Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

offerta
copertina
€ 15,00
33% per almeno 3 copie acquistate
Crea PDF

Hodler en Mostar

Autore: Spomenka Štimec

Romanzo originale con sfondo storico, dove la storia si svolge attorno a due importanti dipinti scomparsi.

EditoreEdistudio
EdizionePisa, 2006
Pagine106
Formato20 cm
IllustratoNo
Rilegato
LinguaEsperanto
SupportoLibro
ISBN978-88-7036-073-8

Recensioni

Unue mi ne tro komprenis, kun kiu(j) celo(j) Spomenka Štimec verkis tiun libron. Kiam mi starigis al ŝi tiun demandon, ŝi respondis, ke la celoj estis: «Beletre vivigi unu el la modelinoj de F. Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la reala Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia Esperanto-kulturo». Kun tiuj klarigoj mi kredis, ke mi pli bone komprenos kaj rekomencis legi la libron. Traleginte la tekston, mi tute ne bedaǔris, ke mi prenis la tempon por tion fari. Despli ĉar en 2006 mi havis la okazon viziti la ĉefurbojn de Bosnio kaj Hercegovino. Kiel (eble ne ĉiam vaste) konate, Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo en 1908, estis la filo de la svisa nacia pentristo Ferdinand Hodler (1853-1918). Sed Hector ludas nur marĝenan rolon en la nova libro de Štimec. Multe pli en la centro de la atento staras Jeanne Charles-Cerani-Ćišić. Ĉi tiu franca virino, kiu venis el Liono en Svislandon dank' al stipendio, servis al Hodler kiel modelino (kaj amatino) inter 1901 kaj 1916. Tiukaze ŝi kolektis aǔ heredis de li centon da pentraĵoj. Fakte dum longa tempo la vizaĝo de Jeanne ornamis la 50-frankan bileton de la Svisa Nacia Banko. Post la morto de la muzikisto-dirigento Antoine Cerani, la edzo de Jeanne, kaj de Valentine Godé-Darel (en 1914), kiu estis alia amatino de Hodler, kun kiu li eĉ havis filineton (kiu fariĝis la duonfratino de Hector kaj estis poste adoptita de Berthe Hodler), Jeanne eklaboris kiel flegistino en la hospitalo, kie ŝi devis asisti operaciojn ĉe militviktimoj kaj flegi ilin. Tiuokaze ŝi konatiĝis kun Mehmed Ćišić el Mostar en Bosnio-Hercegovino, al kiu ŝi edziniĝis kaj kun kiu ŝi veturis al Usono kaj Kanado, kie la diplomato reprezentis la jugoslavian registaron. Jen do la interesa konekto inter Hodler kaj Mostar-Sarajevo, kiu kondukis ĉe la kroata verkistino al la ideo skribi la fragmentecan biografion de la Hodler-modelino. Kun sia Meho Jeanne do havis la okazon veturi al Jugoslavio – Beogrado, Mostar, Niš – kaj konatiĝi kun la arkaika mondo de Balkanio, kiu tiutempe ankoraǔ estis forte influita de la turka mentaleco. Štimec uzas en sia rakonto aron da turkaj etnografiaj vortoj, kiuj donas al la teksto eĉ iom ekzotan ĉarmon. Jeanne mortis en 1955 en Mostar, tre baldaǔ post ŝi ankaǔ Meho mem. Postrestis 280 Hodler-pentraĵoj, pri kiuj la direktoro de la Artista Galerio en Sarajevo interesiĝis. En 1966 estis subskribita kontrakto kun la heredantino Emina Korkut pri la aĉeto de la kolekto. En aprilo 1978 parto de la kolekto estis prezentita en la Artmuzeo de Berno, denove en 1998 en alia ekspozicio en Olten. Aperis akompanaj katalogoj (kun interesaj klarigaj tekstoj pri la vivo de Jeanne ktp.). La iom sensacia specifaĵo de tiuj bildoj estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn trafis militdamaĝoj, kaj devis estis restaǔritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis estis prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daǔre alirebla al la interesata publiko. La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aǔ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ili ekzistis – tiuj amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon, eluzas sian talenton por krei psikologian beletron. Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto. Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi - ne evolui - diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti. La traduko de la libro al la franca aǔ germana lingvo estas por mi imagebla.

