Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 27,00
Crea PDF

Dek tagoj de kapitano Postnikov

Autore: Mikaelo Bronŝtejn

Romanzo storico sullo sfondo di un ambiente esperantista.

EdizioneMoskvo, 2010
Pagine352
Formato22 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro
ISBN978-5-7161-0211-8

Recensioni

Unikeco de la libro La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas originale verkita historia romano. Oni povas demandi: „Kia do unikeco? Historiaj romanoj en la esperantlingva literaturo ne malmultas, ankaŭ la originalaj – sufiĉas rememori Pro Iŝtar kaj La ŝtona urbo.” Sed la romano estas verkita surbaze de realaj faktoj el la vivo de reale ekzistinta persono. Oni oponas: „Ankaŭ tiaj romanoj ekzistas, ekzemple, Sed nur fragmento.” Tamen la romano traktas historion de la Esperanto-movado mem! Ankaŭ pri tio oni povus diri, ke ekzistas rakontoj kaj teatraĵoj el la vivo de realaj esperantistoj, kaj eĉ romanoj estis – rememoru nur pri Oni ne pafas en Jamburg de la sama Bronŝtejn. Jes, certe. Sed se temas pri vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, do tia ĝis nun ne ekzistis. Temas ja pri vera romano – ampleksa beletra verko kun pluraj interplektiĝantaj enhavfadenoj, sed ne simple granda novelo pli ol 100-paĝa (laŭ la formala kriterio de William Auld). Kaj la historian fidindecon de la priskribitaj eventoj pruvas abunde metitaj en la teksto aŭtentikaj dokumentoj – laŭ la maniero de La ruĝa rado fare de A. Solĵenicin – kiuj aŭ servas kiel ilustraĵoj de la beletre priskribitaj aferoj, aŭ simple helpas pli profunde senti la odoron de la epoko. Kaj la epoko priskribita en la romano estas vere interesa – la jaroj 1909-1911, kiam Rusio estis tute alia, kaj la juna movado de esperantistoj estis alia. Ankoraŭ vivis la Majstro, ĵus okazis la Ido-krizo, en 1910 foriris el Jasnaja Poljana kaj mortis Lev Tolstoj kaj en 1911 pereis pro terorista atenco la ĉefministro-ekzekutisto Pjotr Stolypin. Estis ĝuste la mezo inter la unua kaj dua rusaj revolucioj, regis antaŭsentoj pri proksimiĝanta mondmilito kaj revoj pri la tutmonda paco kaj justeco. Interesa tempo en si mem! Sed la romano estas ne nur beletra priskribo de la tempo, sed ankaŭ la vera romano-esploro. La ĉefa heroo de la romano estas Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880-1925), la figuro, mencii kiun, des pli pozitive, estis preskaŭ tabua afero por esperantistoj dum multaj jardekoj. Eĉ Ulrich Lins en La danĝera lingvo tre magre mencias la kazon de Postnikov kaj, referencante al A. Saĥarov, nomas lin „dubinda persono”. Nur en la 1990aj jaroj aperis pli objektivaj negrandaj artikoloj pri li fare de Bernard Golden kaj Igorj Simonov, kiuj estis, tamen, ne sufiĉe profundaj, kaj poste grava biografia esploro de Anatolo Sidorov (en iom mallongigita formo publikigita en la prezentata libro kiel postparolo). Per scienca esploro de la faktoj la romano de Mikaelo Bronŝtejn profundigas la komprenon de la signifo de tiu por nia movado elstara persono kaj revenigas lin kaj liajn agadojn al nia historio, sen kio ĝi – la historio – sendube, estas mankoplena. Pri la enhavo La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UK (tiutempe nomiĝinta ne Universala, sed Internacia Kongreso). Sur la ŝipo Georges Washington kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof, do, la aŭtoro ne senbaze eksupozis, ke tiuj du homoj ne povis ne konversacii multe kaj profunde dum tiu vojaĝo. Do, iliaj konversacioj, en kiuj fojfoje partoprenas ankaŭ aliaj famaj kaj ne tre famaj esperantistoj, konsistigas la kernon de la romano (kaj ankaŭ difinis ĝian titolon). La temaro estas vasta kaj koncernis kaj devenon de la Majstro, kaj evoluon de la lingvo, inkluzive problemojn de reformoj kaj Ido-krizon, kaj problemon de denaskaj esperantistoj, kaj hilelismon-homaranismon, ktp, ktp. Notindas, ke la elekto de la temoj fare de la aŭtoro estas sufiĉe fidindaj – jes ja, tiuj homoj povis kaj eĉ devis paroli ĝuste pri tio (kaj la eldiritaj opinioj estas ofte apogitaj je aŭtentikaj iliaj vortoj el leteroj kaj artikoloj), kaj samtempe donas bonan bazon por meditado ankaŭ al nuntempaj esperantistoj. La sola historia malĝustaĵo, kiun permesis al si la aŭtoro, estas partopreno en kelkaj tiuj konversacioj de generalo Sébert, kiu reale partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson. Tamen li ja intencis, tial la aŭtora liberaĵo ne estas troa. Do, tiuj konversacioj estas la idea, aŭ, se oni preferas, esperantozofia kadro de la romano. Sed dumnavigaj konversacioj estas nur la malpli granda parto de la enhavo, kiuj kadrigas ĉiun ĉapitron. Pli ampleksas la parto, troviĝanta interne de la ĉapitroj, kiu priskribas dujaran periodon de la vivo de Postnikov kaj de la rusa Esperanto-movado, kaj kovranta dujaran periodon inter septembro 1909 kaj oktobro 1911. Sur tiuj paĝoj ni trovas priskribon de preparlaboroj de la 1a Tutruslanda Kongreso kun ĉiuj intrigoj ĝin akompanintaj, ĉeestas la kongreson, vidas vivon de esperantistaj societoj en Moskvo kaj Peterburgo, trovas amhistoriojn de tiutempaj esperantistoj ... Ni sekvas la funkciadon de la tiama sekreta polico „oĥranka”, konatiĝas kun certaj bruaj procesoj de tiu tempo ... Fine, ni vidas la kapitanon Postnikov en sia plej glora – kaj plej tragika – vivperiodo. Kaj tiuj bildoj el nia historio, tiuj portretoj de la homoj, ĉu ili estas tre aŭ ne tre precizaj, de nun fariĝas la historia fakto same, kiel la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano de Lev Tolstoj. Ĉiuj eventoj de la romano okazas sur la ŝipo, en Moskvo kaj Peterburgo, sed la aŭtoro sukcesis enŝovi ankaŭ epizodon kun priskribo de sia loĝurbo Tiĥvin antaŭ jarcento ... Menciindas ankaŭ la stilo de la romano. La vortuzo, ĝenerale la parola stilo, dum cent jaroj ŝanĝiĝis. Kaj la aŭtoro penas imiti tion: la homoj diras volu anstataŭ bonvolu, ĥinoj anstataŭ ĉinoj, aldonita anstataŭ sindona, ktp. Bronŝtejn penas eviti la vortojn, kiuj tiutempe ne ekzistis, kvankam en la aŭtora teksto mem, ne en dialogoj, tiaj vortoj ja troveblas. Estas tre interesa lia maniero por krei parolajn karakterizojn de la roluloj. Por kelkaj el ili eblas pli-malpli bone transdoni la parolon pro ekzisto de iliaj presitaj tekstoj. Sed ne ĉiam. Do, li atribuis al certaj homoj (eĉ reale ekzistintaj) karakterizajn trajtojn de konataj al li esperantistoj. Do, kiam mi legis parolojn (kaj priskribon de la kondutmaniero) de Postnikov, Korzlinskij, Devjatnin, Ŝarapova ktp, mi kun rideto