Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

Tradicia ĉina dieto
AutoreWang Disheng
copertina
DescrizioneUn libro sui fondamenti della medicina cinese con diete, rimedi e ricette contro le malattie.
EditoreCEE - Ĉina E-Eldonejo
EdizioneHong Kong, 2004
Pagine360
Formato20 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 12,00
LinguaEsperanto
CategoriaMedicina e scienze
SupportoLibro
ISBN988-97267-4-2
Recensioni

La homo estas la specio, kiu havas la plej vastan gamon da manĝaĵoj kaj kiu ĉiam serĉas pliajn, novajn. La homo ankaŭ demandas sin kion manĝi kaj ofte interŝanĝas informojn pri la dieto kun anoj de diversaj ekosistemoj. La prahomo loĝanta en diversaj ekohejmoj dividis manĝaĵojn per la metodo ‘provo kaj eraro’, nur en du kategoriojn: manĝaĵoj kaj nemanĝaĵoj. En la naturo kreskas miloj da amaraj vegetaĵoj, sed la homo elektis konsumi nur kelkajn, ekz. kafon kaj amaran kukurbon. Ne ĉiujn dolĉaĵojn oni manĝas. Dum jarmiloj la homo lernis kion manĝi kaj kion ne. La korpnaturo kunkreskis kun la naturo. Poste, kuirmanieroj (boligi en akvo, friti en oleo, baki ktp) estis inventitaj por fortigi la guston, faciligi la digestadon kaj senvenenigi la manĝon. Tiel evoluis la medicino. Sed ĉie en la mondo la homo kurioze konjektis la rilaton inter la gusto kaj ties efiko je la korpo. Kelkaj manĝaĵoj montris nekompreneblan efikon je la korpo kaj tian naturon la tradicia ĉina saĝeco nomas ‘al-ĝin-kanaliĝo’. Oni diras ke la ĉina kuirarto estas tro komplika sed la gusto estas tre bona. Ne nur bona sed ankaŭ saniga kaj kuraca. La ĉina esperantisto kaj kuracisto Wang Disheng, post multjara sperto en la fako, kompilis enciklopediecan libron pri la tradicia ĉina dieto. La aŭtoro eklaboris je la libro post prelegoj pri la temo en Norvegio. Danke al la invito, apogo kaj kuraĝigo de la tieaj esperantistoj la aŭtoro librigis la kvintesencon de la tradicia ĉina dieto (TĈD) kaj la tradicia ĉina medicino (TĈM), kiuj ne estas disigeblaj, ĉar ofte la manĝo estas uzata kiel medikamento en la tradiciaj medicinoj. La libro priskribas la bazajn teoriojn de la ĉinaj medicino kaj dieto kaj asertas ke tiuj teorioj komprenigas la enan naturon de la dieteroj. Ne temas pri la vitaminoj aŭ nutraĵeroj de la dieto sed pri la kvalitoj de la dieteroj, ekz. propreco, gusto, ag-direkto kaj al-ĝin-kanaliĝo. La gusto estas tre influhava punkto en la elekto de manĝaĵo. La ĉina tradicia dieto rekonas 5 gustojn (dolĉan, acidan, salan, pikan kaj maldolĉan aŭ amaran) kaj atribuas la efikojn. Al-ĝin-kanaliĝo estas specifa efiko de manĝaĵo al iu organo aŭ parto de la korpo. La libro listigas, en multaj tabeloj, la rilatojn inter la gustoj, sezonoj, sentorganoj, internaj organoj, elementoj, proprecoj, al-ĝin-kanaliĝo ktp. Poste venas la diversaj receptoj preparitaj el multaj vegetaĵoj kaj nevegetaĵoj. Ne surpriziĝu trovi ankaŭ manĝaĵon faritan el la tuta korpo de skorpio. Ĉiu legomo aŭ nelegomo kuiriĝas por diversaj pladoj. Sekvas la listo de malsanoj aŭ sindromoj kaj taŭgaj manĝreceptoj, ekz. kancero, diabeto, astmo ktp. Parolante pri kancero la aŭtoro asertas ke ĉiuj ĉi manĝaĵoj helpas pli ĝuste preventi kaj asisti en la kuracado de tiuj malsanoj. La manĝaĵojn oni povas facile prepari hejme. Porkcerbon por forgesemo, cervopenison ĉe impotenteco, sovaĝan rozon ĉe kancero ktp. La aŭtoro provas komprenigi nin pri la teorioj de TĈD kaj TĈM per simplaj vortoj kaj analogioj. La jin-jang-principo estas la centra koncepto en la TĈD kaj TĈM. La ses ĉapitroj de la libro traktas pri la bazaj principoj de la tradicia ĉina kompreno de la naturo kaj la manĝkuracado de oftaj malsanoj. La aŭtoro tre sisteme traktas la temon kaj eltiras la utilajn informojn el historiaj verkoj kaj sia longa sperto en prezento facile konsumebla por la fremda leganto. Ĉiu preskribo baziĝas sur aŭtentikaj mencioj en la tradicia saĝeco de Ĉinio. Certe la libro satigos vian apetiton. La manĝaĵkulturo de la mondo riĉiĝas per ĉi tiaj verkoj.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2021 Libro

Medicina e scienze

Santeni vian vivradikon

di Wang Disheng

€ 20,00  


Come mantenere sano il nostro corpo secondo la medicina tradizionale cinese.

ed. 2021 Libro

Medicina e scienze

Santeni vian vivradikon

di Wang Disheng

€ 20,00  


Come mantenere sano il nostro corpo secondo la medicina tradizionale cinese.

novità
thumb

ed. 2024 Libro

Medicina e scienze

Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj

di Nikolao Koperniko

€ 14,00  


Traduzione del primo importante libro che in passato ha fatto epoca.

ed. 2024 Libro

Medicina e scienze

Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj

di Nikolao Koperniko

€ 14,00  


Traduzione del primo importante libro che in passato ha fatto epoca.

thumb

ed. 2022 Libro

Medicina e scienze

Arboj kaj arbedoj

di Oldřich Arnošt Fischer

€ 11,00  


Un bel libro, un po' stringato, che presenta una settantina di alberi, con illustrazioni di foto a colori professionali.

ed. 2022 Libro

Medicina e scienze

Arboj kaj arbedoj

di Oldřich Arnošt Fischer

€ 11,00  


Un bel libro, un po' stringato, che presenta una settantina di alberi, con illustrazioni di foto a colori professionali.

thumb

ed. 1996 Libro

Medicina e scienze

Popola medicino ekde antikveco ĝis nun kaj ĝia influo al…

di Alicja Krejĉi-Lewanderska

€ 8,00  


Studio sulla storia della medicina popolare.

ed. 1996 Libro

Medicina e scienze

Popola medicino ekde antikveco ĝis nun kaj ĝia influo al…

di Alicja Krejĉi-Lewanderska

€ 8,00  


Studio sulla storia della medicina popolare.

novità
thumb

ed. 2024 Libro

Medicina e scienze

Astrofiziko por Laikoj

di Amri Wandel

€ 9,00  


Testo della conferenza presentata durante il Congresso dell'Università Mondiale nel 2024.

ed. 2024 Libro

Medicina e scienze

Astrofiziko por Laikoj

di Amri Wandel

€ 9,00  


Testo della conferenza presentata durante il Congresso dell'Università Mondiale nel 2024.