Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 20,00
Crea PDF

Paradizo ŝtelita

Autore: Trevor Steele

Romanzo originale che descrive la sorte degli ultimi aborigeni dell'isola di Tasmania.

EdizioneAntwerpwen, 2012
Pagine334
Formato20 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro
ISBN978-90-77066-49-2

Recensioni

Ĉiutage ni spektas morton de popolo kaj de ĝia lingvo. Pli ĝuste: ni eĉ ne spektas, tio okazas silente, for de l’ okuloj, for de la koro. Maljunulino sen idaro eligas sian lastan spiron, kun la lasta vorto. Eble tiu fenomeno okazis ĉiam: postmilitaj masakroj far venkintoj, pesto kiu falĉas tutajn popolojn, geologiaj transformoj de vastaj globregionoj kiuj enterigass tutajn popolojn. La aŭstralia historiisto Trevor Steele rakontas pri genocido multe pli subtila, okazigata sub la ŝildo de boncela ago. Britoj invadas Tasmanion (Van-Dimen-landon), klopodas tie setliĝi kaj lokas tien punkolonion; ili trovas surloke indiĝenojn, kun kiuj ili devas konfrontiĝi. La vivo de la indiĝenoj havas aliajn parametrojn: ili ne konceptas la grundon kiel varon ekspluatindan, ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense kiel blankuloj farus. Tamen ankaŭ la vivo de la indiĝenoj ne fluas tute trankvile, sendepende de la blankrasaj invadantoj: oftas bataloj inter proksimaj triboj, murdoj, reprezalioj, venĝoj. Britoj venas por ‘civilizi’ la insulon, starigi (okcidentan) ordon, forpuŝante la lokajn loĝantojn iom post iom, jen per trudita konvinko, jen per pafado, akaparante al si iliajn teritoriojn, klopodante trudi al ili siajn kutimojn, sian vivmanieron, sian koncepton pri proprieto. Kelkaj aŭtoritatuloj deziras protekti la lokanojn, sed ili faras tion per malefikaj metodoj. Al la klopodo igi la vivon de la indiĝenoj pli bona kontrapunktas la fakto, ke maloportunas kredigi en Britio, ke en Tasmanio oni vivas prospere, alikaze la koncepto de punkolonio kolapsus. Eksa vicguberniestro fieras, ke li “pendumigis centojn da kanajloj” kaj administris la justicon senkompate. La romanon traarkas la vivepizodoj de du personoj: la bela indiĝenino Trukanini kaj la brita misiisto Robinson, fuĝinta de Londono al Tasmanio por eviti verdikton tre probable kondamnan. Li ŝajne defendas la indiĝenojn kaj alproksimiĝas al ilia kulturo, lernas ilian lingvon, suferas kun ili la pli kaj pli severajn vivcirkonstancojn. Laŭ kelkaj li tamen tion faras pro monavido, klopodante ekspluati financitajn programojn pri brita setliĝo en tiu lando. Siavice Trukanini estis suferinta ripetitan seksan perforton fare de la blankuloj, estis infektita de viruso kiu senigis ŝin je la povo naski, estis edziniĝinta al samgentano, baldaŭ murdita de la blankuloj; ŝi fine havis duan edzon kiun ŝi ne amas kaj kiu ne plezurigas ŝin sekse. Sed ŝi deziras veran amon; tial la renkontiĝo kun misiisto Robinson aspektas tute natura kaj ili fariĝas geamantoj: la edzo de Trukanini komplezeme foriras de la scenejo, la edzino de Robinson estas malproksima kaj ne zorgas. Robinson klopodas ŝovi la indiĝenojn al fora norda insulo Flinders sen la rajto reveni, tiel ke ili estu bone, sed aparte, administrataj kaj la setliĝo de la blankuloj en Tasmanio povu disvolviĝi senprobleme. La indiĝenoj fidas al li, en la promesita tero neniu kuglo ilin trafos, sed post iom da tempo la translokitoj eknostalgias kaj komencas morti pro saŭdado, kiel asertas kuracisto; sed ili mortas ankaŭ pro infektiĝo. Venas inspektoroj por kontroli la kondiĉojn, Robinson mensogas kaj ilin trompas, ĉiam kun la celo gardi la premion asignotan por senĝena setliĝo de la blankuloj: li iĝas riĉa komercante per la oro trovita en la minejoj kaj revenas glore al Britio, dum Trukanini restas surloke. La projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn (nun nur kvarcento da personoj) al la aŭstralia kontinento estas rifuzita: oni lasu ilin al ilia destino en insulo Flinders, sekvatajn de honesta administrado prefere ol ilin venigi sur la kontinenton, kie ilia infektiĝo povus estigi epidemion. Pasas la jaroj kaj Robinson mortas, lasante disputojn pri sia tre konsista heredaĵo. Siavice en Flinders la indiĝenoj mortas unu post la alia, lasta restas Trukanini, kiu forpasas post la atingo de sesdek jaroj, aĝo ne ofta por tiuj popoloj, eĉ en normalaj kondiĉoj. Ŝia lasta vorto estas la lasta vorto de lingvo kiu mortas kun ŝi. La romano evidentigas la malsamecon de pensmaniero inter la okcidenta kapitalismo, kiu bezonas kolonii kaj ekspluati la grundon, kaj la aŭstralia indiĝena koncepto, ke la tero apartenas al ĉiuj kaj ke oni devas lasi ĝin al la novaj generacioj tia, kia oni ĝin ricevis de la antaŭaj. Trevor Steele plian fojon skuas la leganton per historiaj faktoj; la eventoj rakontitaj ampleksas jardudekon kiu finiĝas en 1876; li trankvile kaj senpasie kronikas, kiel la brita koloniado en la aŭstralia kontinento estis perforta, kvankam (ĉu hipokrite?) subtenata de bonaj intencoj: tion sintezigas la titolo Paradizo ŝtelita. Ankaŭ en lia antaŭa verko Flugi kun kakatuoj protagonistas paro, unu junulo brita kaj unu samaĝa aŭstralia indiĝeno, kiuj iel reprezentas la malsamecon de la du vivkonceptoj: tie Steele kronikas pri la brita konkero de Aŭstralio per la samaj metodoj kiel pri Tasmanio. Cetere, jam de sia unua romano Sed nur fragmento (1987) Steele prezentas la problemojn de koloniado, tiufoje pri Nov-Gvineo; li esploris bibliotekojn kaj arkivojn, tiel ke la protagonistoj estas, almenaŭ parte, fikciaj, sed moviĝas en panoramo skrupule dokumentita. Ne necesas prezenti Trevor Steele, kiu estas sendiskute la plej forta kolono de nia prozo de la lasta kvaronjarcento. Dum dudek kvin jaroj li produktis naŭ romanojn, du novelarojn kaj du vojaĝpriskribojn, kontribuis al diversaj gazetoj, laboris en pluraj eŭropaj landoj, estis ĝenerala direktoro de UEA (2002-2004) kaj akademiano (2001-2010). Lia stilo estas ankaŭ ĉi-foje glata, tuj komprenebla, kaj en la priskriboj kaj en la oftegaj dialogoj, naturritme prezentataj. La eldono bela kiel kutime, misenpaĝigo de p. 267-269, sed facile ĝustigebla sen troa ĝeno ĉe legado. Por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda; sed al tiuj, kiuj deziras sekvi la malfacilajn kaj sangoplenajn padojn de la historio, mi ĝin varme konsilas.