rekonadis miajn amikojn ... Eĉ en parolmaniero de Postnikov, kun kiu, evidente, la aŭtoro emas plejparte identigi sin mem, estas rekonebla parolmaniero ne nur de Bronŝtejn, sed ankaŭ de difinita alia persono. Signifo de la heroo Aleksandr Postnikov dum mallonga tempo faris admirinde multe. Li fondis la unuan landan asocion en la historio de Rusio – Ruslandan Esperanto-Ligon (REL) nombrintan 900 membrojn; li organizis en Peterburgo la unuan tutlandan kongreson de esperantistoj; pensante pri praktika aplikado de Esperanto, li lanĉis Universalan Ligon (UL), kiu devis ellaboradi rekomendojn por registaroj de la mondo, kiuj kontribuus pacan proksimiĝon inter diversaj regnoj ... Esenco de liaj ideoj, troviĝantaj en la bazo de UL, estis poste fakte realigita en Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio – tamen, ve!, ĉiuj tiuj organizaĵoj neglektis kaj neglektas la lingvon internacian ... Li penis akceli aplikadon de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj. Post lia aresto plejparto de liaj iniciatoj dissolviĝis, sed ne senspure, kaj poste denove realiĝis en kreo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), en organizado de REK-oj (Rusiaj Esperantistaj Kongresoj), en multaj aliaj iniciatoj en Rusio kaj tutmonde. Evidente, Postnikov estis la tipa karisma gvidanto de la Esperanto-movado, ne malpli ol la samtempaj movadaj aktivuloj Hector Hodler kaj Edmond Privat. Eble, eĉ pli. Kaj liaj rapidaj sukcesoj en organizaj aferoj ŝuldas unuavice al lia personeco. Des pli gravas, ke en Rusio tiutempe, malgraŭ abundo da talentaj kaj elstaraj esperantistoj, simila figuro en la movado ne aperis. Nur multe pli malfrue certagrade lin sukcesis anstataŭi Ernst Drezen. Tial, post lia aresto, kiu ja timigis la rusan esperantistaron, neniu kapablis preni la torĉon el liaj manoj kaj daŭrigi liajn iniciatojn. Pli bone ol esperantistoj mem, la karismon de la personeco de Postnikov rimarkis la potenculoj, kiuj instinkte timis lin. Kaj ja tiu timo estis, kiel oni povas konkludi, traleginte la romanon de Bronŝtejn, la ĉefa kaŭzo de lia aresto kaj kruela kondamno. Esperanto-movado, malgraŭ revolucieco de siaj ideoj, ne timigas la aŭtoritatulojn, kaj nenie, krom en ekstreme totalismaj stalina Sovetio kaj nazia Germanio, la movado estis plene frakasita. Sed kiam aperas homo, kiu, pro elstaraj personaj trajtoj, kapablus levi la movadon al pli alta ŝtupo, kiu permesus realigi – almenaŭ parte – ties revolucian potencialon, tiam oni ekalarmas. Kaj neniigas la danĝeran ulon, dum tradiciaj eldonistoj, propagandistoj, instruistoj plu kontente kuiriĝas en la propra suko. Cetere, la severa puno (duoble pli granda, ol ricevis viktimo de alia spiona proceso de tiu tempo, la barono Ungerm-Sternberg, kiun ankaŭ priskribas en la romano Bronŝtejn), montras la realan danĝeron, kiun vidis la ŝtata potenco en Postnikov. La tragika pereo de Postnikov (restinta eksterkadre de la romano) en 1925, montras, ke ankaŭ la novaj ŝtataj aŭtoritatuloj same bone ekvidis la ŝtatdanĝeran karismon de Postnikov: dum liaj „samkrimuloj” el la Ligo de Socialistoj-Universalistoj ricevis maksimume po tri jarojn de ekzilo, li estis kondamnita al mortpafo ... La plej malĝoja konkludo, kiun oni faras, traleginte la romanon, estas tio, ke malsolidareco en nia movado ekzistis jam tiam kaj floris ... Elinter la eksterREL-aj ĉefoj de la movado suferis neniu, kaj neniu el ili levis sian voĉon por defendi la kapitanon aŭ, almenaŭ, por diri pri li bonajn vortojn. En tiutempaj fontoj ni vidas eĉ iun kaŝan ĝojon pri tio, ke tiu neoportuna aktivulo ne plu perturbas ilian trankvilan ekzistadon. La sola evidenta malagrablaĵo por ili estis neokazo de la dua Tutruslanda Kongreso en Moskvo en 1912, sed ankaŭ tio, plej verŝajne, estis pro nesufiĉa insisto de koncernuloj ... Eĉ REL-on, la plej sukcesan rezulton de la agado de Postnikov, neniu strebis konservi! Sed se la tuta esperantistaro unuiĝus por defendo de Postnikov, ĉio povus rezulti alie. Estas tre interese, ke la aŭtoro komparas la personecojn de Postnikov kaj Zamenhof, trovante inter ili multon komunan. Jes, tiu inteligenta pacema judo el fora provinco kaj brila oficiro-nobelo kaj militveterano el la ĉefurbo estas ambaŭ aventuristoj! Kaj ĝuste la aventurismo de ambaŭ permesis al ili atingi tion, kion ili ja atingis, kaj kio sen aventurismo ne eblus tute. Se oni ne kredas – oni trovu la pruvojn de la aŭtoro, legante la romanon. Eĉ pli, la utopiaj ideoj de Zamenhof (pri hilelismo-homaranismo) kaj de Postnikov (pri kreo de la Universala Ligo) similas: ili estas simple aliroj al la samo de diversaj flankoj. Pri tio oni povas diskuti, sed nun ne plu eblos tiun opinion de Bronŝtejn neglekti! Rusa aktualeco La romano estas esperantlingva, pri historiaj eventoj antaŭ preskaŭ 100 jaroj – ĉio tio estas vero. Sed la aŭtoro loĝas en konkreta lando, en konkretaj soci-politikaj kondiĉoj, kaj la elekton de la temo, traktadon de la eventoj ktp. ne povas ne influi la aktuala situacio. Kaj ĉio tio faras la romanon aktuala por la nuna leganto en Rusio. Ĝenerale, la romano lasas impreson pri profunda sistema simileco de la rusa socio inter la du revolucioj kaj la nuna: sub kamuflaĵo de „demokratiaj” institucioj kaŝas sin esence polica ŝtato. Postnikov estis aktiva socia aganto, kaj estis kondamnita rezulte de falsa akuzo pri spionado. Sed ĝuste tiaj falsitaj akuzoj, demonstraj procesoj kontraŭ „spionoj” estas nuna kruela realaĵo en Rusio. Kapitanoj (!) Nikitin kaj Pasjko, profesoroj Danilov, Sojfer kaj Babkin, diplomatoj Moisejev kaj Sutjagin ... Aroga konduto de sekreta polico, longa turmentado en prizonoj de kuraĝaj (kaj ne tro) ĵurnalistoj, sciencistoj, diplomatoj, ties kvazaŭa spionado favore al Ĉinio, Japanio, Usono, Koreio, kaj eĉ Norvegio, Zimbabvo kaj Armenio devas montri al la koncernaj sociaj grupoj, ke ili ja troviĝas sub konstanta sendorma observado de la ŝtata maŝino, kaj ne sentu sin trankvile liberaj. Jen estas la celo de tiuj procesoj, kiuj pro esenco de la akuzoj aspektus komike, se ne estus tiom tragikaj. Ni ne scias ĉiujn detalojn, kiuj lanĉis la elekton de ĉiu konkreta persono fare de la sekreta polico kaj prokuraturo. Ni povas nur supozi. Tio eblas plej perfekte per la rimedoj de beletro. Sed moderna situacio tro komplikas eĉ por beletra esploro de la mekanismo, per kiu la polica ŝtato, surmetinta maskon de la demokratia, elektas certan viktimon por humiligi la tutan socian grupon, al kiu tiu apartenas. Do, pli konvenas