Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

novità
La domo ĉe Pu-Angulo
AutoreAlan Alexander Milne 
copertina
TraduttoreEdmund Grimley Evans
DescrizioneLa seconda raccolta di racconti sul famoso orsetto Winnie the Pooh. Con illustrazioni di Ernest Howard Shepard.
Prezzo€ 21,00
 
EditoreEAB - Esperanto Association of Britain
EdizioneBarlaston, 2021
Pagine185
Formato22 cm
Illustrato
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaLibri per ragazzi
SupportoLibro
ISBN978-090-27-56-410
Recensioni

Kvindek jarojn post la traduko en Esperanton de la unua libro pri la aventuroj de la fama pluŝurseto, Winnie-la-Pu, eniris Esperantujon ankaŭ la dua libro, La domo ĉe Pu-Angulo. Same kiel ĉe la unua libro, temas pri dek rakontoj, kiuj portas nin en la ĉarman mondon de Winnie-la-Pu kaj la aliaj famaj roluloj: Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La filo de la aŭtoro, knabeto Christopher Robin, denove aperas en la rakontoj kaj, en tiu ĉi dua libro, renkontas novan amikon, la saltetantan kaj ĉiam moviĝantan Tiglon. Pluraj lokoj menciitaj en la libro vere ekzistas en la arbaro Ashdown, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn sude de Londono. La belegaj originalaj ilustraĵoj de E. H. Shepard, kiu konis la arbaron, ornamas la libron kaj pliriĉigas la legadon. La tradukinto, Edmund Grimley Evans, kutimis voĉlegi al sia juna filino ĉe ŝia enlitiĝo la unuan libron pri Winnie-la-Pu. Ŝi tiom ŝatis ĝin, ke la patro decidis traduki la duan libron. La domo ĉe Pu-Angulo estas tre leginda kaj estas unu el tiuj malmultaj libroj, kiuj taŭgas por ĉiaj legantoj, ĉu infanoj aŭ ne, ĉu lernantoj, progresantoj aŭ spertaj esperantistoj. Mi mem legis la libron unu-spire, sed oni ne nepre devas legi ĝin kiel plenan romanon. Ankaŭ pli malrapida, iom-post-ioma legado de ĉiuj unuopaj ĉapitroj plezurigos la leganton. Ne necesas memori ĉion, kio okazis en antaŭaj ĉapitroj, por ĝui la postajn. Ili ĉiuj havas sian apartan komencon, intrigon kaj finon. Ne gravas, ĉu oni vidas La domo ĉe Pu-Angulo kiel literaturan, filozofian, aŭ lingvo-progresigan verkon: ĝi estos ĉiaokaze valora aldono al ĉies librokolekto. En la mia, ĝi fiere sidas inter la preferataj libroj. La libro estas eldonita de Esperanto-Asocio de Britio kaj ĝi estas trovebla en ties libroservo. Oni povas aĉeti ĝin ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Se tiuj du libroservoj ne taŭgas por vi, petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi la duan kolekton de la rakontoj pri Winnie-la-Pu.
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

ed. 2016 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri malicaj estaĵoj

di Anna Striganova

€ 5,00 Recensione


23 favolette tutte con figure inerenti alle storie, disegnate dall'autrice.

thumb

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

ed. 2004 Libro

Libri per ragazzi

Hundo de Flandrio

di Ouida

€ 7,00  


Un classico e toccante romanzo sull'amicizia fra un ragazzo e un cane.

thumb

ed. 2003 Libro

Libri per ragazzi

La aventuroj de Pinokjo

di Carlo Collodi

€ 11,00 Recensione


La celeberrima favola per ragazzi.

ed. 2003 Libro

Libri per ragazzi

La aventuroj de Pinokjo

di Carlo Collodi

€ 11,00 Recensione


La celeberrima favola per ragazzi.

novità
scaricabile
thumb

ed. 2000 e-book

Libri per ragazzi

Pipi Ŝtrumpolonga

di Astrid Lindgren

gratis  


Pippi Calzelunghe, o semplicemente Pippi, è una bambina di nove anni adorabilmente irriverente, con i capelli rossi intrecciati…

ed. 2000 e-book

Libri per ragazzi

Pipi Ŝtrumpolonga

di Astrid Lindgren

gratis  


Pippi Calzelunghe, o semplicemente Pippi, è una bambina di nove anni adorabilmente irriverente, con i capelli rossi intrecciati…

thumb

ed. 2018 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri amo

di Anna Striganova

€ 5,00  


21 favole di una pagina raccontate e illustrate dall'autrice.

ed. 2018 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Fabeloj pri amo

di Anna Striganova

€ 5,00  


21 favole di una pagina raccontate e illustrate dall'autrice.