Jam de pluraj jaroj mi apenaŭ legas (kaj verkas) fikcian prozon, do ankaŭ ne pli fruajn romanojn de la kroata aŭtorino Spomenka Štimec, kiel Tilla (2002). Jen do mi eklegas la 100-paĝan Hodler en Mostar, de 2006. Pri kiu Hodler temas? Ĉu pri Hector Hodler, la juna sviso kunfondinta UEA? Ne pri li, sed pri lia patro, la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, pri kiu (konfesinde) mi neniom sciis ĝis la apero de tiu ĉi libro. Fakte, pli ol pri la patro, temas pri lia franca modelino kaj ama(n)tino, Jeanne Charles, kaj pri aliaj homoj en la vivo de ambaŭ. Oni povus diri, ke en ĉi rakonto ekanta en 1901 neniu rolulo absolute superelstaras aŭ ĉefrolas, ili ĉiuj estas diversgravaj fadenoj en la vefto de la romano. Kaj pri kiu Mostaro temas? Ĉu pri tiu atakita kaj bombita en 1992? Nu, ne unuavice pri tiu, sed ankaŭ. Ĉar la varpon de Hodler en Mostar konsistigas scenoj kaj eventoj en diversaj tempoj kaj urboj, en Eŭropo kaj Ameriko, de Ĝenevo kaj Berno ĝis Mostaro; ankaŭ la du mondmilitoj, la fulma sinsekvo de novaj inventoj (kiel radio, fridujo, aŭtoj, Jugoslavio), la islama kulturo en Hercegovino aŭ, pretere kaj preskaŭ akcesore, la lingvo Esperanto mem per la figuro de “nia” Hodler, la juna Hector. Štimec uzas en ĉi romano stilon simplan kaj klaran. Mi riproĉus nur la uzon de “stud(aĵ)o” (10-foje sur p. 12) anst. “etudo” (p. 100); misuzon de “po” (p. 17: “pagi ses kronojn *po biciklo” anst. “po ses kronojn por biciklo”); transitivan “evolui” anst. “evoluigi” (p. 32, 88); la vorton “mentaleco” anst. “pensokadro, mens-aranĝo” (p. 33; kion signifu “*mentala”?); “vesti” anst. “porti, surmeti, surhavi” (p. 43); “pipo” anst. “tubo” aŭ “pipeto” (p. 54); “*numizmatikisto” anst. “numismato” (p. 104); kaj ĉu eble “modlilo” (p. 81) estu “muldilo”? Krome, jen demandoj por vortaristoj: Ĉu viroj uzas “ŝalon” (p. 22)? Ĉu ole-pentraĵon (laŭ NPIV oleopentron) oni povas nomi “oleaĵo”? Kio estas “ripo de ponto” (p. 83)? Ĉu turtoj povas ĉirpi (p. 94)? Oni notu ankaŭ “necesabo” (p. 76; mi mem preferas diri “neprujo”) kaj “boema“ (p. 88), anst. la konfuza “bohem(i)(ec)a”. Tio estas tamen nur detaletoj en lingvaĵo ĝenerale flua kaj natura, des pli en la tre viglaj kaj versimilaj dialogoj. Kiugrade ili respegulas la efektivajn konversojn de la roluloj, tio nun ne gravas; gravas nur, ke Štimec sukcesas krei aŭ rekrei la vortojn kaj la homojn kredeble vivaj antaŭ la okuloj de la leganto. Hodler en Mostar prezentas rapidan, nerektan enkondukon ne nur en la vivon kaj verkaron de koninda pentristo, sed ankaŭ en periodon de la monda historio, konkrete de Eŭropo, kaj eĉ de la historio de Esperanto. La romano de Štimec parolas al ni ne fakiste pri tiu aŭ alia pentraĵo, sed pri vivo kaj morto, pri la ĉiostompa tempopaso. Fine, la noto sur p. 4 kaj la Postparolo, sobre parolanta pri militoj (specife pri tiu de 1992), kvazaŭ petas la leganton helpi retrovi du ŝtelitajn pentraĵojn de Hodler, inter ili la memportreton kiu rezolute ilustras la kovrilon.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
offerta
thumb

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

thumb

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Tri rakontoj pri la miljara paco

di John Francis

€ 12,00 Recensioni


Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.

ed. 1997 Libro

Prosa originale

Tri rakontoj pri la miljara paco

di John Francis

€ 12,00 Recensioni


Storie fantastiche sull'impero delle noci e i suoi vicini.

thumb

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Viktimoj

di Julio Baghy

€ 10,00 Recensioni


Romanzo classico con stretto intrigo fra amore e morte in un campo di prigionia siberiano.

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Viktimoj

di Julio Baghy

€ 10,00 Recensioni


Romanzo classico con stretto intrigo fra amore e morte in un campo di prigionia siberiano.

thumb

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Aforismoj

di Eduard Vladimir Tvarožek

€ 5,00  


Detti di famosi personaggi su vari temi.

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Aforismoj

di Eduard Vladimir Tvarožek

€ 5,00  


Detti di famosi personaggi su vari temi.

novità
thumb

ed. 2021 Libro

Prosa originale

Homaranismo

di Davide Astori

€ 13,00 Recensione


Uno studio sul desiderio di Zamenhof di giungere ad un unico credo che unisca i valori comuni di tutti gli uomini.

ed. 2021 Libro

Prosa originale

Homaranismo

di Davide Astori

€ 13,00 Recensione


Uno studio sul desiderio di Zamenhof di giungere ad un unico credo che unisca i valori comuni di tutti gli uomini.