Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| Nomoj kaj sortoj | ||
| Autore | Júlia Sigmond | ![]() |
| Descrizione | Dodici racconti ispirati da dodici uomini e dalla loro sorte. | |
| Editore | Exit | |
| Edizione | Cluj-Napoca, 2011 | |
| Pagine | 110 | |
| Formato | 20 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Prezzo | € 8,00 | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Prosa originale | |
| Supporto | Libro | |
| ISBN | 978-606-92460-3-0 | |
| Recensioni | La nomo de Júlia Sigmond estas jam konata en la Esperanto-literaturo, ŝi kelkfoje laŭreatiĝis en Belartaj Konkursoj de UEA, ŝia unua novelaro aperis en 2001. Tial mi volonte prenis por recenzo ŝian novan libron, supozante verkon literature valoran aŭ almenaŭ plaĉe legeblan. Sed ve! La nova libro, “Nomoj kaj sortoj”, estas, laŭ priskribo en katalogo, “12 rakontoj inspiritaj de 12 homoj kaj ilia sorto”. Do la rakontoj supozeble devus esti realecaj, kvankam dum legado poiomete kreskas duboj... Ĉiu rakonto priskribas sorton de unu homo, nepre kun multaj malfeliĉoj en la vivo. Foje la fino estas relative bona, pli ofte ne. Aperas knabino, junaĝe perfortita de duonpatro (Adela); facilanima aktorino, spertinta multajn am-aventurojn, kaj eĉ pli multajn suferojn (Linka); knabino forlasita tuj post la naskiĝo kaj post 20 jaroj retrovinta sian patrinon (Florika), ktp. Jen ankaŭ figuroj pli simplaj, sed ne malpli malfeliĉaj – psike malsana oldulo (Elmero), drinkema senhejmulo (Jozefo), subite mirakle resaniĝinta kancer-malsanulo (Kazimiro)... Senteblas, ke la aŭtorino ne bone konas virajn karakterojn (aŭ eble ne ŝatas virojn?), do la priskriboj de virinoj estas multe pli detal- kaj nuancoriĉaj. Legi unu-du rakontojn eblas trankvile. Poste poiomete kreskas miro kaj agaco – ja ne povas en la reala vivo okazi tiom da malfeliĉoj al unu homo samtempe, tiom da strangaj koincidoj. Plurloke rolas denaske malsanaj infanoj – pli ofte ol ili troveblas en realo. Ĉu “renoma dirigento”, invitita el eksterlando, povas esti tute nekapabla gvidi orkestron (Georgo)? La rakonto “Marioara” komenciĝas per ŝablona legendo pri malnova kastelo, kie iam loĝis feliĉaj geamantoj, kaj same ŝablonaj vortoj pri mirakla kuracfonto. Sekvas “kortuŝa” (pli ĝuste – programite larmiga) historio pri virino (certe, malsana), ne scianta legi-skribi (en Eŭropo, dua duono de la 20-a jc – ĉu kredeble?) kaj eĉ uzi lifton, al kiu la aŭtorino bonkore helpas. Jen alia, sufiĉe banala historio pri tio, kiel la aŭtorino venis al Esperanto; plejparton de la rakonto konsistigas plenaj tekstoj de kelkaj senditaj kaj ricevitaj leteroj. Junulo (Peeter), suferanta pro multaj malsanoj kaj aliaj plagoj, same korŝire kaj plorige, sed tute malversimile, rakontas pri sia vivo. Ĉio estas miksita kun plumpa edifa filozofiumado; plian negativan impreson aldonas klarigoj, kvazaŭ prenitaj el elementa lernolibro, pri la vorto “scenlaboristo” (ĉu tio imageblas en letero al amiko?). Ĉion kronas trosentimentala simbola letero post multaj jaroj – al la delonge mortinta amiko. Komparo de kelkaj menciitaj datoj kaj eventoj klare indikas, ke la tuto estas plene elpensita, kaj la aŭtorino eĉ ne tre zorgis pri versimileco – do probable ankaŭ aliaj “sortoj” estas fikciaj... Ie-tie aperas nekorektaj vortoj: “cinismo” (=cinikismo), “bazeno” (=baseno), “volumo” (laŭsence devas esti “laŭteco”) k.a.; ofte lamas gramatiko: “ŝin kreskis ŝia onklino”, “li ne nomis ilin laŭ ŝiaj veraj nomoj” (temas pri du virinoj), “li daŭris la hakadon”, “Florika ... sukcese ekzamenis” (devas esti: ekzameniĝis), “la filon ŝi neniam amis, eble ĉar li tro similis al sia edzo” ktp. Do – la libron eble ŝatus legi (nur unufoje) tiuj, kiuj kutimas larmeti pri fremdaj malfeliĉoj en senfinaj TV-filmserioj (ankaŭ tie ja ĉiuj “sortoj” estas elpensitaj). Literaturan valoron ĝi fakte ne havas, kaj evoluintan leganton ne kontentigos.
Nomoj kaj sortoj. Júlia Sigmond. Cluj-Napoca: Exit, 2011. 110p. 20cm. ISBN 9786069246030. Prezo: € 6,90 Jen serio da personaj historioj, iuj feliĉaj, aliaj malgajaj, ĉiuj pensigaj. Knabino naskas post perforto fare de la vicpatro, fama dirigento fuŝgvidas orkestron, viro mirakle resaniĝas je malofta kancero, vidvino malsaĝe transdonas al malica bofilino sian tutan havaĵon: jen nur kelkaj el la dekduo da vivhistorioj en ĉi tiu libro. La rakontoj estas mallongaj, tamen ĉiu estas tiom riĉa je okazaĵoj, kiom sufiĉus por tuta romano. En ĉiu noveleto la emfazo estas sur la persona rakonto, ne sur la ĉirkaŭaĵo aŭ historia periodo. Eble per tio la verkistino celas doni al la rakontoj universalecon, ĉar la legantoj povus senti, ke ĉi tiaj vivrakontoj povas okazi al iu ajn, ie ajn, iam ajn. Kaj tamen neankrite en specifaj vivmedio kaj epoko, la rakontoj reduktiĝas al serio da rapidaj skizoj. Mankas al ili la profundeco, kiun ili gajnus per pli ellaborita fono. La lingvaĵo, kiel ĉiam ĉe Sigmond, estas elegante klara. De tempo al tempo ĝenas la apero de vortoj kiaj “stupida” kaj “kozo”; kaj ĉu ŝi neniam lernis la rolon de la streketo en Esperanto? Tra la libroj aperas dekoj da misskriboj de la speco “30 jara viro”, “ŝi estis nur 14 jarulino”, “ses monata gravedeco”, “Esperanto Klubo” kaj simile. Ĉu temas pri konscia malatento de pedanta detalo aŭ kompleta manko de kontrollegado?
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 2016 Libro
Murdo en la teatro
€ 15,00
La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.
ed. 2016 Libro
Murdo en la teatro
€ 15,00
La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.
ed. 1991 Libro
Mondo de travivaĵoj
di Tibor Sekelj
€ 12,00offerta
Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.
ed. 1991 Libro
Mondo de travivaĵoj
di Tibor Sekelj
€ 12,00offerta
Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.
ed. 2000 Libro
Ili kaptis Elzan!
di Johán Valano
€ 14,00 Recensione
Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.
ed. 2000 Libro
Ili kaptis Elzan!
di Johán Valano
€ 14,00 Recensione
Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.
