Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

La kisa malsano
AutoriClaude Piron, Sándor Bakó
copertina
DescrizioneSeconda edizione del romanzo di Claude Piron, l'aggiunta di novelle di uno scrittore ungherese. Una piacevole lettura.
EditoreIEM
EdizioneVieno, 2000
Pagine119
Formato23 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 7,00
LinguaEsperanto
CategoriaProsa originale
SupportoLibro
ISBN3-901752-17-X
Recensioni

La kisa malsano estas romaneto destinita parte al la ĝenerala publiko, parte al lingvolernemaj progresantoj. Stile ĝi estas simpla kaj senartifika. Sendube ĝi sufiĉe facile legiĝas ankaŭ de leganto ne tre sperta. Se temas pri ĝia enhavo, mi estas iom konsternita. Piron vere sukcesis tajli funkciantan intrigon, en kiu kelkaj partoj eĉ kaptas kaj tenas la atenton de leganto ne tro postulema. Sed el kiaj ingrediencoj? Evidente tute mankas al mi la necesa humursento por aprezi ĉi verkon, ĉar al mi ĝia enhavo ŝajnas plene kretena. Kiel aludas la titolo, temas pri malsano, kaŭzata de viruso transdonata per kisoj. La malsano krome nerezisteble kisemigas la infektitojn. La sola kuracilo estas kariba bonodora kano. Ĉiuj homoj infektiĝas kaj iĝas ne laborkapablaj, krom la esperantistoj, kiuj ial imunas al la kisa malsano. Sekve oni kulpigas la esperantistojn pri kaŭzado de la malsano, kaj iuj plumpaj nekapabluloj kidnapas klason da esperantistaj infanoj, kiuj tamen montriĝas pli lertaj ol ili kaj malliberigas siajn malliberigintojn. La vera kulpinto estis... nu, eble mi respektu la legantojn kaj ne malkaŝu tion, kvankam la aŭtoro ja klarigis tion jam en paĝo 9. Ĉi bazajn stultaĵojn la aŭtoro krome ornamis per amaso da egale stultaj akcesoraĵoj. Ekzemple ni renkontas hazardludan moneraparaton, kiu premie elvomas kelkajn tunojn da moneroj, mortigante la ludanton. Kaj kompreneble la fiuloj finfine boniĝas lerninte Esperanton. Mi ne komprenas la celon de ĉio ĉi. Ĉu la aŭtoro verkis ĉi kretenaĵon por kretenaj legantoj? Ankaŭ en la verka tekniko troviĝas granda aro da plej fundamentaj, amatoraj fuŝoj kaj mallertaĵoj. Piron ekzemple volis rakonti per dialogoj - kio ja povas esti bona ideo, se oni mastras la arton krei konvinkajn dialogojn. Sed pri tio li tute kaj ripete malsukcesis. En paĝo 37 oni legas, post longa monologo: Sed kial mi do rakontas pri tio, dum mi devus raporti al vi pri urĝa terura afero? - Verŝajne, ĉar vi volis klarigi al mi, kial ili ne malsaniĝis. Tiu respondo tamen ne veras. Vera klarigo estus: ""Ĉar la aŭtoro misuzis vin por rakonti tion, kion li ne sukcesis montri alimaniere."" Li ankaŭ ripetas ĉi tie tute fiaskan ideon el Lasu min paroli plu, t.e. rakonti per telefona interparolo, kie la leganto ekscias nur la replikojn de unu parolanto, kiu sekve devas senĉese kaj malnature ripeti la ĵusan diraĵon de sia kunparolanto. En postnoto Piron ""esperas, ke la leganto ricevos el ĉi tiu rakonto tiom da plezuro, kiom mi havis verkante ĝin."" Nu, mi bedaŭras diri, ke ĉi leganto tute ne ricevis plezuron.

