Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

PMEG - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
AutoreBertilo Wennergren
copertina
DescrizioneUn'opera che tutti gli esperantisti devono avere, per studiare dettagliatamente la grammatica, la scrittura e la pronuncia corretta della lingua internazionale.
EditoreE@I
EdizioneLa Ranetoj, 2020
Pagine748
Formato23 cm
IllustratoNo
Rilegato
Prezzo€ 42,50
LinguaEsperanto
CategoriaGrammatiche
SupportoLibro
ISBN978-91-970515-3-8
Recensioni

NPIV en 2002, PMEG en 2005 – rigardante malantaŭen, niaj nepoj konkludos ke la 21-a jarcento komenciĝis bonege por la internacia lingvo, ĉar la verko de Wennergren faris Esperanton eĉ pli internacia ol ĝi estis antaŭe. En la 20-a jarcento PAG1 longe regis la gramatikan terminaron, ĉefe greklatin-devenan, je bedaŭro de japanaj kaj ĉinaj esperantistoj. Feliĉe, la purisma PMEG nun alportas freŝajn nomplatojn: O-vorto, A-vorto, multe-nombro, rolfinaĵo N, rolvorteto, objekta verbo, nombroj, helposignoj, sonimito ktp anstataŭ la klasikajn (substantivo, adjektivo, pluralo, akuzativo, prepozicio, transitiva verbo, numeraloj, interpunkcio, onomatopeo). Senpretende la aŭtoro asertas ke li celis ordinarajn esperantistojn, kaj ke lia kreaĵo estas unuavice praktika lernilo. Kvankam oni povas pridubi la praktikecon por komencantoj de sepcentpaĝa volumo, la nova verko certe inspiros instruistojn kaj kursgvidantojn, kaj per ili estontajn generaciojn. Sed krome, la amplekso de PMEG, kune kun ĝiaj altaj gradoj de precizeco kaj klareco, faros ĝin favora fonto ankaŭ por lingvistoj kaj esperantologoj. Por vera manlibro gravas ne nur la intelekta enhavo, sed same la enpaĝigo kaj prezentstilo: la uzanto volas rapide trarigardi paĝojn, apogi sin sur sisteme kaj klare titolitaj paragrafoj kaj subparagrafoj, facile distingi la specifajn vortojn en ekzempla frazo. Zorge elektitaj litertipoj, ĝusta uzo de aline-deŝovoj kaj dikliteroj – el nura vidpunkto de percepta ergonomio PMEG estas modele farita. Juĝante la kvaliton de tiu ĉi granda verko entute, ni ne forgesu kiel ĝi dum ĉ. 10 jaroj maturiĝis: publike, antaŭ la okuloj de diversaj esperantistoj kaj aliaj interesitoj, sur la interreto, kie ĝi ankaŭ nun restas konsultebla (senpage, ĉe www.bertilow.com/pmeg/). La elstara paperlibra publikigo de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nun aspektas merita kronado post longa evoluperiodo, dum kiu la verkisto, ensorbante reagojn kaj kritikojn, iom post iom reĝustigadis kaj finverkis sian konstruaĵon. Tamen notinde estas ke la moderna kulturo de nia interret-epoko ne malhelpis akademianon Wennergren resti solide sur la Fundamento. Prenu ekzemple la 11-paĝan §27, pri I-verboj, meze en la manlibro. Detala komparado kun PAG, kiu al ‘infinitivo’ dediĉas preskaŭ saman kvanton da paĝoj (sed disaj tra tiu libro), montras surprize multan enhavan samecon. Tion oni malkovras finfine, certe ne unuavide, ĉar kvankam la senca enhavo egalas inter la du, la eksplikstilo, la grupigo de subtemoj, la terminaro kaj la akcentoj diferencas. Kion PAG nomas ‘traktativa objekto’, PMEG titolas I-verbo kiel pri-komplemento2. Kio en PAG estas kaŝita malgrandlitere, en PMEG povas aperi en grasa subtitolo3. Wennergren reordigis, renomis, reakcentis sed – ne maltrankviliĝu – li bone konservis la heredaĵan trezoron de antaŭaj generacioj. Li eĉ plifaciligis la aliron al ĝi: ĉiuj el la kelkmil Zamenhofaj ekzemploj en PMEG estas indikitaj ne simple per litero Z (kiel en PAG), sed per pli preciza font-indiko, ekz. ‘Rz.32’ referencas al p.32 de la Zamenhofa traduko de Gogol La Revizoro. El la sesdek referencitaj fontoj mem, kelkaj estas alireblaj ankaŭ per la reto (www.bertilow.com/tekstaro/). Kompreneble, inter la sennombraj lingvaj ekzemploj en PMEG estas ankaŭ multaj simplaj, faritaj de la verkisto mem. Ekzemplojn kun referenco al nuntempa fonto oni ne trovas. Tio iel konfirmas la konserveman karakteron de la verko – kion cetere Wennergren mencias tre klare en sia Enkonduko. Al la kvalito de la manlibro kontribuas ankaŭ la ekvilibraj juĝoj de ĝia aŭtoro ĉe aferoj ekster la Fundamento aŭ rande de gramatiko. Ĉu temas pri Seksa signifo de O-vortoj (§4.2) kaj ties evoluo, ĉu pri Vortordo (Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo, §34.2.2)4, ĉu pri Propraj nomoj (§35), Wennergren ĉiam donas saĝan konsilon al la lingvo-uzanto. Samtempe li atentigas, se por iu fenomeno ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Tio aplikiĝas i.a. al majuskligo de (adjektivigitaj) propraj nomoj, sed ankaŭ al vortotranĉado kaj interpunkcio (Helposignoj, §1.2). Pri tio lasta mi tre ĝojas, ĉar mi ŝatas fojfoje forlasi komon antaŭ kiu! Mi trovis du kazojn, en kiuj PMEG montriĝas eĉ pli Fundamenta ol PAG. Unu estas la silenta rezigno pri la vorteto far (fare de), kiun PAG siatempe laŭdis kiel tre oportunan formon por la subjekta suplemento. La alia koncernas la demandon Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? (§13.3). Kvankam PAG, koncedinte la nefundamentecon de tio, jesis ĝin, PMEG eksplicite neas la demandon kaj do forpelas serion de eble jam hejmecaj vortetoj (aliu, alies, alie, aliel, aliom…). Tamen la paĝlonga argumentado pri tio aperas tre konvinka. Cetere, kaj PAG kaj PMEG malpermesas kelkiu (se unu-nombra). La 116-paĝa parto pri vortfarado, afiksoj kaj kunmetaĵoj (§37-39) vere faras la manlibron plena. Tiu ĉi parto estas same alirebla kaj ĝisfunda kiel la frazgramatika. Ĝi komenciĝas per instruiva enkonduko pri la baza karaktero de radikoj (verb-, A- kaj O-karakteraj), pri kombinoj, interligaj finaĵoj, ŝajn-afiksoj ktp. Sekvas ampleksa pritrakto de unuopaj afiksoj, kun multaj ekzemploj kaj praktikaj konsiloj. Ĉi-rilate, tre oportuna cirkonstanco estas, ke la aŭtoro havas ankaŭ vortaristan kompetenton. Tio faras PMEG tiom pli fidinda.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
novità
offerta
thumb