la romano historia, kie temas pri la socio simila al la nuna, sed tamen alia. Kaj la tempa distanco permesas pli trankvile kompreni ankaŭ tion, kio okazas nun. Tial la kazo de Postnikov estas interesa ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por la tuta rusa socio, kaj la rusan version de la romano eblus proponi por la neesperantista publiko. Des pli kontraŭ esperantistoj lastatempe ne okazis akuzoj pri spionado. Verŝajne, pro tio, ke movado nia estas landskale sensignifa, kaj ne elvokas (dume) ĉu instinktan, ĉu konscian maltrankvilon ĉe la reg-uloj. La kazo de PORTOS ja apartenas al la falsitaj procesoj, sed estas ligita ne al ilia febla esperantisteco, sed al aliaj sociaj ideoj. Tamen, se subite okazos, ke estas arestita aktiva esperantisto X, kaj estas akuzata pri spionado favore al Nov-Zelando aŭ Gronlando, ni fieru: oni nin rimarkis! Sed por konservi la forton de la movado tiuokaze estos nur unusola rimedo: komuna solidareco, mobilizo de ĉiuj sociaj fortoj por defendo de la akuzato. Ĉar, se ni rilatos al la akuzato tiel, kiel Saĥarov kaj Ko al Postnikov, ni ja plu havos, jes, la movadon, sed apenaŭ kapablan pretendi atingi la noblajn celojn de la esperantismo. Ankaŭ alilingvajn (ne nur rusajn) legantojn la romano povus interesi pro iuj historiaj kaj nuntempaj paraleloj. Krome, nacilingvigo de la romano povas esti, minimume pro atentokapta intrigo, bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo kaj movado. Akcesoraj valoroj La libro havas aliajn valorojn, kiujn ĉiujn listigi en recenzo (eĉ ne tro mallonga) apenaŭ eblas. Mi notu ankoraŭ du neprajn. Bronŝtejn unuavice estas poeto, kaj nur poste fariĝis prozisto. Do, li ne povis elteni la tenton ornami la libron per propraj poemoj. Tial, aperis tri liaj originalaj poemoj, iom stilizitaj al la poemoj de tiu tempo, kaj alskribitaj al tiama reala esperantisto kaj rolulo de la romano Vsevolod Lojko. Li rajtis tion fari, ĉar laŭ ĉiuj rememoroj Lojko estis poeto, sed nuntempe ne eblis trovi iujn spurojn de liaj poemoj ... Do, fiktivaj poemoj de reala Lojko (supozeble, pli bonaj ol la perditaj realaj), apud la realaj poemoj de Vasilij Devjatnin, permesas pli profunde eksenti la odoron de tiu epoko. La dua menciinda ornamaĵo de la libro estas internaj ilustraĵoj de Anastasia Baŝlikova, iom naivaj, sed ankaŭ kontribuantaj por kreo de konvena antaŭcentjara etoso de la libro. Tre bonas, ke en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de reale vivintaj esperantistoj, rolantaj en la libro – oni povas preskaŭ ĉiujn tuj bone imagi. Nur forestas bona persona portreto de Postnikov – sed kion fari, ne konserviĝis ... Kaj, fine, la kovrilbildo de la libro estas bela kaj alloga. Do, ankaŭ tiuflanke la libro estas gratulinda. Iom pri la mankoj Parolante pri tiom elstara libro, oni ne volonte parolas pri ties mankoj. Tamen, por estimi objektivecon kaj por averti la legontojn, kiuj ja povos poste ofendiĝi pro ne averto de la recenzinto, mi notos kelkajn. La unua grupo de la mankoj estas la tipografiaj. Koncerne preserarojn, ili feliĉe, malmultas. La plej rimarkindaj estas eraroj de la kodado de la ĉapelitaj literoj: jen anstataŭ „ŝ” aperas „w” kaj anstataŭ „ŭ” – „y”, jen male. Tiuj lokoj sufiĉe ĝenas la leganton. La dua, kaj pli grava manko, estas la piednotoj. Ilin legi estas nepre necese, ĉar tie plejparte troviĝas tradukoj el neesperantaj esprimoj, da kiuj abundas la teksto, sed legi ilin preskaŭ ne eblas: ili estas presitaj per nanaj 6-punktaj literoj. Mi devis uzi 4-potencan lupeon ... Fine, tre grandan kritikon meritas la bindmaniero de la libro. Ĝi apenaŭ eltenas eĉ unufojan tralegon, la libro rapide disfalas je folioj. Tio memorigas la iamajn eldonaĵojn de HEA el 1980aj jaroj, tre bonaj enhave, sed ne kapablaj longe ekzisti en nedisfalinta stato ... Ankaŭ en la teksto mem estas eraretoj kaj anakronismoj, aperintaj, kiam la aŭtoro por plibeligi ĝin, uzis nekontrolitajn historiajn faktojn. Kio estus, se? ... Oni diras: la historio ne havas kondicionalon. Tamen, ni fantaziu iom: kiel la aferoj evoluus, se ne estus arestita Postnikov? Kio estus, se la movado en Rusio disvolviĝus plu laŭ liaj planoj, sed ne fariĝus ordinara kaj rutina? Eblus du variantoj. Laŭ la unua, pesimisma, la baldaŭ komenciĝinta mondmilito tutegale forbalaus ĉion, kaj post la revolucio la aferon necesus relanĉi sur tute alia bazo, kiel ja okazis en realo. Kaj tiam ja ekrolis la tute nova generacio, kiu en la tempo de Postnikov estis ankoraŭ ne rimarkebla. Proksimume tiel ja okazis en la tutmonda movado: Hector Hodler mortis, Edmond Privat ne plu realigis tiom brile sian propagandan potencialon ... Ĉio en la 1920aj rekomenciĝis sur la nova bazo. Sed ni imagu la alian, optimisman varianton. Ni imagu, ke Universala Ligo ekfunkciis ĉiam pli potence, ke la Esperanto-movado jam en 1911-14 fariĝis politike influa kaj rimarkebla (kaj ankaŭ gvidantoj de aliaj porpacaj movadoj estis iom pli aktivaj), kaj la unua mondmilito ne komenciĝis tute. Se ni konsideros almenaŭ malgrandan probablecon de tiu varianto de la eventoj, ni vidos, ke la aresto de Postnikov, kaj lia forigo el la rusa kaj internacia movado de esperantistoj havis signifon de la sortobato por la tuta mondo. Ja la potencialo de la Esperanto-movado en tiu tempo estis multe pli granda ol nun ... Ĉu ne estus agrable imagi tiun mondon? Eble, Bronŝtejn iam verkos novan romanon pri tiu varianto en la ĝenro „alternativa historio”? Signifo de la romano Unue, temas pri bona historia romano-esploro, leginda por ĉiu esperantisto, kiu ne indiferentas pri nia historio kaj kulturo. Due, la romano revenigas sur meritan lokon en nia historio la elstaran movadan organizanton, aktivulon, pensulon, retirante lin el duonforgeso kaj torento da kalumnioj. La nomo Aleksandr Postnikov estis preskaŭ tabuita dum jardekoj pro tio, ke li estis akuzita pri spionado (kaj oni timas havi ion komunan kun spionoj) kaj pro tio, ke la ĉefaj facile atingeblaj fontoj, kiel rememoroj de lia malamiko A. Saĥarov ks. traktis lin kaj liajn agadojn malfavore. Antaŭ kelka tempo mi proponis nomi unu salonon en kongresejo Postnikov, kio ne trovis komprenon inter aliaj organizintoj. Mi esperas, ke tio ne plu eblos. Trie, la nuna esperantistaro povos ĉerpi grandan lecionon el la antaŭcentjara historio, kiu montras, ke necesas flegi kaj defendi siajn verajn heroojn por finfine proksimiĝi al niaj celoj, konkludos pri neceso de solidareco kaj ne ripetados ĉiam la plej abomenajn erarojn.

