Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

La vintra fabelo
AutoreWilliam Shakespeare
copertina
TraduttoreHumphrey Tonkin
DescrizioneUno dei quattro drammi scritti da Shakespeare verso la fine della sua carriera di scrittore e attore.
EditoreUEA - Universala Esperanto Asocio
EdizioneRotterdam, 2006
Pagine154
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 11,00
LinguaEsperanto
CategoriaTeatro
SupportoLibro
ISBN92-9017-091-3
Recensioni

La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto. La gustoj de teatrumuloj multe varias de epoko al epoko. En nia aktuala epoko, klasikstilaj dramoj maloftas en la teatroj. Parte tio ŝuldiĝas al la diferenco inter la prezenteblecoj de la 17-a jarcento kaj la 21-a. Per televido kaj per filmoj ni povas montri agadon kiu en la epoko de Shakespeare estis nur aludebla per vortoj. Konsekvence, la relativa kvanto da parolado kompare kun agvidigo multe ŝanĝiĝis. Mi iom timas imagi kia estus La vintra fabelo prezentata per televido aŭ filmo. Nepre ĝi malsimilegus al la dramo enscenejigita de Shakespeare en la Teatro Globo. Kio devis esti esprimata per vortoj kaj voĉtonoj, nuntempe estus grandparte esprimata per vidimpresoj. Eventoj tre gravaj povis esti aludataj pervorte, sed ne vidigataj, en la originala dramo. Ekzemple, la familiara temo de nove naskita bebo kondamnita de la Reĝo, kaj tial elmetita en sovaĝa stranda loko por tie morti aŭ esti trovita de paŝtisto povas esti koncize prezentita per konversacioj en la originaloj. Sed por modernspeca pseŭdodokumenteca vidprezento, tiel konciza dramevento ne estus ebla — kaj pro tio, la ekvilibro de la rakonto radikale ŝanĝiĝus. La intrigo de La vintra fabelo similas al tiu de multaj malnovaj rakontoj popularaj dum centoj da jaroj. Reĝo Leonto de Sicilio miskredas ke lia edzino adultis kun vizitanta Reĝo Polikso de Bohemio. Lia paranojo fariĝas superrega. Reĝo Polikso devas forfuĝi por eviti murdiĝon. Leonto freneze ordonas mortigi kaj la reĝinon kaj la naskitan bebon. Lia freneza paranojo estas evidenta al ĉiu escepte de li mem. Amikoj kaj servistoj sekrete kaŝas la reĝinon; la bebo estas forportita al Bohemio, kie ĝin trovas kaj adoptas ŝafisto. Kompreneble la bebo kreskinte fariĝas belega junulino; kaj la inkognita filo de la Reĝo de Bohemio enamiĝas al ŝi, kiel same ŝi al li. Sed Reĝo Polikso ne povas toleri ke lia princa filo edziĝu kun ŝafistidino. Do la du gejunuloj devas fuĝi. Ili iras al Sicilio, kie la nun pentoplena Reĝo Leonto ĝoje sciiĝas pri la pluvivo de sia filino, kaj la transvivo de sia edzino kiun li estis kredinta morta. Nur majstra teatristo povus sukcese verki kaj enscenejigi tian dramon, per rimedoj tiel malfamiliaraj al ni (nur unu scenloko, kelkaj simplaj rekvizitoj). Kiel samtempe aŭtoro, reĝisoro, rekvizitisto kaj aktoro, Shakespeare sukcesis pri tio nekredeble; eble nur Charlie Chaplin per sia La granda diktatoro egalis lin talente. La traduko farita de Tonkin estis la rezulto de multa laboro kaj egale granda inspiriteco. Li ne penis reprezenti laŭvorte la tekston de Shakeseare, sed la signifon de la enhavo de la parolaĵoj. Kontraŭe al la (laŭ mi ne tre sukcesaj) provoj „fideli“ al la vortotekstoj de Dante kaj Goethe, en lastatempaj eldonoj de iliaj majstroverkoj, Tonkin penas komprenigi al la leganto la vortojn; kaj multaj piednotoj klarigas aludojn kiujn pro la diferencoj inter epokoj aŭ la hejmkulturoj de la legantoj la nuntempa esperantisto eble ne komprenus. Pri la poezia formo de tre granda parto de la teksto de la dramo, mi lasos la tiutemulojn disputi. Mia opinio estas ke ĝi bone reprezentas la naturon de la ŝekspira poezidramparolado. La leganto akceptas ĝin kiel naturan; kaj same kiel la spektantoj de la dramo en la epoko de Shakespeare, sentos ĝin kiel belan paroladon, pri kies teknika konstruiĝo ili nek demandemas nek konsciemas.