Laŭ la eldonista ""Antaŭrimarko"" ""Sándor J. Bako, hungaro spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956 li fuĝis de Hungario al Aŭstrio, de kie li daŭrigis sian vojon al Usono. Bedaŭrinde li ne plu trovis la tempon verki. Tiel unu el la literature tre gravaj voĉoj silentiĝis. Lia spuro perdiĝis. Li mortis tre frue iam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento."" La tekstoj de Bako prezentitaj ĉi-volume estas gravegaj. ""La vera signifo de la vortoj"", ekzemple, ""glosas"" la vortojn panjo, Dio, Patrujo, soleco, eterneco, prezentante ĉiukaze kvietajn sed kontrastajn bildojn de vortuzanto - unue troviĝanta en naiva, supraĵa, kaj do abstrakta stadio de vortokono; kaj poste, pro la konkreta sperto de sufero, retrovanta sian vivon kaj do la veran vortosukon, post la malpleniĝo de la junaj vinujoj. Riĉe kanteskaj, ĉi tiuj tekstoj, kvankam sufiĉe diversaj inter si. Ĉu la kunaperon de sia kiel kutime distra kaj samtempe pensoveka novelego aŭ romaneto ""La kisa malsano"" kun la tekstoj de Bako Piron konsentis por ke, lige kun la ĝenerala konateco de la akirindaĵoj Pironaj, la legantoj trafu koni ankaŭ tiun ĉi neglektitan klasikulon pri kiu ili alie (bedaŭrinde sed verŝajne) ne ekkonscius? Mi ne scias. Sed mi volus gratuli al Piron, al la eldonisto, kaj al la (laŭ la eldondetala paĝo) ""kunlaborinta"" Fundación Esperanto (Zaragoza), pro la pens- kaj sent-instiga kontrapunkta efekto kreita de la kunapero de tiuj aŭtoroj. Piron estas unu el la treege malmultaj aŭtoroj en iu ajn lingvo laborantaj, kaj laborantaj diafane, por estigi mondon sen tia merkato kia senkomente akceptas la plikonatecon de iu Piron kaj la malplikonatecon de iu Bako. Kerna en la intrigo de la Pirona rakonto estas cirkonstanco kiun ""gazetartikolo"" esprimas jene ""la 27an de oktobro"": ""En la tuta lando, dum la aŭtoritatoj ne scias, kion fari por haltigi la teruran malsanon, kiu igas la vivon ĥaosa sur pli kaj pli vasta terspaco niaŝtata, nur unu parto de la socio komplete restas ekster ĝia paraliza influo: la esperantistoj. Dum kreskanta nombro el niaj [parencoj kaj kunuloj] kuŝas sen ia povo agi, kaptite de la terura viruso, tiuj plu sanas kaj viglas. [...] Nur senkapulo malvolas kompreni, ke la tuta afero estis planita."" Enestas ĉiuj ingrediencoj de streĉa rakonto. Ĝia vortelekto garantias la ĝuon ne nur de tre spertaj legantoj, sed ankaŭ de progresintoj en la lingvolerno. Aldoniĝas al la vortogamo de la similcela Gerda malaperis! nur iuj terminoj ""de la ekonomia kaj politika vivo"", esprimoj ""kiel banko, demokratio, ekonornio, evolui, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, publika, reg(istaro), salajro, statistiko, strukturo ktp."" La rakonto, kun evidenta memkonscieco pri la strebo, respondece provas sendiskriminacie prezenti la efektivajn rilatojn inter unuamondaj kaj triamondaj landoj kaj landanoj, multe pli zorge ol estas kutime en la malpeza nacilingva legaĵaro, aŭ eĉ en la nuntempaj romanoj vaste estimataj kiel malnaivaj, de la unuamondaj landoj. La kontrapunkton inter Bako kaj Piron akcentas iliaj kontrastaj aliroj al la fakto ke la vortoj estas diversgrade ""facilaj"" por homoj situantaj malsamstadie. Kiel elasta estas la nocio de ""procezo""! Piron kaj Bako ambaŭ konstruas verkan mondeton ĉirkaŭ ""stadioj"" de ""procezo"", en tielege malsamaj ""sencoj"" de tiuj vortoj. Ne surprize ke la filozofioj de la procezo ne postlasis kohere skolajn prisekvantojn.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ili kaptis Elzan!

di Johán Valano

€ 14,00 Recensione


Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ili kaptis Elzan!

di Johán Valano

€ 14,00 Recensione


Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.

thumb

ed. 2005 Libro

Letture didattiche

Lasu min paroli plu!

di Claude Piron

€ 17,00 Recensione


Libretto linguistico-istruttivo con testi che si riallacciano a 'Gerda malaperis'.

ed. 2005 Libro

Letture didattiche

Lasu min paroli plu!

di Claude Piron

€ 17,00 Recensione


Libretto linguistico-istruttivo con testi che si riallacciano a 'Gerda malaperis'.

thumb

ed. 2018 Libro

Libri per ragazzi, Prosa originale

Tao de la vojaĝanto

di AA.VV., Mayra Núñez Hernández

€ 10,00  


Sedici leggende cinese riscritte in esperanto.

ed. 2018 Libro

Libri per ragazzi, Prosa originale

Tao de la vojaĝanto

di AA.VV., Mayra Núñez Hernández

€ 10,00  


Sedici leggende cinese riscritte in esperanto.

offerta
thumb

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

novità
scaricabile
thumb

ed. 2025 e-book

Prosa originale

INK-4

di J. Yin, J. R. Nogueras, S. Grotz

gratis  


I tre racconti finalisti della quarta edizione del Concorso Interculturale di Racconti Brevi (INK). Il tema "Intelligenza…

ed. 2025 e-book

Prosa originale

INK-4

di J. Yin, J. R. Nogueras, S. Grotz

gratis  


I tre racconti finalisti della quarta edizione del Concorso Interculturale di Racconti Brevi (INK). Il tema "Intelligenza…