Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| Cent jaroj da soleco | ||
| Autore | Gabriel Garcia Márquez | ![]() |
| Traduttore | Fernando De Diego | |
| Descrizione | Romanzo magistrale e realistico del famoso premio Nobel. | |
| Editore | Chapecó | |
| Edizione | Brasile, 2012 | |
| Pagine | 318 | |
| Formato | 20 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Prezzo | € 25,00 | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Prosa tradotta | |
| Supporto | Libro | |
| Recensioni | Paroli pri "Cent jaroj da soleco", la ĉefa romano de Gabriel García Marquez, kolombiano naturaliĝinta meksikano, ŝajnus redundance: la verkoj pri ĝia aŭtoro, kaj okaze de lia Nobel-premio pri literaturo en 1982 kaj okaze de lia morto en 2014, estas sennombraj. Literatura Foiro omaĝis lin per artikolo de ĵurnalisto kiu estis lin koninta persone kaj kiu reliefigis la ĉefan memdifinon de Marquez: "Mia unua kaj unika vokiĝo estas ĵurnalismo", li diris en intervjuo ĉe Radio Havano en 1976. La Nobel-premio estis al li atribuita kun jena motivaĵo: pro liaj romanoj kaj rakontoj, en kiuj fantasto kaj realo estas kombinitaj en mondo riĉe kunmetita, kiu reflektas la vivon kaj la konfliktojn de unu kontinento. La parolado per kiu li akceptis la premion en Stokholmo havis la temon "La soleco de Latin-Ameriko", kaj en ĝi Marquez denuncis la diktaturojn kaj kruelaĵojn okazintajn en tiuj landoj, pri kiuj Eŭropo eĉ ne sciis, aŭ ne volis scii. Tiu realo ne estas papera, sed vivas kun ni kaj kondiĉas ĉiun momenton de niaj sennombraj ĉiutagaj mortoj. "Cent jaroj da soleco" estas konsiderata la plej grava verko en la hispanlingva literaturo post "Don Quijote", devige legata en la lernejoj, kaj certe la plej legata en la latin-amerika medio. La intrigo traarkas sep generaciojn de la familio Buendía en la fikcia vilaĝo Macondo, vilaĝo kiu povas estis ajna urbeto, inspirita de Aracataca en Kolombio, naskiĝloko de Marquez. La romano havas multajn aludojn al la historio kaj popola kulturo de Sud-Ameriko kaj ĝi estas konsiderata la ĉefa verko de la tiel nomata magia realismo, al kiu estas atribueblaj ankaŭ pluraj noveloj de Borges, sed ankaŭ verkoj de la italo Dino Buzzati: en "La dezerto de la tataroj" (tr. Daniele Mistretta, eld. Edistudio, 1993) soldatoj atendas malamikon kiu neniam venas. Se transporti tiun magian atmosferon al nunaj esperantoverkistoj, oni povus trovi similon en "Libazar’ kaj tero" de la jam famiĝinta paro Sen Rodin kaj Julia Sigmond. En la magia realismo oni povas trovi plurajn elementojn: en Marquez ni trovas folkloron kaj legendojn, same kiel aludojn al diktatoreco, draste kondamnata. Li mem estis spertinta malfacilojn kun la manko de libereco, kiam li estis en Usono kiel ĵurnalisto. La romano priskribas, tra "magiaj" antaŭvidoj, la ekonomian eksplodon de Latin-Ameriko en la komenco de la Sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento. Estas rakontata la evoluo de la moderna Kolombio, kun la liberala reĝimo tamen ankoraŭ alkroĉita al kolonia pensmaniero, la egemonio de la "banankompanio", la teknika progreso de konsumismo, kun alveno de la fervojo, de la kino, de la privataj aŭtomobiloj. Ne tiom neta estas la distingo inter mortintoj kaj vivantoj, ĉi-lastaj kapablas antaŭvidi la estontecon; la familia prapatro fondas vilaĝon solecan kiu rezultiĝas postrestinta kompare al la progreso, sed je mallonga distanco ekzistas ja