Mikaelo Bronŝtejn plej konatas en la Esperanta mondo kiel kanzonisto, kiu satire kaj hereze traktas temojn sociajn, politikajn kaj Esperantajn, ekde la iama vivo en Sovetunio ĝis la hodiaŭaj movadaj konvulsioj. Preskaŭ same konata tamen estas lia proza verkado, inter kiu oni trovas Legendoj pri SEJM (1992), la romanon Oni ne pafas en Jamburg (1993) kaj nun Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004). Ne troviĝas multaj romanoj pri la Esperanta movado, precipe se ni ekskludas satiraĵojn kiel La postdomo de Ertl. Efektive, la sola vere bona ekzemplo ĝis nun estis la Jamburga romano de Bronŝtejn. En ĝi li montris, ke li scias krei bonan intrigon, tajli tre vivajn kaj konvinkajn rolantojn, kaj trafe priskribi specifajn movadajn temojn. Eĉ pli grava merito de tiu verko estas, ke ĝi kunligas Esperantajn aferojn kun la ĉirkaŭaj sociaj kondiĉoj - jen trajto preskaŭ unika en nia literaturo. Ankoraŭ unu menciinda apartaĵo estas, ke li aldonis ĉapitrajn ""vinjetojn"" en formo de veraj citaĵoj el periodaĵoj el la traktata tempo kaj medio, por ilustri sian temon kaj ankri la fikcian rakonton en la historian realon. Mi mencias tiujn bonajn trajtojn de lia antaŭa romano pro tio, ke la samon oni trovas - en pli aŭ malpli alta grado - en la nun aktuala Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ankaŭ ĉi tie aperas veraj citaĵoj el gazetoj kaj libroj, Esperantaj kaj aliaj, kaj ĉi-foje en ege pli granda kvanto ol en Oni ne pafas en Jamburg. Ankaŭ ĉi tie temas esence pri movadaj okazaĵoj en Rusio, kaj pri la rilato inter la ĉirkaŭa socio kaj la esperantistoj. Ankaŭ ĉi tie aperas bona intrigo kun amo kaj ĵaluzo, kvankam ĉi-verke ĝi okupas pli malgrandan parton de la verko. Kaj ankaŭ ĉi tie aperas du-tri bone tajlitaj personoj kreitaj de la aŭtoro. En la nova verko tamen troviĝas alia ingredienco, kiu superregas, kaj parte ombras la aliajn: la prezentado de veraj personoj kaj veraj eventoj en la frua Esperantomovado, ĉefe de Rusio. La romano okazas en 1910-11, kun multaj ekskursoj onten kaj inten en la historio, kaj la ĉefaj scenejoj troviĝas en Peterburgo, Moskvo kaj sur la ŝipo George Washington, portanta esperantistojn al la 6a UK en Washington, Usono. La plej grava protagonisto estas kapitano kaj nobelo Aleksandr Postnikov, vera figuro, korifeo de la rusa organizita Esperantomovado en 1910. Aliaj gravuloj estas L L Zamenhof, kies interparolojn kun Postnikov ni detale partoprenas, kaj kelkaj aliaj esperantistoj ĉefe en Peterburgo kaj Moskvo, kunlaborantoj kaj konkurantoj de Postnikov, plejparte veraj personoj. Krome aperas kelkaj altranguloj en la tiama Rusia ĉefurbo, amikoj kaj malamikoj de Postnikov, kaj fine kelkaj fikciaj ordinaraj homoj - esperantistoj aŭ ne, kies privataj ambicioj kaj problemoj implikiĝas en la grandajn eventojn. La romano konsistas el grandega nombro da mallongaj eroj: rakontaj partoj, dialogoj, leteroj, gazeteltorndaĵoj, citaĵoj el libroj ktp. Ili ne aperas strikte kronologie, sed formas du-tri ĉefajn evoluliniojn kun oftaj saltoj al pasinta aŭ venonta tempo. Aperas amaso da personoj, kaj kiel en ĉiuj rusaj romanoj, ne-rusa leganto iom pluse konfuziĝas pro la rusa nomsistemo, pro kiu la nombro de personoj komence ŝajnas pli granda ol ĝi vere estas. Mi do bezonis sufiĉe multajn paĝojn por vere eniĝi en la romanan mondon kaj rakonton, sed kiam tio okazis, ĝi vere kaptis min. Estas evidente, ke Bronŝtejn refoje sukcesis krei atentokaptan kaj valoran romanon, kvankam ĉi-foje li malfaciligis al si la aferon pli ol antaŭe, per pli komplika konstruo de la impona kungluaĵo. Estas malfacile juĝi, kiu estas la ĉefa fadeno de la verko. Unu estas la pure informa parto, kies pezocentron formas la surŝipaj dialogoj inter Postnikov kaj Zamenhof. En ĝi ni ekscias multon pri la vivo kaj ideoj de Zamenhof, kio legeblas ankaŭ aliloke, sed eble ne estas vaste konata. Bronŝtejn ne apartenas al tiuj esperantaj historiistoj, kiuj evitas tiklajn temojn, do ĉi tie ni legas pri junaĝa hebre-naciisma strebado de Zamenhof, pri liaj grandaj malfacilaĵoj vivteni sian familion kiel junedzo, pri liaj religi-pontaj ideoj kaj kompreneble pri lia ĉiama cigaredfumado malgraŭ malforta koro. Dua fadeno estas la mirinda kaj fatala historio de Postnikov mem, kiu sendube estas same nekonata al la plej multaj legantoj kiel ĝi estis al mi. Vere interesa parto! Jen kaj jen mi havas la impreson, ke la aŭtoro okulumas al nunaj Rusiaj (kaj alilandaj) movaduloj, kvazaŭ flustrante: ""Vi ne estas la unuaj, kiuj malfacile kunlaboras!"" Tria fadeno - aŭ eble tria kaj kvara - estas la fikciaj partoj, kie ni renkontas junan paron kun amaj kaj ekonomiaj problemoj, kiuj riskas kaŭzi perturbojn pli grandajn ol ili pensis, kaj krome ni konatiĝas kun la sistemo de sekretaj agentoj, kiuj raportas suspektindajn aferojn eĉ en la plej senkulpaj situacioj. Nu, eble mi devus ne nomi tiun fadenon fikcia... Cetere, al la fikcia fadeno apartenas ankaŭ (almenaŭ parte) la privata vivo de kapitano Postnikov, precipe la rilato al lia onta edzino (vera), Muza Zike. Kiel akcesoran temon oni povas mencii mirigan murdaferon - ŝajne veran - kiu nerekte influas la vivon de Postnikov. Kaj eble pli grave, indas noti bonegajn kaj kredindajn interiorojn el la vivo antaŭ cent jaroj de Peterburganoj el diversaj klasoj. El ĉiuj ĉi ingrediencoj Bronŝtejn sukcesis kuiri vere bongustan barĉon, eĉ kun la acideta aromo, kiun oni jam atendas de li. Kvankam la verko je eklego impresas iomete kaose (al kio kontribuas aĉa tipografio), iom post iom la leganto sorbiĝas de la eventoj kaj subiĝas al la reĝisora potenco de la aŭtoro, kaj kiam la bunta kungluaĵo finiĝas post 332 paĝoj, oni bedaŭras ke ne restas plia cento! En verko kun tiom da diversaj eroj, nature gravas la ekvilibro, la proporcio inter tiuj eroj. Laŭ mia prijuĝo, la aŭtoro povus - precipe komence - doni plian pezon al la fikciaj partoj, por helpi al la leganto eniĝi en tiun intrigon kaj por pli riĉe ellabori tiujn personojn. Kompense, li povintus elsarki iom el la abundaj gazetaj noticoj, kvankam mi komprenas, ke ne facilas forstreki, kiam oni trovis tiom da trafaj kaj amuzaj eroj. La verka kaj sceniga tekniko de Bronŝtejn estas bonega, kaj same bonas lia lingvaĵo. Fakte, ŝajnas al mi ke lia stilo ĉi-libre estas malpli ruseca, pli internacia, ol en la pli fruaj verkoj. Li vere uzas la reale vivantan lingvon, kiu aperas tre elasta kaj esprimpova en liaj manoj. Se tamen plendi pri detaloj, oni trovas dufoje la vorton ankoraŭ en la senco jam (p. 323, 328), kaj la rusismon ""ŝi kun Petro estis vokitaj"" (p. 241). Kovrildorse Boris Kolker asertas, ke Bronŝtejn uzis ""tiaman lingvaĵon"", do esperanton el 1910. Laŭ mi, tio estas parte vera, tamen oni ne sentas tion tre multe dum la legado. Mi pensas ke la intensa sento de ĉeesto en la koncerna epoko ŝuldiĝas ne tiom al la lingvaĵo, kiom al eminenta talento de la aŭtoro rekrei tipajn scenojn, personajn karakterojn, homajn rilatojn, kaj konkretajn priskribojn, kiuj efike retroportas la leganton cent jarojn. Tamen aperas ja kelkaj ""ŝiboletoj"", kelkaj lingvaj arkaismoj, ĉefe la esprimon aldonita (= sindona), kiu eble ripetiĝas iom tro ofte. Sed mi ekzemple tute ne trovis aparte riĉan uzadon de sufiksoj, tipan de la fruaj jardekoj de Esperanto, ekz. en la formoj -adis kaj -emeco. Kaj eĉ plie, Bronŝtejn kelkfoje igas Zamenhof kaj liajn samtempulojn uzi vortojn, kiuj al mia orelo sonas anakronisme: minca (p. 6), fatraso (p. 68), magra (p. 155), kurta (p. 175), aborigeno (p. 192), vazistaso (p. 263), merdo (p. 285). Nu, ĉiuj ĉi aperas po unufoje en 332 paĝoj, do ili estas esceptoj pravigantaj la regulon. Kelkfoje Zamenhof kaj Postnikov parolas pri tialo (p. 214, 219) en la senco kialo - jen bonega vorto, sed ĉu ĝi estis uzata en 1910? Mi dubas, sed mi povas ja erari. La aŭtoro jen kaj jen - kredeble intence - trudis apartajn esperantajn vortumojn al siaj rolantoj por karakterizi ilin. Tio evidentas pri la balbutado de komencanta esperantisto Skipidarnikov, sed eble intence aperas ankaŭ la iom rusecaj ""miaj duboj restas kun mi"" (p. 78) de A Saĥarov kaj ""mi ne havis honoron esti konata kun sinjoro barono"" (p. 203) de Muza Zike. Sed ĉu la franco Sébert vere elektus la esprimon ""Interalie (...) vi diris pri la intergenta malamo."" (p. 184)? Laŭ mia sperto, la verbo diri sen objekto estas tipa trajto de rusa aŭ orienteŭropa Esperanto, dum okcidenteŭropano tie uzus paroli. Kiel mi jam aludis, la libro tipografie estas malsukcesa. La multspecaj eroj estas presitaj per eĉ pli multspecaj litertipoj – grase, malgrase, kursive, normale, maldense, dense, en multaj diversaj grandecoj ĝis iaj 0,8 mm altaj formikfekaĵoj, krome la alineoj ensaltas kaj elsaltas ĉe la maldekstra marĝeno sen videbla sistemo. En deko da lokoj aperas fuŝoj pro iam uzitaj malsamaj kodigoj, kiujn oni ne ĝustigis - Jacĝues p. 69, fraŭlino p. 75, mehĉanika barajĉo p. 121, wtatestro ne plaxos; wajne antay p. 122, ŝangĉoj p. 155, ktp). Feliĉe kaj gratulinde tamen, preskaŭ tute mankas ""normalaj"" preseraroj. Malgraŭ tio, mi ploremas pensante pri tio, ke Mikaelo Bronŝtejn dediĉis jaregojn kaj fortegojn al laboro kreante ĉi valoran verkon, krome iu (eble li mem) investis monon en la eldono, sed ŝajne neniu komprenas la simplan kaj bazan bezonon de korektlegado kaj tipografia purigado! Domaĝe! Cetere, dum mi ĉiuokaze restas antaŭ la plendo-giĉeto: Ĉu iu bonvolus donaci al la presejo Peĉatnaja Studija en Tiĥvin sitelon da gluo? Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)

