Vara slipo

Jen ĉiuj detaloj disponeblaj
pri tiu ĉi specifa varo

novaĵo
copertina
€ 12,00
Krei PDF-n

Gerda malaperis

Aŭtoro: Claude Piron

Flua romano por lerni la lingvon motivante la studenton per novaj vortoj.

EldonoAntverpeno, 2025 - 4a eldono
Paĝoj44
Formato19 cm
IlustritaNe
BinditaNe
LingvoEsperanto
BazoLibro
ISBN978-1-326-36721-3

Recenzoj

Post La verda koro de Julio Baghy, Gerda malaperis de Claude Piron estas la plej konata lingvoinstrua rakonto Esperanta. Ĝi estas verkita laŭ kutimaj principoj - komence tre simplaj, mallongaj frazoj, kutimaj vortoj kaj bazaj gramatikaj formoj. Poste, iom post iom Piron enkondukas pli kaj pli da vortoj kaj formoj. Ĉiun novaĵon li plurfoje ripetas kun ekstrema zorgo. La temo de la rakonto estas tre simpla aventuro kun friponoj, esplorantaj gejunuloj, forkapto de homo, sekreta mesaĝo, serĉado de trezoro, alvoko de polico, kaj fino bona, ĉio bona, kvazaŭ temus pri infanlibro. Bedaŭrinde la stilo kaj etoso tute ne akordiĝas kun tiu aventura intrigo. Troviĝas neniom da mistero aŭ ekscito en la maniero rakonti. Male, ĉio okazas per longaj, banalaj, ofte eĉ stulte nerealismaj dialogoj, sen potenco kapti la atenton aŭ intereson de normala leganto. Eĉ en momentoj, kie ĉio postulas urĝan agon, rapidon, intervenon, la dialogantoj pluas senfine dialogi pri nenio kun la sola evidenta motivo doni ripetajn ekzemplojn de ĵus enkondukita vorto, sufikso aŭ gramatikaĵo. Verŝajne la multaj ripetoj kaj devioj en la dialogoj celas esti humuraj, sed al mi mankas la humura sento necesa por amuziĝi de ili. Kaj la rakonto kaj la stilo iĝas sklavoj de la didaktika intenco de Piron. Nu, kiel lingvo-instrua legolibro Gerda malaperis tamen ja funkcias kaj eĉ famiĝis. Plejparte ĝia konstruo vere estas tre zorge kaj sisteme planita. Mi tamen volas mencii du aferojn, kiujn eblus diskuti. Unue, kvankam la vortostoko estas limigita, tamen ĝi ne estas vere minimuma. En teksto proksimume 10 000-vorta ĝi uzas 750 diversajn morfemojn. Por komencanto tio signifas, ke necesas tamen iom foliumi vortaron legante ĝin. (En normallingva teksto, la nombro da malsamaj morfemoj eble estus inter 1 000 kaj 1 200 en 10 000 vortoj.) Due, mi pensas ke simplaj frazoj eble eĉ pli gravas ol malmultaj radikoj por igi tekston facila. Dank' al la multaj dialogoj, la frazoj komence vere estas simplaj. Sed jam post triono de la libro aperas frazoj relative komplikaj. Jen du ekzemploj: ""Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe."" (ĉapitro 13) ""Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi."" (ĉap. 14) Por eŭropano tiaj frazoj eble ne signifas grandan problemon, sed por homo kiu ne kutimas je la hindeŭropaj plektitaj subpropozicioj kaj uzo de infinitivoj, ili ja povas esti vera defio.
Laŭ via elekto, povus interesi vin ankaŭ…
thumb

eld. 2018 Libro

Instrulegaĵoj

La teorio Nakamura

de Anna Lőwenstein

€ 12,00 Recenzo


Rakonto bazita sur la ĉefa esperanta kurso de 'Lernu!'.

eld. 2018 Libro

Instrulegaĵoj

La teorio Nakamura

de Anna Lőwenstein

€ 12,00 Recenzo


Rakonto bazita sur la ĉefa esperanta kurso de 'Lernu!'.

thumb

eld. 1988 Libro

Instrulegaĵoj

Esperanto - Lingvo, literaturo, movado

de Pierre Janton

€ 9,00  


Ampleksa scienca kaj populara kolekto de informoj pri la evoluo de la uzo de la lingvo, pri literaturo kaj pri la esperantista…

eld. 1988 Libro

Instrulegaĵoj

Esperanto - Lingvo, literaturo, movado

de Pierre Janton

€ 9,00  


Ampleksa scienca kaj populara kolekto de informoj pri la evoluo de la uzo de la lingvo, pri literaturo kaj pri la esperantista…

thumb

eld. 2007 Libro

Instrulegaĵoj

Vivo de Zamenhof

de Edmond Privat

€ 10,00 Recenzoj


Klasika biografio de Zamenhof, kun la priskribo de liaj filozofio, lingvo, idealoj kaj verkoj.

eld. 2007 Libro

Instrulegaĵoj

Vivo de Zamenhof

de Edmond Privat

€ 10,00 Recenzoj


Klasika biografio de Zamenhof, kun la priskribo de liaj filozofio, lingvo, idealoj kaj verkoj.

oferto
thumb

eld. 1985 Libro

Instrulegaĵoj

Esperanta legolibro

de Elio Migliorini

€ 5,00 oferto  


Facilaj fragmentoj de literaturo tradukitaj en esperanton.

eld. 1985 Libro

Instrulegaĵoj

Esperanta legolibro

de Elio Migliorini

€ 5,00 oferto  


Facilaj fragmentoj de literaturo tradukitaj en esperanton.

thumb

eld. 2005 Libro

Instrulegaĵoj

Lingvaj babilaĵoj

de André Cherpillod

€ 17,00  


Komparo inter esperanto kaj aliaj lingvoj por plej bone uzi ĝin.

eld. 2005 Libro

Instrulegaĵoj

Lingvaj babilaĵoj

de André Cherpillod

€ 17,00  


Komparo inter esperanto kaj aliaj lingvoj por plej bone uzi ĝin.