Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo
AutoreJun'ichi Saga
copertina
DescrizioneUna bella monografia illustrata riguardante una città nella provincia Tsuĉiura, a nord di Tokio.
EditoreAD REM
EdizioneJelenia Gora, 2006
Pagine266
Formato24 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 26,00
LinguaEsperanto
CategoriaGeografia e turismo
SupportoLibro
ISBN83-89863-46-4
Recensioni

Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nord-oriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo. Loĝinto de la plej malriĉa kvartalo rakontas pri virinoj, kiuj povis aĉeti rizon por la posta manĝo nur kiam revenis la edzo kun laŭtaga salajro; iama gangstero rakontas, kiel li defiis sian ĉefon kaj sekve estis devigita fortranĉi sian propran fingron; pretigisto de sekigitaj skombroj detale klarigis la plurajn stadiojn de ilia prepariĝo (kaj kompreneble la skombraĵo preparita nuntempe en fabriko neniel povas esti same bongusta kiel tiuj pene senostigitaj mane kaj rostitaj super fajro el picea ligno!); virino memoras kiel ŝia patrino devis ĉiumatene humile saluti kaj servi sian bopatrinon, vidivinon de iama urbestro; edzino de pramisto rakontas, kiel ŝi kverelis kun sia malŝparema edzo kaj ĵetis lin en la kanalon. Kelkaj priskribas vivon de nekredebla luktado, kvankam ŝajne la regiono estis relative bonstata. Produktisto de toŭfuo diras: ""Nun, tiom da jaroj poste, pensante pri tio mi miregas, ke nia tuta vivo konsistis sole el laboro kaj dormo. Nenio plu."" Sed samtempe multaj kontribuantoj nostalgie memoras la viglecon de la antaŭa vivo. Pluraj fiŝkaptistoj priskribas la abundecon de fiŝoj en la kristala akvo de la lago: tiel multaj ke estis malfacile vendi ĉiujn kaptitajn, kaj knaboj povis eĉ kapti fiŝojn mane. Alia komentas: ""La lago-bordo estis tiam gaja kaj bruoplena loko. La blanka sablo de la plaĝo briletis en hela suno, viroj tiris ŝnurojn de retoj, kriante de tempo al tempo, virinoj forportadis korbojn plenajn je fiŝoj, nemalproksime ludis infanoj, kiuj foje ĝenis en laboro de kreskuloj, foje montris sin helpaj; unuvorte – vivo. Nun la bordo estas preskaŭ malplena – malgaja, morta loko."" La libro estas bele presita kun multaj ilustraĵoj, kaj la traduko ĝenerale legiĝas flue kaj nature. Bedaŭrinde makulas la tekston amaso da eraretoj, interalie tute banalaj eraroj pri la akuzativo, ĉu forgesita, ĉu nenecese aldonita post prepozicio. Ankaŭ la vortprovizo estas foje tro influita de la angla, ekzemple gango (t.e. bando), buŝmeno (boŝmanoj), presi (anstataŭ premi), bonaj manieroj (ĝentila konduto), deformita (misformita), atrakcio (allogaĵo) k.s. Tiaj eraretoj estas dissemitaj tra la tuta teksto; bonŝance ili ne estas tiel multenombraj, ke ili malhelpas leganton ĝui ĉi tiun efektive tre legindan libron.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2012 Libro

Geografia e turismo

Pasio - Defio - Amikeco

di Eddy Raats

€ 15,00 Recensione


Un professionista di montagna, istruttore di sci e di arrampicata, racconta le sue esperienze di vita in montagna.

ed. 2012 Libro

Geografia e turismo

Pasio - Defio - Amikeco

di Eddy Raats

€ 15,00 Recensione


Un professionista di montagna, istruttore di sci e di arrampicata, racconta le sue esperienze di vita in montagna.

thumb

ed. 2007 Libro

Geografia e turismo

Mediteranea breviero

di Predrag Matvejeć

€ 20,00  


Lo scrittore si propone di capire il 'Mediterraneo', è rapito da esso, ma si impegna ad avere significati precisi e limiti…

ed. 2007 Libro

Geografia e turismo

Mediteranea breviero

di Predrag Matvejeć

€ 20,00  


Lo scrittore si propone di capire il 'Mediterraneo', è rapito da esso, ma si impegna ad avere significati precisi e limiti…

thumb

ed. 2011 Libro

Geografia e turismo

Florenco mallonge

di Pier Vittorio Orlandini

€ 12,00  


Riedizione della guida di Firenze in un formato più fruibile e pratico. Illustrata con foto a colori.

ed. 2011 Libro

Geografia e turismo

Florenco mallonge

di Pier Vittorio Orlandini

€ 12,00  


Riedizione della guida di Firenze in un formato più fruibile e pratico. Illustrata con foto a colori.

offerta
thumb

ed. 2008 Libro

Geografia e turismo

Toskana Maremo 2

di Pier Vittorio Orlandini

€ 18,00offerta  


Guida turistica, storica, culturale della Maremma Toscana; notizie di cronaca, di storia, ricette. Arricchita da foto a colori.

ed. 2008 Libro

Geografia e turismo

Toskana Maremo 2

di Pier Vittorio Orlandini

€ 18,00offerta  


Guida turistica, storica, culturale della Maremma Toscana; notizie di cronaca, di storia, ricette. Arricchita da foto a colori.

thumb

ed. 2013 Libro

Geografia e turismo

Triesto, inter Karsto kaj Maro

di Elda Doerfler

€ 12,00  


Una ricca guida per esplorare e conoscere questa bella città, attraverso la storia ed i suoi monumenti.

ed. 2013 Libro

Geografia e turismo

Triesto, inter Karsto kaj Maro

di Elda Doerfler

€ 12,00  


Una ricca guida per esplorare e conoscere questa bella città, attraverso la storia ed i suoi monumenti.