” (tiel!) kaj “La aspektoj”. Aparte originala kaj instrua estas la lasta ĉapitro “Da kaj de”. Sergio estas tre zorgema pri sia propra lingvouzo, kvankam okaze (maloftege!) renkonteblas apartaj malglataĵoj. Ekzemple, la ambigua “ankoraŭ pli ofte” (p. 14) supozeble signifas “eĉ pli ofte”, “adoltuloj” sur p. 42 devus esti “adoltoj”. Mi pretas veti, ke en la frazo Nu, la plej fidinda garantio de nia unueco estas ne Akademia dekreto, sed ĝuste la malrespektata tradicio. “malrespektata” signifas “respektata”! La preseja koboldo evidente feriis dum la eldonado de tiu ĉi broŝuro, ĉar la recenzanto, veterano de redaktado kaj provlegado, rimarkis neniujn preserarojn, kio okazis al li unuan fojon rilate tekston de komparebla amplekso. Tio meritas apartan mencion! Resume: mi garantias, ke vi ĝuos la legadon kaj trovos en tiu ĉi kompakta libreto multon utilan kaj pensigan!
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
offerta
thumb

ed. 1979 Libro

Letture didattiche

Proposte

di Carlo Minnaja

€ 5,00 offerta  


Brevi brani di letteratura italiana con traduzione commentata.

ed. 1979 Libro

Letture didattiche

Proposte

di Carlo Minnaja

€ 5,00 offerta  


Brevi brani di letteratura italiana con traduzione commentata.

offerta
thumb

ed. 1985 Libro

Letture didattiche

Lingvaj aspektoj de Esperanto

di Bruno Migliorini

€ 18,00 offerta  


Saggi del maggior linguista italiano.

ed. 1985 Libro

Letture didattiche

Lingvaj aspektoj de Esperanto

di Bruno Migliorini

€ 18,00 offerta  


Saggi del maggior linguista italiano.

novità
thumb

ed. 2025 Libro

Letture didattiche

Heraldiko por komencantoj

di Cristina Bollini

€ 15,00  


Ora tradotto in esperanto, chiarisce i simboli, le caratteristiche e regole, guardando la realtà con una visione diversa.

ed. 2025 Libro

Letture didattiche

Heraldiko por komencantoj

di Cristina Bollini

€ 15,00  


Ora tradotto in esperanto, chiarisce i simboli, le caratteristiche e regole, guardando la realtà con una visione diversa.

thumb

ed. 1982 Libro

Letture didattiche

Proverbaro esperanta

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 9,00  


2630 proverbi tradotti da Zamenhof.

ed. 1982 Libro

Letture didattiche

Proverbaro esperanta

di Ludwik Lejzer Zamenhof

€ 9,00  


2630 proverbi tradotti da Zamenhof.

thumb

ed. 2005 Libro

Letture didattiche

Lasu min paroli plu!

di Claude Piron

€ 17,00 Recensione


Libretto linguistico-istruttivo con testi che si riallacciano a 'Gerda malaperis'.

ed. 2005 Libro

Letture didattiche

Lasu min paroli plu!

di Claude Piron

€ 17,00 Recensione


Libretto linguistico-istruttivo con testi che si riallacciano a 'Gerda malaperis'.