Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

offertaLa amo-rado
AutoreBobbie Wilmina
copertina
DescrizioneRacconto erotico della vita di una giovane donna dall'infanzia primitiva con delle gravidanze precoci ad un mondo cosmopolita il cui accesso viene effettuato con l'aiuto dell'esperanto.
Prezzo€ 15,00
Sconto33% per almeno 3 copie acquistate
 
EditoreEdistudio
EdizionePisa, 2019
Pagine62
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaProsa originale
SupportoLibro
ISBN978-88-7036-089-9
Recensioni

En 1932 aperis la famaj “Sekretaj So­netoj”, kiuj certe ŝokis la tiaman publi­kon. Tial Kálmán Kalocsay ne riskis ape­rigi la libron sub sia vera no­mo, uzis pseŭdonimon, “Peter Peneter”. En 2002, laŭ manuskripto verkita en 1954, aperis (bedaŭrinde, etkvante kaj grandpreze, tial malpli konata) so­ne­taro “La sekreta psiko”, verkita de “Evo Sveti Vrag”, kiel virina aldo­na­ĵo/kompletigo/versio – aŭ, laŭ la vor­toj de Christian Declerck “...ina kon­traŭparto, simetriaĵo, vera parulo de la sonetaro de Peter Peneter...”. Ke la duan libron reale verkis Marjorie Boulton, oni eksciis nur post ŝia morto. Aliaj tempoj – aliaj moroj. En 2010 enmondiĝis krude erotika (pres­kaŭ pornografia) romano de Da­rik Otira (pseŭdonimo de ĝis nun ne­ko­nata persono) “Vojaĝo al kuniĝo” (“Konfesoj de seksobsedito”), kiun mi siatempe recenzis*. Do tute ne mi­rindas apero de “virina versio” ankaŭ de tiu romano: de iu Bobbie Wilmina “La amo-rado”. Simpla vortludo-metaforo: amo/amo­-ro kiel peza nehaltigebla rado ruliĝan­ta tra la vivo. Jam la unua frazo frapas, venigante en la etoson: “Mi festis mi­an dekkvaran naskiĝdatrevenon per la nas­ko de mia dua infano.” Nekredeble? Legu plu la membiografion/taglibron de voluptema junulino, devenanta de eta kariba insulo, ŝokiĝu plu. Ta­men, ĉio priskribita estas psikologie ver­si­mila kaj konvinka. La aventuroj estas ne nur seksaj. Ŝi diligente lernas, studentiĝas eks­ter­lande, studas muzikon kaj inĝe­nie­radon, poste eĉ sukcese lernas piloti aviadilon. “Mia kutima voluptemo pro­vizore dormadis kaj mi ne volis en tiu momento reveki ĝin; mi konstatis kiom pli da koncentriĝo kaj tempo mi havas kiam ne estas tiom da tiaj dis­traĵoj”. (p.25) Dank’ al sia talento, la­boremo, obstino kaj impertinento (en bona senco) ŝi atingas ĉion... nur pri familia feliĉo ne ĉio glatas. Ĵalu­zo, trom­poj kaj blufoj, venĝo de eks-­aman­to... kaj ŝokaj informoj pri propraj gefiloj. Ni observas la protagonistinon ĝis ŝia proksimume 50-jara aĝo, kiam ŝi refoje frontas jam spertitan ŝokan problemon... Priskribo de seksumadoj okupas ne tiom multe da loko. Ĉeestas medit­oj, kaj eĉ popularaj klarigoj pri aviado, pri patentoj kaj financoj. Eĉ se iu hazarde ne scias, kio estas Fejsbuk – jen estas bazaj informoj. La aŭtoro, kiu ajn ŝi/li estas, li­bere posedas Esperanton, kvankam era­retoj ie-tie videblas. La stilo, tamen, ne tute glatas: “Kiel lia sola heredanto mi ha­vis la taskon prizorgi ĉiujn post­mor­tajn taskojn” (p.40); “Mi ĉiam estis sus­­pektinta ke mi neniam estis pli ol pe­toliga distrilo por Andreo”. (p.53) Laŭ formoj kiel “mi prenis el mia man­saketo mian lipruĝon” (p.59) ks eb­las diveni la denaskan lingvon de la aŭtoro. Kiu legos la libron? Certe la ge­junuloj, kiuj krom kontentigo de siaj seksaj deziroj ricevos iom da ĝenera­laj utilaj scioj, kaj eble la ekzemplo de studemo-laboremo kaj obstino insti­gos ilin mem fari bonan karieron. Niaj libroj estu plej diversaj, samkiel en ĉiu alia lingvo. Ne supozu, ke Esperanto-beletron verkas kaj legas nur malmojosaj frid­pisuloj... * * * * Beletra Almanako 8, ankaŭ en la reta katalogo de UEA
Copertina
copertina
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
offerta
thumb

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

ed. 1991 Libro

Prosa originale

Mondo de travivaĵoj

di Tibor Sekelj

€ 12,00 offerta  


Racconti di avventure vissute nei cinque continenti.

offerta
thumb

ed. 1986 Libro

Prosa originale

Bestoj kaj homoj

di Bernard Golden

€ 14,00 offerta Recensione


Tredici novelle su tematiche di fantasia.

ed. 1986 Libro

Prosa originale

Bestoj kaj homoj

di Bernard Golden

€ 14,00 offerta Recensione


Tredici novelle su tematiche di fantasia.

offerta
thumb

ed. 2017 Libro

Prosa originale

Lukana antologio

di Carlo Minnaja

€ 10,00 offerta  


Raccolta di diversi autori lucani, con poesie e racconti.

ed. 2017 Libro

Prosa originale

Lukana antologio

di Carlo Minnaja

€ 10,00 offerta  


Raccolta di diversi autori lucani, con poesie e racconti.

thumb

ed. 2016 Libro

Prosa originale, Teatro

Murdo en la teatro

di Ronald Cecil Gates

€ 15,00  


La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.

ed. 2016 Libro

Prosa originale, Teatro

Murdo en la teatro

di Ronald Cecil Gates

€ 15,00  


La morte dell'autore diventa velocemente una sceneggiatura che porterà molto lavoro al famoso commissario R. Elis.

thumb

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.

ed. 2009 Libro

Prosa originale

La longa vojaĝo

di Eddy Raats

€ 14,00 Recensione


Ricordi della difficile gioventù di un attivista esperantista nelle Fiandre.