Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| novità | La memoraĵoj de Julia Agripina | |
| Autore | Anna Lőwenstein | ![]() |
| Descrizione | Un nuovo romanzo con sfondo storico, della famosa scrittrice, che ci riporta nell'antica Roma. | |
| Editore | FEL - Flandra Esperanto Ligo | |
| Edizione | Antwerpwen, 2021 | |
| Pagine | 564 | |
| Formato | 21 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Prezzo | € 20,00 | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Prosa originale | |
| Supporto | Libro | |
| ISBN | 9789077066737 | |
| Recensioni | La memoraĵoj de Julia Agripina estas fikcia memorlibro de Agripina la Juna, romia imperiestrino, edzino de sia onklo, la imperiestro Klaŭdio. Ŝi ankaŭ estas fratino de la imperiestro Kaligulo kaj la patrino de la imperiestro Nerono, kiu mortigis ŝin. Oni ankaŭ notu, ke ŝi estas posteulo de la imperiestro Aŭgusto, pranevino kaj adoptita nepino de la imperiestro Tiberio, filino de la generalo Ĝermaniko kaj nepino de la generaloj Agripo kaj Druso. Agripina skribis siajn memoraĵojn, kiel atestite de Tacito kaj Plinio la Maljuna, sed ili estis perditaj. Anna Löwenstein plenigas ĉi-tiun malplenon kaj mergas nin en Romon de la 1-a jarcento p.K., kun ĝiaj konspiroj kaj ĝiaj ekzekutoj, sed ankaŭ en la grandecon de la Romia Imperio kaj en la ĉiutagan vivon de ĝiaj loĝantoj, ĝis la drasta kondiĉo de la tiamaj virinoj, eĉ se ili estis imperiestrinoj. Oni forglutas ŝian rakonton, preskaŭ kiel distopian sciencfikcion, ĉar la kutimoj kaj referencoj estas samtempe malsimilaj kaj konataj. Ĝia romaneca kvalito ne estas la sola kialo por legi la Agripina de Anna Löwenstein. Verkinto de du romanoj pri la sama periodo, La Ŝtona Urbo kaj Morto de artisto, Anna Löwenstein estas erudiciulino, kiu perfekte konas antikvan Romon. Se la memoraĵoj estas fikcioj, historiaj faktoj kaj priskribo de romiana ĉiutaga vivo baziĝas sur la akademiaj kaj rigoraj fontoj, cititaj ĉe la fino de la libro. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001, premiita Esperantistino de la Jaro en 2019, Anna Löwenstein okupiĝas ankaŭ pri la disvastigo de Esperanto. Inter multaj aliaj agoj, ŝi kreis uea.facila-n, novaĵojn, skribitajn en facile alirebla Esperanto de UEA-retpaĝaro. En siaj romanoj, ŝi verkas laŭ la principoj de La Bona Lingvo (v. bonaligvo.net), laŭ kiuj kiel eble plej multe oni kunmetas Fundamentajn radikojn por krei vortojn anstataŭ enkonduki novajn radikojn el la eŭropaj lingvoj. La rezulto estas legaĵo, kie, anstataŭ serĉi en vortaro maloftajn vortojn, ni ĝoje admiras la genion de la lingvo kaj la kreemon, kiun ĝi permesas al siaj talentaj aŭtoroj. Konklude, krom la plezuro de atentokapta legado, leganto de la memoraĵoj de Julia Agripina multe lernos pri romia historio kaj pri Esperanto, kun certeco pri rigora scienco ambaŭkaze.
La Memoraĵoj de Julia Agripina Romano de Anna Löwenstein Angla lingva originalaĵo, tradukita Esperanten fare de la verkisto mem, provlegantoj estis Renato Corsetti, poste Lenio Marobin, laste Jorge Rafael Nogueras. 560.paĝoj, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2021. La Memoraĵoj de Julia Agripina estas romano kun historia temo, en kiu la plimulto de la roluloj estis veraj historiaj figuroj kaj la eventoj okazis, pli-malpli tiel, kiel en la romano, dum la Principato (= la erao de la Julia-Klaŭdia Familioj ) kiam Romo provis novan regsistemon kaj formon de potenco, kaj pri kiu ĝuste montriĝis, ke ne estas vojo reen al la antaŭa respublika ordo malgraŭ tio ke malbonajn cezarojn sekvis eĉ pli malbonaj. Ĉion ĉi oni povas studi, malkovri kaj kompreni per helpo de la romano sur la plej alta nivelo de literaturo. Kiel estis vivi en Antikva Romo dum la ""Principato""? Nu, ĉiuokaze, la tiamaj homoj ne sciis, ke ili vivas en la Antikveco... La romano de Anna Löwenstein respondas ankaŭ al ĉi tiu demando. Eĉ esti membro de la regantaj klasoj ne estis bona ""vivoasekuro"". Kalumnioj, akuzoj, insidoj, atencoj, inventitaj misdiroj kaj onidiraj kaj realaj adolto kaj incesto. La morto de ĉiu imperiestro estis renkontita kun jubilo de la homoj, kiuj komence estis adorantoj de la venanta nova imperiestro... ĝis aferoj iĝis preskaŭ ĉiam koŝmaro. Ankaŭ akveduktoj, kanaloj, vojoj kaj havenoj estis konstruitaj en la epoko de la Principato, kaj ankaŭ la jurŝtateco formiĝis iam al la bono, eĉ la arbitra mortigo de sklavoj iĝis malpermesita, kaj romia civitaneco komencis esti vastigita. Eĉ la frenezaj imperiestroj havis bonajn periodojn kaj decidojn, leĝojn. Eble la ""alieco"" de Klaŭdio savis la novan ordon, sed evidentiĝis ankaŭ la fundamentaj kontraŭdiroj kaj kontraŭinteresoj - la dependeco de la Pretoriana Gvardio, la subaĉeto de tio fare de la regontaj imperiestroj, kio subfosadis la sistemon preskaŭ dekomence - ĉi tiujn mi ne prenas el la