Vara slipo

Jen ĉiuj detaloj disponeblaj
pri tiu ĉi specifa varo

oferto
copertina
€ 14,00
33% por almenaŭ 3 ekzempleroj aĉetitaj
Krei PDF-n

Bestoj kaj homoj

Aŭtoro: Bernard Golden

Dek tri noveloj pri fantaziaj temoj.

EldonintoEdistudio
EldonoPisa, 1986
Paĝoj137
Formato21 cm
IlustritaNe
BinditaNe
LingvoEsperanto
BazoLibro
ISBN88-7036-035-5

Recenzoj

Bestoj kaj homoj. Bernard Golden. Pizo: Edistudio, 1987. 137p. 2lcm. 27,00 gld. Patrina koro. Nevena Nedelĉeva. La Laguna/Roterdamo: J. Régulo kaj UEA,1975/1988 (preso/eldono). Beletraj Kajeroj nro 47. 147p, l7cm. 12,00 gld. Mistera lumo. Julian Modest. Budapest: Hungara EsperantoAsocio, 1987. 90p. 20cm. 12,00 gld. Esperantistaj prozistoj verkas pli da rakontoj ol da romanoj. Por produkti rakonton, ĝenerale necesas malpli da tempo. Rakontoj facile trovas lokon en la movadaj revuoj, kiuj volonte regalas siajn legantojn per paŭzoj da fikcio inter klubaj raportoj kaj strategiaj planoj. Rakontoj, fine, povas profiti duan vivon en libra formo, kiam ili atingas nombron sufiĉan por iĝi kolekto. Tiel formiĝis ankaŭ la tri recenzataj rakontaroj. Du el ili aperis en la jubilea jaro, dum Patrina koro havas daton 1975, sed, pro la sortovicoj de la eldonejo Stafeto, nur lastatempe surmerkatiĝis, La rakontemo de Bernard Golden naskiĝas en ekzotaj aŭ nekutimaj panoramoj, Faktoj okazas sur scenejoj kiel eble plej malproksimaj de la ĉiutaga vivo, personoj rolas en turisma, esplora ekzisto. La libro-titolo, Bestoj kaj homoj, trovas sian klarigon en la unua el la 13 rakontoj, La aŭtoro prezentas ĝian malheroon kiel personon malagrablan, vulgaran, minacan, danĝeran; sume, abomenindan. En la fino de la rakonto, la ulo sinmortigas: ĉu estas bestoj aŭ homoj la kunuloj, kiuj ne kapablis kompreni lin? Forta kulposento pezu sur la aŭtoro mem, kiu pentris lin tute senkompate. Golden verkas senerare, eĉ foje elegante. Sed lia maniero kunmeti historiojn malofte evitas kliŝajn sinsekvojn de priskriboj kaj dialogoj. Li do pli bone sukcesas en rigida rakonta formo kiel fabelo: ""La nekonstruebla turo"", ekzemple, bone amuzas, ankaŭ ĉar ĝi disvolviĝas en... Volapukio. Male, la temoj de Patrina koro venas el la ĉiutaga vivo. La stilo de Nevena Nedelĉeva kapablas veki emociojn, la simpleco de ŝia lingvo sugestas superan verkistan lerton. Bedaŭrinde, moralecaj intencoj multe pezas sur la 13 rakontoj kaj 2 teatraĵetoj, kiuj konsistigas la kolekton. Kvankam ankaŭ Esperanto ĉefrolas en la programitaj moralinstruoj, la leganto dronas en siropan etoson de artefarita optimismo. Kiel domaĝe, ke perfekta interplektado de dialogo kaj belege aluditaj travivaĵoj, ekzemple ĉe ""En kunveno"", nur servas la sloganan mesaĝon, ke oni ne flustru kaj krokodilu ĉeestante Esperantajn prelegojn! La rakonto ""Mistera lumo"", kiu donas la titolon al la 19-era kolekto de Julian Modest, sukcese elvokas la momenton hazardan kaj sekretan, kiam decidiĝas gravaj ŝanĝoj en la vivo de homo. Temas pri sperto netransdonebla eĉ al amiko, pri evento aŭ ekkompreno, kies okazado senrevene modifas ekziston: en la metaforo de Modest, ""blindiga, blua lumo"". En pluraj el la rakontoj de Julian Modest, aŭ infanoj rolas, aŭ infanaĝaj rememoroj elvokas faktojn kaj personojn. Foje ĉio komenciĝas de objekto, de senmova aĵo posedanta propran historion. Ambaŭ trajtoj, infana rigardo kaj objekto kiel atestaĵo de pasemaj epokoj kaj homoj, troviĝas en la rakonto ""La argila kamelo"", kie konstrua lerteco, simpla kaj preciza lingvo, homa partopreno kaj klarvida sento de la tempofluo kuniĝas por krei veran juvelon.
Laŭ via elekto, povus interesi vin ankaŭ…
oferto
thumb

eld. 2019 Libro

Originala prozo

La amo-rado

de Bobbie Wilmina

€ 15,00 oferto Recenzo


Erotika rakonto pri la vivo de juna virino ekde la primitiva infanaĝo kun fruaj gravedecoj ĝis kosmopolita mondo, al kiu ŝi…

eld. 2019 Libro

Originala prozo

La amo-rado

de Bobbie Wilmina

€ 15,00 oferto Recenzo


Erotika rakonto pri la vivo de juna virino ekde la primitiva infanaĝo kun fruaj gravedecoj ĝis kosmopolita mondo, al kiu ŝi…

thumb

eld. 2000 Libro

Originala prozo

Ĉu ŝi mortis tra-fike?

de Johán Balano

€ 14,00  


Romano elegante verkita en senĝena lingvaĵo pri sekso kaj krima fantazio.

eld. 2000 Libro

Originala prozo

Ĉu ŝi mortis tra-fike?

de Johán Balano

€ 14,00  


Romano elegante verkita en senĝena lingvaĵo pri sekso kaj krima fantazio.

thumb

eld. 2010 Libro

Originala prozo

Nu, kaj do?

de Sen Rodin

€ 9,00 Recenzoj


Kolekto de verkoj parte originalaj, aliaj jam aperintaj en diversaj revuoj.

eld. 2010 Libro

Originala prozo

Nu, kaj do?

de Sen Rodin

€ 9,00 Recenzoj


Kolekto de verkoj parte originalaj, aliaj jam aperintaj en diversaj revuoj.

novaĵo
thumb

eld. 2021 Libro

Originala prozo

Verda stelo kaj roza triangulo

de Giorgio Silfer

€ 15,00  


Antologio de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompletigita per kelkaj eseoj pri la prezentitaj aŭtoroj.

eld. 2021 Libro

Originala prozo

Verda stelo kaj roza triangulo

de Giorgio Silfer

€ 15,00  


Antologio de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompletigita per kelkaj eseoj pri la prezentitaj aŭtoroj.

thumb

eld. 1998 Libro

Originala prozo

Vojaĝo al Kazohinio

de Sándor Szathmári

€ 16,00 Recenzoj


Ĉefverko de esperanta literaturo. La protagonisto ŝippereas sur insulo kie loĝas du kontraŭaj socioj.

eld. 1998 Libro

Originala prozo

Vojaĝo al Kazohinio

de Sándor Szathmári

€ 16,00 Recenzoj


Ĉefverko de esperanta literaturo. La protagonisto ŝippereas sur insulo kie loĝas du kontraŭaj socioj.