Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

Pasio - Defio - Amikeco
SottotitoloSpertoj de montgrimpisto
copertina
AutoreEddy Raats
DescrizioneUn professionista di montagna, istruttore di sci e di arrampicata, racconta le sue esperienze di vita in montagna.
Prezzo€ 15,00
 
EditoreMAS - Monda Asembleo Socia
Edizione2012
Pagine100
Formato20 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaGeografia e turismo
SupportoLibro
ISBN978-2-918300-70-0
Recensioni

Pasio – Defio – Amikeco. Spertoj de montgrimpisto. Eddy Raats. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012. 95p. 21cm. Kolorilus. ISBN 9782918300700. Prezo: € 14,40 La aŭtoro de tiu ĉi libro naskiĝis, vivis plejparton de sia vivo kaj daŭre vivas en lando ne aparte fama pro siaj montoj: la plej alta “monto” de Belgio ne superas 700m. Kio igis lin kaj tiom da liaj samlandanoj ekŝati la altajn montojn, tiom ke ili revenadas al tiuj naturaj gigantoj? Ĉu ili vere estas frenezaj masoĥistoj aŭ senkonsciaj aventuristoj? Ĉu ??ato de danĝero aŭ emo al fanfaronado? Tute ne! Kiel infano, la aŭtoro “vivis dum kvin jaroj en diversaj montaraj vilaĝoj” (p. 10) en Svislando* kaj kiel dekkvarjarulo partoprenis en sia unua vera grimpado en la sama lando, pri kiu li poste skribos: “Hodiaŭ mi vidis la plej belan parton de la mondo: la montaron.” (p. 12). La 75-jara aŭtoro konfesas (p. 8): “… mi daŭre frandas la unikan montmondon, kiu neniam enuigas.” Per ekzemploj prenitaj el sia jarcentduona spertaro kiel alpisto kaj skiisto, la aŭtoro provas klarigi al ni kion fari aŭ ne fari kaj kiel (ne) fari tion en la (alt)-montaro. Honeste li rakontas ankaŭ pri la propraj eraroj kaj, sen ajna intenco montri sian superecon, li mencias erarojn de aliaj. La flua stilo kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo faras la legadon des pli agrabla. Kio aparte ĝenas estas la obsedo esperantigi la proprajn nomojn – kiu estas trajto de, praktike, ĉiuj eldonaĵoj de MAS. La leganto rajtas demandi sin, kiu estas la vera, originala nomo de s-ro Vŭizo kaj kiu estas la loka, oficiala nomo de Ĉiarofono. Kial Marta, sed Mariano (virina nomo!)? Se Mariano por virino, kiel esperantigi la viran nomon Marian? Krome, por Cheillon aperas du esperantigoj: Ŝejon sur la paĝo 55 kaj Ĉejono sur la sekvaj paĝoj. Kiu bonas? Ankaŭ la fakaj terminoj ricevis neunuecan trakton. Dum takedo estas klarigita (p. 91), ŝukao (p. 81) kaj leno (p. 94) restis sen klarigoj. Por “sandviĉo”, ja oficiala vorto, la aŭtoro insiste uzas la paŭsaĵon laŭ la nederlanda “buterpano”, eĉ kiam temas pri pantranĉaĵoj ŝmiritaj ne per butero (vidu ekz. p. 14). Tamen ĉi tiuj etaj malglataĵoj apenaŭ ĝenas la leganton, kiu fine de la libro havas la senton “mi volas pli”. Ankaŭ mi. * Vidu ankaŭ la membiografiaĵojn La longa vojaĝo (MAS, 2009) kaj Post la pluvo – pluvego (MAS, 2010).
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2007 Libro

Geografia e turismo

Mediteranea breviero

di Predrag Matvejeć

€ 20,00  


Lo scrittore si propone di capire il 'Mediterraneo', è rapito da esso, ma si impegna ad avere significati precisi e limiti…

ed. 2007 Libro

Geografia e turismo

Mediteranea breviero

di Predrag Matvejeć

€ 20,00  


Lo scrittore si propone di capire il 'Mediterraneo', è rapito da esso, ma si impegna ad avere significati precisi e limiti…

thumb

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.

thumb

ed. 2008 Libro

Geografia e turismo

Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj

di Nicolino Rossi, Maria Luisa Russo

€ 12,00  


Storia, arte e folclore di una delle più caratteristiche città italiane. Illustrato a colori.

ed. 2008 Libro

Geografia e turismo

Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj

di Nicolino Rossi, Maria Luisa Russo

€ 12,00  


Storia, arte e folclore di una delle più caratteristiche città italiane. Illustrato a colori.

thumb

ed. 2013 Libro

Geografia e turismo

Triesto, inter Karsto kaj Maro

di Elda Doerfler

€ 12,00  


Una ricca guida per esplorare e conoscere questa bella città, attraverso la storia ed i suoi monumenti.

ed. 2013 Libro

Geografia e turismo

Triesto, inter Karsto kaj Maro

di Elda Doerfler

€ 12,00  


Una ricca guida per esplorare e conoscere questa bella città, attraverso la storia ed i suoi monumenti.

thumb

ed. 2006 Libro

Geografia e turismo

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo

di Jun'ichi Saga

€ 26,00 Recensione


Una bella monografia illustrata riguardante una città nella provincia Tsuĉiura, a nord di Tokio.

ed. 2006 Libro

Geografia e turismo

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo

di Jun'ichi Saga

€ 26,00 Recensione


Una bella monografia illustrata riguardante una città nella provincia Tsuĉiura, a nord di Tokio.