ed. 1984 Libro

Grammatiche

Esperanto corso di base

di R. Corsetti, N. Vessella, T. De Mauro

€ 18,00offerta  


Un libro di testo di 15 lezioni per principianti, con un elenco di vocaboli di uso frequente.

ed. 1984 Libro

Grammatiche

Esperanto corso di base

di R. Corsetti, N. Vessella, T. De Mauro

€ 18,00offerta  


Un libro di testo di 15 lezioni per principianti, con un elenco di vocaboli di uso frequente.

thumb

ed. 2008 Libro + CD

Grammatiche

Esperanto de nivelo al nivelo

di AA.VV.

€ 15,00 Recensione


Materiale didattico per prepararsi agli esami secondo il quadro Comunitario Europeo. Con CD allegato.

ed. 2008 Libro + CD

Grammatiche

Esperanto de nivelo al nivelo

di AA.VV.

€ 15,00 Recensione


Materiale didattico per prepararsi agli esami secondo il quadro Comunitario Europeo. Con CD allegato.

novità
thumb

ed. 2025 Libro

Grammatiche

L'Esperanto col metodo narrativo - Quasi in Paradiso -…

di Andrea Vaccari

€ 14,50  


Un testo per imparare l'esperanto da soli e con poco sforzo. Il materiale didattico di questo secondo volume è rappresentato…

ed. 2025 Libro

Grammatiche

L'Esperanto col metodo narrativo - Quasi in Paradiso -…

di Andrea Vaccari

€ 14,50  


Un testo per imparare l'esperanto da soli e con poco sforzo. Il materiale didattico di questo secondo volume è rappresentato…

novità
thumb

ed. 2024 Libro

Grammatiche

Elekti la ĝustan prepozicion

di Evgeni Georgiev

€ 11,00 Recensioni


Grande varietà di esempi d'uso di preposizioni con sostantivi, verbi, aggettivi e avverbi, oltre ad avverbi con funzione di…

ed. 2024 Libro

Grammatiche

Elekti la ĝustan prepozicion

di Evgeni Georgiev

€ 11,00 Recensioni


Grande varietà di esempi d'uso di preposizioni con sostantivi, verbi, aggettivi e avverbi, oltre ad avverbi con funzione di…

thumb

ed. 2020 Libro

Grammatiche

Manlibro pri instruado de Esperanto

di Katalin Smidéliusz Kováts

€ 20,00  


Riedizione della grammatica di perfezionamento linguistico, riveduta e ampliata.

ed. 2020 Libro

Grammatiche

Manlibro pri instruado de Esperanto

di Katalin Smidéliusz Kováts

€ 20,00  


Riedizione della grammatica di perfezionamento linguistico, riveduta e ampliata.