lernolibroj — la taglibro de la protagonisto enhavas ilin. Kaj la personeco de Julia Agripina kaj la frapa, efika ideo pri kvazaŭa publikigo de ŝia ekzistinta sed ĝis nun nekonata taglibro kreis nerezisteble konvinkan, ekscitan, ravan kaj instruan fikcion, en kiu ankaŭ la proporcioj estas bone trafitaj ĉiurilate. La proporcioj de la ĉapitroj, la priskriboj de la festenoj, kaj tiuj de la protokoloj kaj la dozado kaj kiamo de seriozaj filozofiaj diraĵoj. La ekscita intrigo antaŭenpuŝas la leganton, dum la mensoplaĉa lingvo retenas lin. Anna Löwenstein marŝas laŭ tre maldika pado kaj gvidas sian protagoniston laŭ ĝi per tre certaj manoj. Ĉefrolulo ĝenerale devus esti pozitiva personeco - pro la taglibra formo, tio fariĝis ebla. Ŝi karakterizas ŝin kaj parolas pri ŝi per frazoj kiel la sekvontaj: “Kiam ŝi havis pli da libera tempo ol ŝi sciis utiligi, ŝi neniam sentis la tenton forfrivoli ĝin puŝante ludpecojn sur tabulo.... kaj ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino...” “Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj...” “...per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi...” “Agripina sterniĝis, duone dormante en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn, ..kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo... malproksime de la bruo kaj agitiĝo de Romo...la senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron...” Samtempe, la verkisto havas neniun kompaton aŭ simpation por ŝi, kaj ŝi ne bezonas ĝin. Dum la familianoj de la protagonisto havas ĉi tion ĉie - almenaŭ la verkisto konsideris ĝin vivsimila pro la taglibra formo flanke de la protagonisto, kaj oni povas konsenti pri tio. Ĉi tio ne signifas, ke ŝi malkonfesos iliajn agojn, nek la neakcepteblajn frenezaĵojn, sed ŝi raportas pri ili koncize kaj fakte. Post ĉio, ni povas ekscii preskaŭ ĉion pri la familio Julius – Klaŭdio, Julia Agripina naskiĝis en 15 kaj mortis en marto 59, murdita. Post ŝia edziniĝo al imperiestro Klaŭdio samtempuloj povus konsideri ŝin kunreganto en formala kaj fakta signifo. Nek antaŭe nek poste edzino de iu imperiestro tenis tian pozicion. La deziro al potenco igis Julia Agripina ambicia dum sia tuta vivo, kaj avideco kaj obstineco iĝis ŝia pereo. Ŝi certigis la povon al sia filo sed toleri ĝin jam nur malbone povis. Ŝi plejverŝajne planis forigi lin, kiu malkovrinte tion fine batigis ŝin ĝismorte per siaj soldatoj, sub la preteksto, ke ŝi minacis lian propran vivon. (La Senato levis al feriaj tagoj la tagojn de la savo de la imperiestro, kaj deklaris la naskiĝtagon de Agripina malbonŝanca tago... ĉi tio jam estas preter la epilogo...) Mi prezentas la enhavon kaj stilon de la verko – krom la jam menciitaj ilustraĵoj pri Agripina - nur per paro da citaĵo, kiu sufiĉe pravigas, kial oni ŝatas legi tiajn historiajn fikciojn. 1. “ Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj... Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povos bedaŭri poste – aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri, Tiu konkludo kontentigis la plejmulton...” 2.“La senatanoj ne estis la plej gravaj konsilantoj de la imperiestro. La plej potencaj membroj de la personaro de Klaŭdio estis la iamaj sklavoj, kiuj sukcesis grimpi ĝis la pinto de la administrada hierarĥio, aĉetante la propran liberecon survoje. Narciso estis la sekretario de Klaŭdio, Palaso respondecis pri la trezorejo, dum ĉiu peto al la imperiestro devis pasi tra la manoj de Kalisto. Tiuj tri viroj praktike mastrumis la imperion... Agripina neniam estus povinta atingi sian ... pozicion sen la subteno de Palaso, aliflanke ŝi sciis, ke ŝi ne estis la preferata kandidato de la aliaj du. Ĉar ŝi devos kunlabori kun ili, estas esence gajni ilian bonvolemon. ...La tro grimpintaj liberigitoj ... tiom forgesis siajn sklavajn originojn, ke ili postulas respektan traktadon eĉ de konsuloj kaj provincaj guberniestroj... sed ŝi ne povis ignori la fakton, ke la iama sklavo estas majstro de politika strategio kaj intelekta egalulo de tiuj senatanoj, kiuj malestimis ilin.” Ave Julia Agripina imperatrix ! Ave Anna Löwenstein, scriptrix! Saluto al Imperiestrino Julia Agripina! Saluto al Verkistino Anna Löwenstein!
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 2016 Libro
La lingvovendejo
€ 8,00offerta
Venticinque racconti surreali, fantastici, fantascientifici e umoristici per fuggire alla realtà quotidiana.
ed. 2016 Libro
La lingvovendejo
€ 8,00offerta
Venticinque racconti surreali, fantastici, fantascientifici e umoristici per fuggire alla realtà quotidiana.
ed. 1997 Libro
Tri rakontoj pri la miljara paco
di John Francis
€ 12,00 Recensioni
Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.
ed. 1997 Libro
Tri rakontoj pri la miljara paco
di John Francis
€ 12,00 Recensioni
Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.
