Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

offerta
copertina
€ 9,00
33% per almeno 3 copie acquistate
Crea PDF

Ksenofobia gvidlibro al la italoj

Autore: Martin Solly

Traduttore: Anna Lőwenstein

Dilettevole descrizione delle abitudini e fobie degli italiani viste dagli stranieri.

EdizioneMilano, 2006
Pagine72
Formato18 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro

Recensioni

Laŭ noto fine de la libro, la aŭtoro de ĉi tiu ĉarma libreto estas anglo vivanta en Italio. Ke li estas anglo oni povas jen kaj jen rimarki tra la libro: oni ja povas spuri specon de angla aroganteco en kelkaj lokoj. Mi scias, tio sonas iom ĝeneralige – ne ĉiuj angloj/britoj estas samaj. Sed ankaŭ ne ĉiuj italoj estas samaj, krom se oni akceptas la vidpunkton de Solly. Kvankam jam en la komenco la aŭtoro atentigas la leganton ke „[l]a italoj ne estas raso, sed aro da popoloj“ (p.1), tra la tuta libro li ĝeneraligas per „la italoj“, „ĉiuj italoj“. Ni, do, devas kredi ke, kvankam la italianoj „emas pensi pri si mem ĉefe kiel romanoj, milananoj, sicilianoj aŭ florencanoj, kaj nur duavice kiel italoj“ (p.1), „[l]a italoj mem vidas sin kiel pasiajn kaj ĉarmajn“ (p.9), „[l]a italoj amas eksterlandanojn“ (p.10), „[l]a italoj estas malavara popolo“ (p.19), „[l]a italoj estas ĝentila popolo“ (p.20), „[l]a italoj pretas mortigi kaj manĝi preskaŭ ĉiun estaĵon, kiu kuras, flugas aŭ naĝas“ (p.28), „[l]a italoj estas elstare praktikaj“ (p.29), „[l]a italoj maltrankviliĝas pro objektoj, okazaĵoj, konduto kaj (precipe) homoj, kiuj laŭ ili kaŭzas, aŭ povus kaŭzi, al ili misŝancon“ (p.48), „[l]a italoj estas manĝocentra popolo“ (p.50). Tiu „la“ komence de ĉiu frazo igas la leganton pensi pri ĝeneraligo. Multaj el tiuj ĝeneralaĵoj validas ankaŭ por aliaj landoj. Feliĉe la italoj estas tolerema kaj ĝentila popolo, kaj ne ĝeniĝos pro la ĝeneralaĵoj, kiujn brito skribis pri ili. Oni povas demandi sin kiel reagus brito al la aserto de italo ke „la britoj estas morna kaj senhumura popolo“. Tiaj ĝeneralaĵoj nur aldonas al la listo de stereotipaĵoj. Kaj tiu pri italoj estas aparte impona. Oni tamen ne miskomprenu: la libro ne konsistas nur el tiaj [diskutindaj] ĝeneralaĵoj. Ĝi ja provizas la leganton per interesaj rimarkoj pri la „popolo en la boto“. Informoj (diskretaj) pri familio, pri obsedoj, pri kutimoj kaj tradicioj, por mencii nur kelkajn, donas pli realisman bildon pri tiu ĉarma „popolo de popoloj“. La libreton, en senriproĉa Esperanto (kian oni atendas de prima donna), ni ŝuldas al, precipe, la tradukinto (ŝi mem brito vivanta en Italio) kaj al la 91-a UK okazinta en Italio, por kiu la libro pretiĝis kaj kie ĝi lanĉiĝis. Ĝi estis unu el la furoraĵoj de la kongresa libroservo kaj ne senkiale: malgrandformata, facillingva, plaĉastila, la libreto estas utila gvidlibro por tiuj kiuj volas koni Italion kaj ĝian popolon „tra l’ okuloj de aliaj“. Oni povas ekscii el ĝi pri la karaktero, konduto kaj ĝentileco de italoj; po iom el la publika vivo en Italio (distrado, komerco, publikaj servoj), kaj eĉ iom (tro malmulte) pri la historio, kulturo kaj politiko de la lando. Sed, prefere mi ne tro detalu, por doni al la leganto mem la plezuron malkovri la ĉarmon kaj utilon de la libro. Tiaj libretoj, malgraŭ siaj mankoj, estas tre bonvenaj por nia vojaĝema, scivolema, aperta komunumo. Ni esperu ke la libro de Solly estas la unua en serio de tiaj „ksenofobiaj gvidlibroj“, kies devizo estas „Konu nin, ŝatu nin!“, kaj kiuj ja povas esti kuraciloj kontraŭ la ksenofobia malsano (dorskovrilo). Dankon, do, al la iniciatintoj, kaj plenan ĝuadon al la legantoj.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
novità
thumb

ed. 2025 Libro

Prosa tradotta

La diablo sur la montetoj

di Cesare Pavese

€ 16,00  


Il secondo libro della trilogia "La bella estate"

ed. 2025 Libro

Prosa tradotta

La diablo sur la montetoj

di Cesare Pavese

€ 16,00  


Il secondo libro della trilogia "La bella estate"

offerta
thumb

ed. 2006 Libro

Prosa tradotta

La malemuloj

di Giovanni Verga

€ 18,00 offerta Recensioni


Traduzione della mirabile opera del Verga che descrive la società siciliana con il tormento politico del dopo unità d'Italia.

ed. 2006 Libro

Prosa tradotta

La malemuloj

di Giovanni Verga

€ 18,00 offerta Recensioni


Traduzione della mirabile opera del Verga che descrive la società siciliana con il tormento politico del dopo unità d'Italia.

thumb

ed. 2013 Libro

Prosa tradotta

La aventuroj de Ŝerloko Holmso

di Arthur Conan Doyle

€ 21,00  


Dodici avventure del famoso detective londinese.

ed. 2013 Libro

Prosa tradotta

La aventuroj de Ŝerloko Holmso

di Arthur Conan Doyle

€ 21,00  


Dodici avventure del famoso detective londinese.

thumb

ed. 2000 Libro

Prosa tradotta

Resurekto

di Lev Tolstoj

€ 24,00  


Il famoso romanzo che dipinge la realtà sociale russa alla fine del 19° secolo.

ed. 2000 Libro

Prosa tradotta

Resurekto

di Lev Tolstoj

€ 24,00  


Il famoso romanzo che dipinge la realtà sociale russa alla fine del 19° secolo.

thumb

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.