La historia romano ""Dek tagoj de kapitano Postnikov"" de Mikaelo Bronŝtejn pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj estas unika fenomeno en nia literaturo. Sub la plumo de la talenta verkisto revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la romano havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano. Boris Kolker (Usono) Jen la brava, juna, ĉarmega oficiro Postnikov, kiu, en la tempo de niaj pioniroj, gvidis la rusan E-movadon. Eniru en lian vivon, liajn revojn, liajn renkontojn, dum la krozado al Ameriko por la Washingtona Universala Kongreso. Dank' al kunmetado de tre diversaj dokumentoj, spektu la maturiĝon de nia Historio. Vidu kiel kunagas la noblaj streboj kaj la bazaj impulsoj. Aŭskultu la saĝajn parolojn de Zamenhof, kiujn post jarcento ni ankoraŭ ne funde enlumigis. Kaj se foje la rakonto amare gustas, tamen je la fino ni kapablos danki tiujn tiom sincerajn praesperantistojn. Marie France Conde-Rey (Francio) Mi delonge ne legas tiel nomatajn ""historiajn romanojn"", ĉar opinias, ke ĉion en ili diratan elpensas la aŭtoroj. Tamen leginte la novan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn, mi havas la impreson, ke li, doninte multajn dokumentojn kaj citaĵojn el la gazetaro ruslingva kaj esperanta - krom la konversacioj de la konataj historiaj E-personoj - sukcesis kredinde prezenti la tiutempan politikan-socian atmosferon en Rusio kaj en la esperantista medio. Leginda libro!

