Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 14,00
Crea PDF

Ili kaptis Elzan!

Autore: Johán Valano [Claude Piron]

Un romanzo con uno stile semplice e di facile lettura.

EditoreChapecó
EdizioneBrasile, 2000 - 4a edizione
Pagine92
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro

Recensioni

Claude Piron aperigis plurajn lingvoinstruajn facillegaĵojn tre konatajn. La jena, Ili kaptis Elzan, aperigita sub la pseŭdonimo Johán Valano, estas malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis kaj Lasu min paroli plu. En la verkoj de Piron/Valano kutime la lerte teksita evento-ĉeno estas la ĉefa valoro, kaj tio validas ankaŭ pri Ili kaptis Elzan. Efektive ĝia intrigo estas ekstreme komplika, plena de neatenditaj turniĝoj kaj malkovroj, kaj tiel sinua, ke ĉe la fino ne eblas memori la komencon. Iomete ĝi similas la kernan intrigon de komika opero aŭ Ŝekspira komedio - oni finfine ne scias kiu estas kiu, nek kiu trompis kiun. Tamen ĉe la fino ĉio solviĝas, ĉiu amanto ricevas amantinon (kvankam ne ĉiam la atenditan), kaj la fiulo estas punota. Laŭ mia gusto tia intrigo bezonas ion kroman por esti ĝuebla. Interesajn karakterojn de la personoj. Trafajn etoson kaj mediopriskribojn. Viglan kaj humuran dialogon. Aŭ belan, naturan stilon de la rakontado. Bedaŭrinde ĉi-verke la aŭtoro ne provizas ion tian. Temas pri efika kaj sufiĉe simpla rakontado sen iaj kromaj spicoj. Eble tio povas konveni al nesperta leganto, tamen estas risko, ke nenio vere kaptas lian atenton aŭ imagon. La intrigo, kvankam lerte farita, havas neniom da kredindo aŭ realismo, kaj ankaŭ fantazio kaj leĝero iel mankas al ĝi. Tial ĉi gaja farso paŝas per iomete pezaj piedoj, malgraŭ la rapide turniĝantaj eventoj. La libro portas la subtitolon ""Romano en facila Esperanto"". Certagrade tio estas trafa etikedo. Sed la facileco konsistas ĉefe el la uzataj vortoj, kiuj ne tro multas aŭ malfacilas. La stilo tamen ŝajnas al mi iomete peza, neeleganta. Kaj la strukturo de la frazoj jen kaj jen tute ne estas tiel facila, kiel oni preferus en tia verko. Jen du ekzemploj: La policano, kiun ni ekkonis en la komenco de ĉi tiu rakonto, estis sekvinta la telefoninton samloke priparolitan - temis ĝuste pri tiu Superŝuto, kiun nomis la radia mesaĝo - ĝis domo, kies uzon fare de la fi-fama movado la polico jam suspektis. (p. 45) Pipelbom ne konis la parton pri la ""gepolicanoj"" Nikolao kaj Lucia, en kies manojn li falis, dum, malsaĝe decidinte realismi ankaŭ pri la parto de la plano, laŭ kiu li devis perdi la vojon, li troviĝis batalanta ekstervoje kun naturo ne speciale ema bonvenigi altajn, pezajn, larĝajn, dikajn industriistojn. (p. 87-88) Strange, la aŭtoro de ĉi facillegaĵo enĵetis unufoje sur paĝo 86 la vorton ""aliel"" (krome erare uzitan, ĉar ĝi ja devus signifi alimaniere, ne aliokaze, kiel ĉi-loke). Ankaŭ strangeta francismo troveblas escepte: ""tiu impresa - se malbela - kastelulino"" (p. 97) prefere estu kvankam malbela. Kiel supozeble evidentas el la supraj komentoj, mi ne trovis grandan valoron en Ili kaptis Elzan. Necesas tamen diri, ke ĝi havas la plej gravan kvaliton de verko legata pro la lingva ekzercado: intrigon tiel viglan, ke oni ne enuas dum la legado. Ĉiam okazas io neatendita, ĝis la lasta paĝo.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ĉu ŝi mortis tra-fike?

di Johán Balano

€ 14,00  


Un romanzo scritto elegantemente in un linguaggio impudico sul sesso e sulla fantasia criminale.

ed. 2000 Libro

Prosa originale

Ĉu ŝi mortis tra-fike?

di Johán Balano

€ 14,00  


Un romanzo scritto elegantemente in un linguaggio impudico sul sesso e sulla fantasia criminale.

offerta
thumb

ed. 2014 Libro

Prosa originale

Esperantaĵoj

di Davide Astori

€ 7,00 offerta  


L'autore presenta il suo punto di vista sull'esperanto in 16 saggi, non concatenati fra loro, come linguista.

ed. 2014 Libro

Prosa originale

Esperantaĵoj

di Davide Astori

€ 7,00 offerta  


L'autore presenta il suo punto di vista sull'esperanto in 16 saggi, non concatenati fra loro, come linguista.

offerta
thumb

ed. 1996 Libro

Prosa originale

Ombro sur interna pejzaĝo

di Spomenka Štimec

€ 12,00 offerta Recensione


Romanzo intimo autobiografico.

ed. 1996 Libro

Prosa originale

Ombro sur interna pejzaĝo

di Spomenka Štimec

€ 12,00 offerta Recensione


Romanzo intimo autobiografico.

thumb

ed. 2022 Libro

Prosa originale

La viro de la sabloj

di Giulio Soravia

€ 15,00  


Giovanni Savoldo Rossi, il protagonista, da sempre amante della terra, dei sassi, decide di andare in Africa, per conoscere, per…

ed. 2022 Libro

Prosa originale

La viro de la sabloj

di Giulio Soravia

€ 15,00  


Giovanni Savoldo Rossi, il protagonista, da sempre amante della terra, dei sassi, decide di andare in Africa, per conoscere, per…

novità
thumb

ed. 2002 Libro

Prosa originale

Ŝia lasta poŝtkarto

di Serĝo Elgo

€ 15,00  


Tratta della storia di una bambina di 7 anni di famiglia borghese che scompare nella notte durante una visita alla vecchia nonna.

ed. 2002 Libro

Prosa originale

Ŝia lasta poŝtkarto

di Serĝo Elgo

€ 15,00  


Tratta della storia di una bambina di 7 anni di famiglia borghese che scompare nella notte durante una visita alla vecchia nonna.