La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto.
La gustoj de teatrumuloj multe varias de epoko al epoko. En nia aktuala epoko, klasikstilaj dramoj maloftas en la teatroj. Parte tio ŝuldiĝas al la diferenco inter la prezenteblecoj de la 17-a jarcento kaj la 21-a. Per televido kaj per filmoj ni povas montri agadon kiu en la epoko de Shakespeare estis nur aludebla per vortoj. Konsekvence, la relativa kvanto da parolado kompare kun agvidigo multe ŝanĝiĝis. Mi iom timas imagi kia estus La vintra fabelo prezentata per televido aŭ filmo. Nepre ĝi malsimilegus al la dramo enscenejigita de Shakespeare en la Teatro Globo. Kio devis esti esprimata per vortoj kaj voĉtonoj, nuntempe estus grandparte esprimata per vidimpresoj. Eventoj tre gravaj povis esti aludataj pervorte, sed ne vidigataj, en la originala dramo. Ekzemple, la familiara temo de nove naskita bebo kondamnita de la Reĝo, kaj tial elmetita en sovaĝa stranda loko por tie morti aŭ esti trovita de paŝtisto povas esti koncize prezentita per konversacioj en la originaloj. Sed por modernspeca pseŭdodokumenteca vidprezento, tiel konciza dramevento ne estus ebla — kaj pro tio, la ekvilibro de la rakonto radikale ŝanĝiĝus.
La intrigo de La vintra fabelo similas al tiu de multaj malnovaj rakontoj popularaj dum centoj da jaroj. Reĝo Leonto de Sicilio miskredas ke lia edzino adultis kun vizitanta Reĝo Polikso de Bohemio.
Lia paranojo fariĝas superrega. Reĝo Polikso devas forfuĝi por eviti murdiĝon. Leonto freneze ordonas mortigi kaj la reĝinon kaj la naskitan bebon. Lia freneza paranojo estas evidenta al ĉiu escepte de li mem. Amikoj kaj servistoj sekrete kaŝas la reĝinon kaj same kiel la spektantoj de la dramo en la epoko de Shakespeare, sentos ĝin kiel belan paroladon, pri kies teknika konstruiĝo ili nek demandemas nek konsciemas.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
novità
thumb

ed. 2023 Libro

Teatro

Somermeznokta sonĝo

di William Shakespeare

€ 13,00  


La più famosa opera comica del celebre scrittore

ed. 2023 Libro

Teatro

Somermeznokta sonĝo

di William Shakespeare

€ 13,00  


La più famosa opera comica del celebre scrittore

thumb

ed. 2016 Libro

Prosa originale, Teatro

Murdo en la teatro

di Ronald Cecil Gates

€ 15,00  


La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.

ed. 2016 Libro

Prosa originale, Teatro

Murdo en la teatro

di Ronald Cecil Gates

€ 15,00  


La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.

thumb

ed. 1987 Libro

Teatro

La graveco de la fideliĝo

di Oscar Wilde

€ 6,00  


Una commedia molto spiritosa che si sviluppa in tre atti.

ed. 1987 Libro

Teatro

La graveco de la fideliĝo

di Oscar Wilde

€ 6,00  


Una commedia molto spiritosa che si sviluppa in tre atti.

novità
thumb

ed. 2005 Libro

Teatro

Heksakloro unu komo tri

di Paul Gubbins

€ 6,00 Recensione


Dramma in tre atti

ed. 2005 Libro

Teatro

Heksakloro unu komo tri

di Paul Gubbins

€ 6,00 Recensione


Dramma in tre atti

offerta
thumb

ed. 1981 Libro

Poesia tradotta

The Sonnets / La Sonetoj

di William Shakespeare

€ 12,00offerta  


I più bei sonetti tradotti da un maestro fra i poeti.

ed. 1981 Libro

Poesia tradotta

The Sonnets / La Sonetoj

di William Shakespeare

€ 12,00offerta  


I più bei sonetti tradotti da un maestro fra i poeti.