Jen historia romano pri malmulte konata pioniro de la rusa E-movado. Kaj la kelkliniaj mencioj pri li en ""Esperanto en Perspektivo"" tute ne ebligas havi realan bildon de la tiamaj gravaj eventoj. Iom malfacilas eniri ĉi romanon, pro miksado de dokumentoj kaj citaĵoj el la gazetaro ruslingva kaj esperanta kun la rakonto mem. Al tio aldoniĝas stranga kompostado kaj piedpaĝaj notoj apenaŭ legeblaj sen lupeo! Sed superu tiujn malglataĵojn, kaj lasu vin kapti de la lertega rakonto de Bronŝtejn. Li mirinde sukcesas vivigi siajn heroojn, kaj ŝajnas tute realismaj scenoj, i.a. dum la krozado al Vaŝingtono por la Universala Kongreso. La konversaciojn inter Postnikov kaj Ludoviko Zamenhof ni ĉeestas. Ni flaras iliajn multnombrajn cigaredojn, ni trinkas ĉampanon kun ili kaj kun Klara Zamenhof. Ni ne dubas pri la diroj de Zamenhof: ""... mi fieras, ke en la regno, kies civitano mi naskiĝis, nia afero progresas tiel bone, ke ĝi altiras multajn prudentajn, inteligentajn, klerajn kaj, ĉefe, - kunajn kaj aktivajn homojn, kiuj fariĝas fervoraj samideanoj. Unu el tiuj samideanoj, mi emfazu - unu el la plej aldonitaj (aĥ tiu ĉarma arkaismo!) kaj aktivaj - estas nun inter ni, kaj li havas nur tridek jarojn! Sed kiom da utilo li, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, jam donis al nia afero?!"" Jes, kiom da utilo Postnikov donis al nia afero kaj ĉefe al la rusa movado. Kaj kiom da batoj li ricevis ne nur de la aŭtoritatoj, sed ankaŭ de la karaj ""samideanoj""! Tie vi eniras en veran detektivan romanon, kaj vi poste rigardas la ""puĉon"" de Hamburgo, kiel infanan kverelon! Fulmotondro, militiston oni kompatas, pro la aĉa konduto de poltronoj, kiuj pretas leki botojn de iu ajn por ""protekti"" Esperanton! Ja tio ripetiĝis plurfoje de tiu frua epoko, sed plu restas la emo vomi pro tiuj uloj. Kaj se vi ne ŝatas legi romanon, tamen aĉetu tiun libron por la okpaĝa artikolo de Anatolo Sidorov: ""A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro."" Kaj vi komprenos, kial Mikaelo Bronŝtejn ne povis ignori tiun neordinaran homon!""

