Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 11,00
Crea PDF

La eta leono lernas aliajn blekojn

Autore: Lode Van de Velde

Libretto adatto ad insegnare ai bambini i vari versi di alcuni animali. Illustrazioni di Anna Lobo de Carvalho.

Edizione2021
Pagine32
Formato18 cm
Illustrato
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro

Recensioni

La libreto "La eta leono lernas aliajn blekojn", kiun mi aĉetis dum la IJK en Lignano Sabbiadoro, tuj fariĝis preferata legaĵo de mia filo. La rakonto estas konciza, amuza kaj eduka. La paĝoj estas bele ilustritaj per la bildoj de la brazila artistino Anna Lobo de Carvalho. La strukturo de la libro estas bone pritraktita, kun teksto sur ĉiu maldekstra paĝo kaj bildoj sur la dekstra paĝo. Estas ankaŭ menciinde, ke la tipara grando estas taŭga. Tia aranĝo certigas, ke la legantoj ĝuos facile la legadon kaj la rigardadon de la libro. La rakonto pri eta leono, loĝanta en Afriko, kiu decidas lerni la blekojn de siaj amikoj, estas ĉarma. Dum lia aventuro li malkovras la utilecon de ĉi tiuj scioj. Tiu ĉi temo pri besta (aŭ homa) interkomprenemo ege plaĉis al mi. Lode Van de Velde estas aŭtoro ne nur de porinfanaj libroj, sed ankaŭ de prozaj, poeziaj kaj fakaj verkoj. Tio montras liajn ampleksajn interesojn kaj talenton. Post la ĉefa rakonto estas kelkaj instruaj paĝoj pri diversaj bestoblekoj kaj proverbojn, kio kontribuas al pli profunda kompreno kaj ofertas riĉan kroman materialon por lerni. En la libro estis nur unu stumblaĵo (laŭ mi): "[...] venis galopantaj ĉevaloj, kurantaj leonoj kaj lupoj." Miakomprene, ĉar la eta leono lernis la blekojn de ĉevaloj, lupoj kaj elefantoj, estas verŝajne, ke la ĝusta teksto devis esti "[...] venis galopantaj ĉevaloj, kurantaj elefantoj kaj lupoj." La libro estas taŭga por infanoj ekde 3 jaroj. Eldonita de Eldonejo Libera en 2021, ĝi enhavas 32 paĝojn. La aŭtoro, Lode Van de Velde, kune kun la ilustristino Anna Lobo de Carvalho, kreis plezuran libron, kiu ne nur amuzas, sed ankaŭ edukas, farante ĝin bonega aldono al iu ajn hejmo aŭ lernejo.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.

novità
thumb

ed. 2021 Libro

Libri per ragazzi

La malgranda fantomo

di Otfried Preuꞵler

€ 11,00  


Uno dei libri più amati di Preuꞵler, già tradotto in decine di lingue, adattato per film, radio, televisione e teatro. Un…

ed. 2021 Libro

Libri per ragazzi

La malgranda fantomo

di Otfried Preuꞵler

€ 11,00  


Uno dei libri più amati di Preuꞵler, già tradotto in decine di lingue, adattato per film, radio, televisione e teatro. Un…

thumb

ed. 2008 Libro

Libri per ragazzi

Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi

di Hans Ulrich

€ 12,00 Recensione


Romanzo storico ricco di avventure, emozioni e tensione.

ed. 2008 Libro

Libri per ragazzi

Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi

di Hans Ulrich

€ 12,00 Recensione


Romanzo storico ricco di avventure, emozioni e tensione.

thumb

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

thumb

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.