Paradizo ŝtelita de Trevor Steele daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo Tasmanio) en la 19a jarcento: amase venis britoj por “civilizi” la kontinenton, kaj tio kaŭzas neeviteblan morton por aborigenoj, por kiuj ne restas loko sur ilia propra tero. Iuj eŭropanoj penas protekti lokanojn, admonas trakti ilin homece, sed plejmulto eĉ ne konsideras aborigenojn homoj. Eble nur “mankanta ĉenero” inter homoj kaj simioj… Eksa vicguberniestro diras: Vidu, granda parto de la problemo estas la primitiveco de la aborigenoj. Ili vagadas tra arbaroj kaj laŭ marbordoj, kultivas nenion, kaj kontribuas nenion utilan al progreso. Ilia nomada vivmaniero signifas, ke ili pretendas posedi grandan terenon, multe pli grandan, ol ili bezonus, se ili kultivus la teron aŭ paŝtus bestojn. Estus loko kaj por ili kaj por la setlantoj, se nur ili adoptus pli produktan vivmanieron. Sed ne, ili rifuzas vidi, ke tiu antikva nomadeco ne estas parto de la moderna vivo. Mi supozas, ke ili formortos, kaj eble baldaŭ. La sama moŝtulo, ĉiam zorginta pri la “ordo”, opinias, ke krimuloj, ekzilitaj al aŭstralia punkolonio, devas nepre suferi, ĉar, “se onidiroj disvastiĝas, ke en la kolonioj iamaj karceruloj prosperas – kaj mirige multaj el ili ja faris tion pro troa dorlotado far miaj antaŭuloj – kian sencon havas sendi ilin? (…) Mi pendumigis centojn da kanajloj, kaj mi fieras pri tio. Krimuloj devis atendi justecon, ne kompaton miaflanke”. Epizodoj ne viciĝas kronologie. La rakontanto, ĵurnalisto-historiisto, kolektas informojn pri eventoj okazintaj antaŭ 30-50 jaroj, do liaj “nunaj” (meze de la 19a jc.) konversacioj kun la roluloj alternas kun la senperaj priskriboj de iamaj travivaĵoj. Do kelkaj eventoj estas montritaj el vidpunkto de diversaj homoj. Ĉi-foje en la centro de la rakonto troviĝas la aborigena virino Trukanini. Tute atendeble, blankuloj mistraktis ŝin ne nur same kiel ŝiajn kunfratojn, sed ankaŭ multfoje seksperfortis ŝin, infektis per venera malsano, senigis de la ebleco naski. Poste ŝi havis aborigenan edzon, tre baldaŭ murditan de blankuloj, poste alian… eble bonan homon, kiu tamen ne amis ŝin. Alia protagonisto estas misiisto Robinson, devenanta el malriĉa kvartalo de Londono. Li fuĝis en Aŭstralion pro monproblemoj (alikaze li baldaŭ estus sendita tien mallibere). Iuj nomis lin bravulo, eĉ heroo, ja li ne nur protektas aborigenojn, sed longe vivas kun ili, lernas ilian lingvon, rilatas fratece, eltenas severegajn kondiĉojn. Aliaj malamas lin kaj diras, ke la vera kaŭzo de lia agado estas monavido, kaj pro mono li pretas trompi iun ajn. Strange, sed ĉiuj pravas… Trukanini, bela kaj deziranta veran amon, iĝas (ne baldaŭ kaj ne simple) amatino de Robinson. Oni povus laŭkutime kondamni la hipokritecon de religiaj aktivuloj, ankaŭ la trudeman arogantecon de britoj, sed ne ĉi-foje. Ĵetu ŝtonojn, kiu mem estas senpeka… kaj ĉu nomi tion peko? Forta reciproka amo, eĉ se ne porĉiama kaj ne ekskluziva. Feliĉo por li kaj ŝi, kaj nenia malbono por la edzo de Trukanini (ne scipovanta kaj ne deziranta doni al ŝi plezuron), nek por s-ino Robinson (loĝanta fore kaj pensanta pri siaj propraj aferoj)… Misiistoj ĉiam strebas “civilizi”, t. e. kristanigi, “sovaĝulojn”, spite ĉion. (Relegu La stratojn de Aŝkelono de Harry Harrison.) Tamen