Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 16,00
Crea PDF

Marina

Autore: Sten Johansson

Moderno romanzo sul perdere sé stesso e ritrovarsi.

EditoreMondial
EdizioneNovjorko, 2013
Pagine188
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro
ISBN978-1595692719

Recensioni

Nova libro de Sten Johansson, “Marina” estas, laŭ priskribo de István Ertl, “moderna romano, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj”. Tute ĝuste. Ĝi ne estas krimromano, kvankam temas pri senspura malapero de homo. Nek porinfana (da kiaj Johansson verkis sufiĉe multe), kvankam signifan parton okupas priskribo de infanaj travivaĵoj. Nek ĝenerale tradicia romano laŭ kutimaj skemoj... La unua ĉapitro rapide orientigas la leganton. En 1993 Tomas ekscias pri malapero de sia amikino Marina (ĉu amatino? Dume ne klaras...), supozeble (sed ne pruvite) pereinta en ŝip-akcidento dum reveno al la hejmlando. Restas ŝia poŝtkarto, sendita el Londono... Sekvaj ĉapitroj revenigas al 1970-aj jaroj, kaj alterne montras apartajn momentojn el infana vivo de Marina kaj Tomas (tiam, certe, ne konintaj unu la alian). Ĉio estas priskribita tute konvinke kaj reliefe, kun internaj sentoj, pensoj kaj travivaĵoj (kvankam ne en mi-formo). Konfliktaj situacioj kun gepatroj aŭ geavoj, problemoj kun samlernejanoj, ĉio kio por infanoj estas tre grava, sed por plenaĝuloj ŝajnas neglektinda bagatelo. Probable ĉiu el ni iam spertis ion tian... Psikologion de knabo la aŭtoro povus simple rememori – sed same konvinke li priskribas ankaŭ psikologion de knabino, ekzemple ŝiajn moralajn suferojn pro tio ke ŝi volas havi bankostumon aŭ mamzonon, sed la patro opinias tion stulta kaprico, kaj – “Cetere, vi havas nenion por enfermi, Manjo”... Marina estas denaska esperantistino, filino de diversnaciaj gepatroj. Ankaŭ ĉi-koncernaj problemoj estas montritaj realece. Mi eble povus diri, ke Marina estas iom tro kapricema kaj maldankema – se mi mem ne havus filinon (nun 29-jaran) kun pluraj (feliĉe, tamen, ne ĉiuj!) tre similaj trajtoj de karaktero... Kelkfoje la rakonto saltas al pli nova tempo, kaj poste revenas al pli-malpli kronologia fluo. Tio ne ĝenas la leganton: subtitolo de ĉiu ĉapitro indikas la jaron, kiam okazis la priskribita epizodo (cetere, imitinda ekzemplo por aliaj aŭtoroj...) Ambaŭ protagonistoj kreskas, akiras novajn vivospertojn, kiel ĉiuj gejunuloj. Tomas bonŝance evitas tro proksiman konatiĝon kun drogoj, ankaŭ ŝtelado en vendejoj ne logas lin, li bonorde ekstudas en gimnazio. Marina studas, havante malpli da aventuroj, iam verkas poemojn – sed la inspiro venas malofte... Unua seks(um)a sperto, kiel tio plej ofte okazas, donas al ambaŭ (pli ĝuste – al ĉiu el la du, ja ankoraŭ temas pri apartaj historioj) post komenca nelonga ĝua eŭforio amaran desaponton... Elekto de onta okupo – malfacila, kiam oni ne havas klaran inklinon al konkreta fako... Marina kaj Tomas konatiĝas en gimnazio, sed ekatentas unu la alian nur poste, en universitato, estante 20-jaraj. Tio estas jam mezo de la libro, paĝo 80. Tamen li restas por ŝi nur kamarado, kun kiu eblas viziti kinejon aŭ kafejon, priparoli legitajn librojn ktp... Ankaŭ duavicaj personoj, junaj kaj ne, eĉ se prezentitaj nur kelkfraze, estas realecaj, oni facile imagus, kiel iu el ili agus en alia situacio. Do, ni ekkonas la vivon de svedoj (kaj kelkaj alilandanoj) ĉiuflanke, kun ĉiuj zorgoj kaj ĝojoj. Vere, tiu “psikologia romano” helpas kompreni pensojn kaj sentojn de priskribata socio, kaj tio estas vere interese por homoj el aliaj landoj kaj aliaj generacioj. Ankaŭ se vi vivas en simila socio – vi eble rekonos viajn konatojn kaj pli bone komprenos ilin. Oni povas pripensi ofte diskutatajn demandojn: ĉu ekzistas vera amikeco inter viro kaj virino; kiomgrade la gepatroj rajtas/devas kontroli kaj determini la vivon de siaj gefiloj; ĉu junul(in)o, jam kapabla vivi sendepende, plutenu rilatojn kun gepatroj kaj aliaj parencoj; ĉu libero en okcidenta senco formas justan socion kaj faras homojn feliĉaj... Ne estas pretaj respondoj, ĉiu leganto decidas mem... Pretere menciataj konataj politikaj eventoj de 1980-90-aj jaroj faras la etoson eĉ pli aŭtenta. Sufiĉe grave rolas en la libro (ja, samkiel en la vivo de gejunuloj) la seksaj rilatoj. Marina ŝanĝas partnerojn sen multaj rimorsoj, ĉiufoje baldaŭ komprenante, ke ne estas tio, kion ŝi vere volus; dum Tomas, kiu laŭ liaj propraj vortoj “ne estas ĉampiono pri amo”, estante nur 22-jara, trovas porkonstantan vivkunulinon Cecilia, penas konduti apud ŝi neriproĉeble, kaj ŝi evidentiĝas multe tro ĵaluzema (kvankam tute senbaze, kio ja ĉiam plej ofendas senkulpulon). Li supozas, ke iliaj rilatoj estas io misa, kaj ke ŝi baldaŭ rompos tion – sed la rilatoj daŭras kaj daŭras... Prefere mi tamen ne rakontu la pluevoluon de la eventoj – legu la libron mem... kaj laŭplaĉe fantaziu, kio okazis poste. La lingvaĵo estas tiom natura kaj flua, ke mi preskaŭ ne rimarkas ĝin – kvazaŭ mi legus en la rusa. Dudeko da “nePIVaj” vortoj estas glosita librofine – sed tiuj vortoj jam iĝis komunaj, por ĉiu estas indikitaj kelkaj fontoj. Sten Johansson scias ene de norma Esperanto esprimi ĉion freŝe kaj trafe. Plezure legeblas frazoj kiel “Li eĉ ne scias, ĉu onklo Arne estis frateto aŭ fratego de Panjo” (p. 15); “nekonata viro plugis, erpis kaj dio-scias-kion-is” (p. 18). Emociaj esprimoj kiel “Diodamne!” (p. 11) aŭ “Fekdomaĝe” (p. 61). (La vorto “Fekegale” jam estas komunuza). Plaĉas ankaŭ esprimoj, plene kompreneblaj nur al esperantistoj: “Fine vi komprenas la radion...” (p. 112) kun la signifo “finfine vi komprenis tiom simplan aferon” aŭ “Nun vi ne rajtas deprimiĝi, kiam vi atingis la finan venkon kaj povas fari kion ajn vi volas” (p. 113). Eble estas sveda figuresprimo “...kion ajn oni diras, kiam estas tro da lundoj ĉiusemajne” (p. 113) – samsignifa rusa esprimo por homo, flirte ŝanĝanta siajn decidojn, estas “li havas sep vendredojn semajne”... Aŭ jen interesa frazo, komprenebla nur el kunteksto: “Feliĉe Tomas ne portas la koron sur la pinto de la lango” (p. 129)... Por gustumi la stilon, jen iom pli longaj pecoj: Ŝi ŝatas strangajn vortojn pri kiuj eblas mem imagi la signifon. Kaj strangajn frazojn. Kiel ""kanto de l’ river’ pri la Dia ver’"". Aŭ ""okulon levas mi al ĉiel’"". Plaĉus al ŝi pentri bildon de bela virino kiu permane eligas unu okulon kaj tenas ĝin alte en la aero, por ke ŝi vidu stratojn kaj domojn, arbojn kaj aŭtojn kaj homojn. Sed ŝi ne same talentas desegni, kiel parkerigi himnojn. Eble bonŝance, ĉar la instruistino ne ŝatas fantazion. (p. 21) “Ĉi tie ĉio estas pura kaj ordigita, kvazaŭ en la koro de nuklea elektrocentralo”, li diras al Marina. – “Ĉu vere?” – “Nu, ne kiel lastatempe en Ĉernobilo, sed aliloke.” (p. 87) Elias mem nur elsputas sakraĵon, el kiu Marina komprenas nur trionon. Tiu triono temas pri putinoj kaj putinidoj, kio ŝajnas al ŝi iom troa en la buŝo de naŭjarulo. (p. 148) Mi nepre aldonus la libron de Sten Johansson “Marina” al la fama “Baza legolisto”, iam kompilita de William Auld.

Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas «Marina», de la sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj. Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas. La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivon de du homoj, de la infanaĝo ĝis la «pordoferma paniko» (vidu la Esperantlingvan Vikipedion) per kiu finiĝas la libro. Ne, estas rakontitaj nur momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano: «Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).» La libro estas interesa ankaŭ ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista francdevena esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisman vizion pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam lia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li vidas en tio nur kapricon. Sed Marina ne estas nur viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenio, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interese vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili. La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas. Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli-malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve. Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiun mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo… ---------- 1: Por esti plene honesta, mi konfesu ke ĝi estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon «Metropoliteno» de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2015 Libro

Prosa originale

Dio ne havas eklezion

di Trevor Steele

€ 12,00  


Un 'carattere di ferro' è indistruttibile? Fino a che grado la mancanza di scrupoli delle grandi corporazioni è tollerata dalla…

ed. 2015 Libro

Prosa originale

Dio ne havas eklezion

di Trevor Steele

€ 12,00  


Un 'carattere di ferro' è indistruttibile? Fino a che grado la mancanza di scrupoli delle grandi corporazioni è tollerata dalla…

thumb

ed. 2006 Libro

Prosa originale

Mortiga ekskurso

di Ronald Cecil Gates

€ 10,00  


Il quarto romanzo criminale del popolare autore australiano.

ed. 2006 Libro

Prosa originale

Mortiga ekskurso

di Ronald Cecil Gates

€ 10,00  


Il quarto romanzo criminale del popolare autore australiano.

thumb

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Tri rakontoj pri la miljara paco

di John Francis

€ 12,00 Recensioni


Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Tri rakontoj pri la miljara paco

di John Francis

€ 12,00 Recensioni


Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.

offerta
thumb

ed. 2019 Libro

Prosa originale

La amo-rado

di Bobbie Wilmina

€ 15,00 offerta Recensione


Racconto erotico della vita di una giovane donna dall'infanzia primitiva con delle gravidanze precoci ad un mondo cosmopolita…

ed. 2019 Libro

Prosa originale

La amo-rado

di Bobbie Wilmina

€ 15,00 offerta Recensione


Racconto erotico della vita di una giovane donna dall'infanzia primitiva con delle gravidanze precoci ad un mondo cosmopolita…

thumb

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.