Se konstante legi Rusian Esperanto-Gazeton kaj aliajn komunikilojn de REU, oni povas kredi, ke Mikaelo Bronŝtejn (= Bruna Ŝtono) estas la aŭtoro en nia lando. Ĉiuj ekzistantaj honortitoloj, multaj diskoj (ŝajne, ĉiuj aliaj rusaj kantaŭtoroj kune havas malpli)... Kritiki lin estas kvazaŭ fari ion terure maldecan. Kiam muzikisto Glebo Malcev provis objektive taksi lian kreadon (LOdE-115), tuj (LOdE-117) sekvis akra riproĉo de REU-funkciulo (ne muzikisto kaj ne literaturisto): ne tuŝu la majstron! Oni kvazaŭ ne rimarkas kriplajn misrimojn kaj gramatikajn erarojn, ekzemple – sisteman misuzon de ""la"" apud posedaj pronomoj, ktp. Dum sovetia tempo preskaŭ ĉion eblis pardoni pro spriteco de kantotekstoj. Pli novaj kantoj iĝis pezaj kaj banalaj. Sed la tempo pasas, ""jaroj instigas al severa prozo"", do post maldikaj Legendoj pri SEJM kaj Oni ne pafas en Jamburg – jen solida romano. Dek tagojn de kapitano Postnikov oni certe, plurfoje mencios en diversaj eseoj kaj artikoloj pri Esperanta literaturo. Oni hastis nomi ĝin ""unika fenomeno en nia literaturo"" (B.Kolker), ""vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, kia ĝis nun ne ekzistis"" (N.Gudskov). Ĉu prave? Jes, en la romano ""...revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la verko havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano"" (el la dorskovrila rekomendo). Tamen konsideru, ke tiuj vortoj estas reklamo, ili celas instigi al aĉeto, do kelkoble troigas. Estas paralele priskribitaj agado de ruslandaj Esperanto-aktivuloj en 1909-1911, kreo de Ruslanda Esperantista Ligo, okazigo de la unua tutlanda kongreso – kaj ŝipvojaĝo de eŭropaj esperantistoj al la UK en Usono (1910). La aŭtoro konfesas (kvankam nur en la postparolo), ke iuj personoj estas fikciaj tute aŭ parte (ekzemple, ne povis troviĝi tiutempe en la indikita loko). Surŝipe eminentaj esperantistoj plejparte saĝe konversacias pri gravaj temoj, kaj Postnikov aspektas la plej sagaca: se ĉio okazus laŭ li, ni delonge festus la finan venkon kaj la tuta homaro iĝus feliĉa. Enlande moskvaj kaj peterburgaj Esperanto-aktivuloj akre interkverelas, intrigas, ĉiu grupo opinias sin mem sole merita gvidi la landan movadon; paralele oni observas peripetiojn de amhistorio de (fikcia) komencantino. La romanfino estas feliĉa kaj absolute ne versimila, sukereca kaj taŭga por ĉipa melodramo. Sed ĝenerale la amhistorio ludas negravan rolon. La intriga linio estas disŝirita. Eblas eĉ diri, ke la linio tute forestas – nuraj ŝirpecoj, iom plektitaj. Sed – paradokse – legi estas sufiĉe interese, multaj eventoj estas priskribitaj fidinde aŭ, almenaŭ, kredeble. Sendube, la aŭtoro multe kaj fruktodone laboris en bibliotekoj kaj arkivoj, kaj certe li estas kapabla verkisto. Malofte aperas libroj, detale priskribantaj tiaman vivon, kaj pri tiama Esperanto-movado nunaj esperantistoj scias preskaŭ nenion. Postnikov estis vere elstara aganto kaj interesa homo, maljuste forgesita post maljusta akuzo. Do vi nepre ekscios ion novan, ricevos impresojn kaj probable enpensiĝos. Rolas multaj personoj, tamen el ili maksimume triono estas priskribita konvinke, kun vivaj karakteroj (plej brilas, laŭ mi, Anna Ŝarapova). La ceteraj estas preskaŭ nuraj nomoj kun postenoj. Malfacilas memorfiksi, kiu estas kiu – des pli ankaŭ datoj ne sekvas kronologian ordon. Dum la legado mi devis plurfoje foliumi jam legitajn paĝojn, por rememori rilatojn inter certaj personoj, ja pluraj epizodaj personoj, aperinte unufoje, denove reaperas nur post kelkdek paĝoj. Plejparto de la eventoj okazas en Ruslando, kaj la aŭtoro ofte citas frazojn, diritajn ruslingve. Ĉiam sekvas piednota traduko, kiun rusa leganto certe eĉ ne rigardos – tamen ĉu tio ne ĝenos alilandan leganton, kiu ne konas la cirilan alfabeton? La romanon konstante akompanas – por ""vivigo"" – pluraj citaĵoj el tiamaj gazetoj kaj libroj (eble ne ĉiuj aŭtentaj), kun paralela traduko. Certe, estas interese vidi la reklamon de buljonkubetoj Maggi, kompari tiaman altrangan politikiston Puriŝkeviĉ kun nuna Ĵirinovskij... kaj konstati, ke la vivo dum 90 jaroj ŝanĝiĝis malpli, ol oni povus supozi. Tamen, ŝajne, da citaĵoj estas iom tro. La kvanto da kompost-eraroj estas terura. Plejparton evidente kaŭzis uzado de diversaj litertipoj kaj fuŝa transkodigo (en pluraj lokoj videblas ŝanĝo de litertipoj, neniel pravigebla logike). Evidente neniu legis la presprovaĵojn, ja la libron produktis nekonata presejo en periferia ruslanda urbo Tiĥvin, la loĝloko de Bronŝtejn. Kaj la plej brila eraro ornamas la kovril- kaj titolpaĝon: ""Dek tacoj..."" Bone, ke la unua litero de la vorto restis korekta! Elfalantaj paĝoj, verŝajne, jam estas nepra tradicio de nialandaj Esperanto-libroj... La ruslanda prezo iom tro pezas kompare kun la ruslandaj salajroj kaj kun la librokvalito; pri alilandaj proporcioj mi ne scias. Do, indas unufoje tralegi la romanon. Havi kaj relegi ĝin – apenaŭ indas.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2021 Libro + CD