ĉi-kaze la civilizigo, ŝajne, estas savo en rekta senco, alternativo al ekstermo. Oni planas transloĝigi ĉiujn aborigenojn al fora insulo, ke ili ne povu reveni al la ĉefa tero kaj ne ĝenu la blankulojn. Sed ili baldaŭ eksopiras pri hejmaj lokoj kaj eĉ komencas morti pro nostalgio (laŭ vortoj de kuracisto). Kion fari?.. Robinson serĉas aliajn taŭgajn lokojn, kie aborigenoj povus vivi, ne ĝenante blankulan socion. Baldaŭ ni vidas, ke vere lia ĉefa ag-motivo estas mono, la promesita granda premio. Tute ne ĉio rezultiĝas laŭ liaj intencoj, la aborigenoj ne interesiĝas pri terkultivado kaj malkaŝe mokas predikojn pri dio. Persono, veninta por kontrolo kaj helpo, konstatas: “la provo establi ian regulan vivmanieron por la aborigenoj estis en si mem laŭdinda. Sed Robinson ne konsultis siajn klientojn. Li ne demandis ilin, kion ili volas fari. Li havis siajn celojn – kaj laŭ mi kaj s-ro Walker tiuj celoj estas miskonceptoj – kaj sendevie iris en tiun direkton, kvazaŭ la nigruloj estus idiotoj kun nenia ideo kiel inde vivi”. La du kulturoj, du vivmanieroj tro diferencas kaj neniel kunigeblas… “Okcidento estas Okcidento, kaj Oriento estas Oriento…” Tamen Robinson ne cedas – li volas plu ricevadi grandan monon por sia agado. Li trompas la inspektantojn; fine tuta lia vivo iĝis “serio da perfidoj kaj da egoismaĵoj… La bono, kiu sendube estis en li, estis subpremata de mon- kaj gloravido.” Trukanini relative bonŝancis. Malgraŭ multaj danĝeroj kaj suferoj, ŝi ĝisvivis pli ol 60-jaran aĝon, ne ofte atingatan de aborigenoj eĉ en “naturaj” kondiĉoj, sukcesis iel adaptiĝi al la civilizo. Ja troviĝis vere bonkoraj blankuloj por subteni ŝin. Sed ŝi restis sola, la lasta el sia gento… Ankaŭ ĉi-foje, samkiel en Flugi kun kakatuoj, Steele ne hezitas priskribi la eventojn tiaj, kiaj ili estas: kun krudaj detaloj, iam eĉ naŭzige. Ĉu necesis? Probable jes, ja tia estis la vivo. Ankaŭ ĉi tie sonas senrespondaj vortoj: “Vere estas malfacile kompreni, kiel blankuloj pensas. Ili kredas, ke unu homo povas preni teron kaj nomi ĝin sia. Kiel homo povas posedi teron? La tero estas por ĉiuj homoj de la tribo, kaj ĉiuj devas bone trakti la teron. ) Via ĉefo disdonas nian teron al blankuloj. Ĉu li ne scias, ke ni vivas ĉi tie ekde la komenco de la mondo kaj devas prizorgi la teron? Kiel li povas doni nian teron al fremduloj? Ĉu vi ne havas vian teron en alia parto de la mondo? Kie estas la ostoj de viaj antaŭuloj?” Mankas respondoj… Post pli ol jarcento ni vidas, ke nenio esence ŝanĝiĝis. Kapitalismo por pluekzisto ĉiam bezonas “civilizi” (t. e. alproprigi) novajn teritoriojn. Bonstato de unu homo atingeblas nur per mizeriĝo de cent aliaj. Plejmulto de denaskaj anglalingvanoj plu kredas sin “elito de la homaro” kaj atribuas al si rajton ekspluati kaj eĉ murdi aliajn popolojn… Estus tro banale fini la recenzon per “Legu kaj pensu!” – mi jam skribis tion plurfoje. Sed kio alia direblas?.. La lingvaĵo de la libro estas bonega, ankaŭ la individua parolmaniero de diversaj personoj estas transdonita sukcese. Tamen anstataŭ “altpiĉa voĉo” mi preferus skribi “alttona” aŭ simple “alta”. Preseraroj ne rimarkeblas, sed la paĝoj 266–271 aperas en fuŝa vicordo. Nu, almenaŭ nenio perdiĝis el la teksto.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ili kaptis Elzan!