vilaĝo kunligita al la civilizo, do la familio trovas kunestadon kaj amon. Preskaŭ komike, en la tragedio, komenciĝas la rakonto pri la (pluraj) civilaj militoj: Kolonelo Aureliano Buendía organizis tridek du armitajn ribelojn, kaj la tridek du fiaskis. Li generis en dek sep diversaj virinoj dek sep filojn, kaj, antaŭ ol la plej aĝa havus tridek kvin jarojn, oni ekstermis ilin, unu post la alia, en unu sola nokto. Li saviĝis el dek kvar atencoj, el sepdek tri embuskoj kaj el ekzekut-plotono. Supervivis la efikon de dozo de striknino en la kafo sufiĉa por mortigi ĉevalon. […] Kvankam li ĉiam batalis ĉe-kape de siaj soldatoj, li mem kaŭzis al si sian solan vundon, post ol li subskribis la kapitulacan akton de Neerlandia, kio metis finon al preskaŭ dudek jaroj da civilaj militoj. Li pafis al si en la bruston, kaj la pistolkuglo eliris tra la dorso sen noci ajnan esencan organon. Tia verko, tiom trempita de tipe lokaj situacioj, prezentas defion por tradukanto. Plaĉe flua estas la versio de Fernando de Diego (1919-2005) de 1992 (unua eldono ĉe “Fonto”), senŝanĝe reeldonita en 2012 (sama eldonejo) kaj nun (tria eldono 2015 ĉe Mondial). La vort-klarigoj en la fina listo traktas vortojn kiuj ne estis en la eldono de PIV de 1987, sed multaj troviĝis en la "Neologisma glosaro" de Henri Vatré. Intertempe aperis NPIV en 2002 kun dua eldono en 2005, kaj estas kurioze, ke el la vortoj uzitaj de de Diego antaŭ kvaronjarcento ne troviĝantaj en la glosaro de Vatré nur treege malmultaj estis enprenitaj en NPIV, kio tenas ĉi tiun tradukon ankoraŭ inter la avangardaj. De Diego mem ne bezonas prezenton: li vivis en Hispanio, Venezuelo kaj fine en Pollando kie li mortis, malmulton verkis originale krom kelkaj kritikaj eseoj (notinda lia polemiko kun Piĉ), sed lia traduka kaj leksika laboro estas eminenta: lia vortaro hispana-esperanta (eld. mga, 2003) estas inter la grandaj el etnolingvo. Li tradukis ankaŭ el la franca kaj el la angla, kaj malfacilas diri kiuj estis liaj ĉefaj tradukoj, inter "Don Quijote" de Cervantes (Fundación Esperanto, 1977), "Cigana romancaro" de García Lorca (Beletraj kajeroj de Stafeto, 1971), "La lando de Alvargonzalez" de Machado (1969), "La oldulo kaj la maro" de Hemingway kaj… multaj, multaj aliaj. Por lia okdekjariĝo aperis en 2003 ĉe Iltis "Klaro kaj elasto", kolekto de eseoj de dudek unu aŭtoroj; honora membro de UEA (200). "Cent jaroj da soleco" estas la 27a en la serio "Oriento-Okcidento", kio konfirmas, ke ni troviĝas antaŭ ĉefverko de la monda literaturo.
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 1993 Libro
La fremdulo
di Albert Camus
€ 12,00
Il famoso romanzo dell'autore che vinse il premio Nobel.
ed. 1993 Libro
La fremdulo
di Albert Camus
€ 12,00
Il famoso romanzo dell'autore che vinse il premio Nobel.
ed. 2007 Libro
La kultura laboro
€ 10,00
Il lavoro culturale percorre le tappe di formazione di un giovane intellettuale in una città di provincia, tra la fine della…
ed. 2007 Libro
La kultura laboro
€ 10,00
Il lavoro culturale percorre le tappe di formazione di un giovane intellettuale in una città di provincia, tra la fine della…
ed. 1994 Libro
La dezerto de la tataroj
di Dino Buzzati
€ 14,00offerta Recensione
L'interminabile attesa del nemico ai confini del mondo.
ed. 1994 Libro
La dezerto de la tataroj
di Dino Buzzati
€ 14,00offerta Recensione
L'interminabile attesa del nemico ai confini del mondo.