Prosa originale

El la “Verda Biblio”

di Izrael Lejzerowicz

€ 11,00 Recensioni


Satire classiche sulla lingua 'verde' e sul suo popolo, con CD di 38 minuti.

ed. 2021 Libro + CD

Prosa originale

El la “Verda Biblio”

di Izrael Lejzerowicz

€ 11,00 Recensioni


Satire classiche sulla lingua 'verde' e sul suo popolo, con CD di 38 minuti.

thumb

ed. 2012 Libro

Prosa originale

Paradizo ŝtelita

di Trevor Steele

€ 20,00 Recensioni


Romanzo originale che descrive la sorte degli ultimi aborigeni dell'isola di Tasmania.

ed. 2012 Libro

Prosa originale

Paradizo ŝtelita

di Trevor Steele

€ 20,00 Recensioni


Romanzo originale che descrive la sorte degli ultimi aborigeni dell'isola di Tasmania.

thumb

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Viktimoj

di Julio Baghy

€ 10,00 Recensioni


Romanzo classico con stretto intrigo fra amore e morte in un campo di prigionia siberiano.

ed. 1992 Libro

Prosa originale

Viktimoj

di Julio Baghy

€ 10,00 Recensioni


Romanzo classico con stretto intrigo fra amore e morte in un campo di prigionia siberiano.

thumb

ed. 2011 Libro

Prosa originale

Nomoj kaj sortoj

di Júlia Sigmond

€ 8,00 Recensioni


Dodici racconti ispirati da dodici uomini e dalla loro sorte.

ed. 2011 Libro

Prosa originale

Nomoj kaj sortoj

di Júlia Sigmond

€ 8,00 Recensioni


Dodici racconti ispirati da dodici uomini e dalla loro sorte.

offerta
thumb

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Kiel akvo de l' rivero

di Raymond Schwartz

€ 16,00 offerta  


Romanzo sul tema dell'amicizia fra giovani separati dalle guerre.

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Kiel akvo de l' rivero

di Raymond Schwartz

€ 16,00 offerta  


Romanzo sul tema dell'amicizia fra giovani separati dalle guerre.