di Johán Valano

€ 14,00 Recensione


Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ili kaptis Elzan!

di Johán Valano

€ 14,00 Recensione


Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.

offerta
thumb

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Ĝambo rafiki

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Diario di viaggio di una carovana internazionale in Africa.

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Ĝambo rafiki

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Diario di viaggio di una carovana internazionale in Africa.

offerta
thumb

ed. 1996 Libro

Prosa originale

Ombro sur interna pejzaĝo

di Spomenka Štimec

€ 12,00 offerta Recensione


Romanzo intimo autobiografico.

ed. 1996 Libro

Prosa originale

Ombro sur interna pejzaĝo

di Spomenka Štimec

€ 12,00 offerta Recensione


Romanzo intimo autobiografico.

offerta
thumb

ed. 2016 Libro

Prosa originale

La lingvovendejo

di Massimo Acciai Baggiani

€ 8,00 offerta  


Venticinque racconti surreali, fantastici, fantascientifici e umoristici per fuggire alla realtà quotidiana.

ed. 2016 Libro

Prosa originale

La lingvovendejo

di Massimo Acciai Baggiani

€ 8,00 offerta  


Venticinque racconti surreali, fantastici, fantascientifici e umoristici per fuggire alla realtà quotidiana.

thumb

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Monumente pri Esperanto

di Hugo Röllinger

€ 7,00  


86 foto di strade, piazze, monumenti e busti riguardanti Zamenhof e l'esperanto nel mondo, con diverse tabelle esplicative.

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Monumente pri Esperanto

di Hugo Röllinger

€ 7,00  


86 foto di strade, piazze, monumenti e busti riguardanti Zamenhof e l'esperanto nel mondo, con diverse tabelle esplicative.