Scheda articolo
Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico
| Perversaj rilatoj | ||
| Autore | Victor Sadler | ![]() |
| Descrizione | Dopo 50 anni l'autore ritorna con una nuova collezione di scritti che appartengono alle diverse stagioni della vita. | |
| Editore | Mondial | |
| Edizione | 2015 | |
| Pagine | 66 | |
| Formato | 20 cm | |
| Illustrato | No | |
| Rilegato | No | |
| Prezzo | € 11,00 | |
| Lingua | Esperanto | |
| Categoria | Poesia originale | |
| Supporto | Libro | |
| ISBN | 9781595693068 | |
| Recensioni | Eble ne plu tiom da personoj memoras pri Victor Sadler, brito delonge loĝanta en Nederlando. Fakte la konateco pri li, se entute ĝi plu restas, devenas pli el liaj movadaj kaj oficaj aktivadoj ol el literaturo. Doktoro pri fonetiko en 1962, esperantisto ekde 1951, li enposteniĝis en UEA kaj plenumis oficojn plej diversajn, ekde 1962 ĝis 1983, jen kiel redaktoro de la UEA-revuo kaj de Monda Kulturo, jen kiel ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo, jen kiel kunhelpanto en la organizado de la UK-oj, jen kiel estrarano pri financoj. Helpinto en la programo DLT de la nederlanda firmo BSO, kiu utiligis adaptitan esperanton kiel pontolingvon ĉe aŭtomata tradukado, al tiu temo li dediĉis prelegon ĉe la ISU en la UK en Konpehago, 1962, represitan en Scienca Revuo, 13 (1963). La Akademion li trapasis (1970-1983), eksiĝante propradecide meze de la dua mandato, do entute li ne plu estas sub la reflektoroj dum pli ol tridek jaroj.
Lia literatura produkto estis unu sola filo: poemaro Memkritiko (Koko, 1967), pro kiu li ricevis la “Arĝentan spronon” en 1968. Etdimensia (60 paĝoj), Ragnarsson kaj Benczik ĝin juĝis ĉefverko (Norda Prismo 1968, 1 kaj 1970, 1); freŝa, kvankam ekstreme tarda kompare al la aperdato, la recenzo de Giulio Cappa (Beletra Almanako 21, oktobro 2014); la Historio de la esperanta literaturo de Minnaja-Silfer (2015) dediĉas al ĝi du plenajn paĝojn, do grava verko, originala poeto, pensigaj versoj.
Kio nova, aŭ ripeta, en la nuna Perversaj rilatoj? Sub tiu kalembura titolo ni trovas la poezian produkton de preskaŭ kvardek jaroj (1977-2015), ekstreme selektitan: nur 43 eroj; la laŭd(eg)oj de Auld de la komencaj 1980°, prezentataj kvazaŭ antaŭparole konvinkis la aŭtoron al publikigo, kiu tamen prokrastiĝis ĝis nun. La temo estas ekskluzive unu: amo al sia ŝi, jen apuda, jen prokrastata, jen nur rememora: Ne estas malfacile vin atendi nun. / Malfacile estis tiam - / kiam mi jam kuŝis kaj aŭskultis vin / ankoraŭ moviĝadi, kiel fantomo, / tra nia amludejo. Elvenas, kvankam ne per elŝprucoj, sed softe, preskaŭ kaŝe, la jam konata soleco, kiu hantis la poeton en Memkritiko kaj kiu ripetiĝas nun. La versoj estas samtipaj kiel la unuakolektaj: ĝenerale liberrimaj kaj liberritmaj, tamen ne mankas regulskemaj sonetoj aŭ eĉ pli strika rimado, pli por sinmoka parado ol pro efektiva poezia bezono. Sed la ironio estas pensiga: Ho, kiel bele esti homo , / de progresem’ la epitomo, / supervidanto de l’ ĉiomo / de l’ galaksi’ ĝis diatomo. / Kiel agrable esti homo! […] Ho, kiel bele esti homo, / balenpafist’ aŭ gastronomo. / Specioj mortus eĉ sen nomo, / se mankus homa idiomo. / Kiel agrable esti homo! / – diris kobaj’ kun karcinomo.
La lasta verso pensigas pri la lukto de la homo kontraŭ la kunloĝantoj de la terglobo, lukto venka, tamen detrua. Ŝajnus leĝera libreto, kiun oni facile formetas post legado; sed ne metu ĝin tro malproksimen, vi revenos al ĝi.
|
|
| Copertina | ![]() |
|
ed. 2008 Libro
Taglibro de nenifaranto
di Nicola Ruggiero, Mauro Nervi
€ 7,00 Recensioni
Prima raccolta di liriche di una nuova voce della poesia in Italia.
ed. 2008 Libro
Taglibro de nenifaranto
di Nicola Ruggiero, Mauro Nervi
€ 7,00 Recensioni
Prima raccolta di liriche di una nuova voce della poesia in Italia.
ed. 1987 Libro
En barko senpilota
di William Auld
€ 21,00offerta Recensione
L'opera completa del grande poeta.
ed. 1987 Libro
En barko senpilota
di William Auld
€ 21,00offerta Recensione
L'opera completa del grande poeta.
ed. 2015 Libro
Poezio el ĉiuj ĉieloj 2015
€ 17,50offerta
Antologia di poesie, in italiano e in esperanto, di autori che hanno partecipato al concorso.
ed. 2015 Libro
Poezio el ĉiuj ĉieloj 2015
€ 17,50offerta
Antologia di poesie, in italiano e in esperanto, di autori che hanno partecipato al concorso.
ed. 2016 Libro
Laminarioj
di Suso Moinhos
€ 9,00 Recensioni
Raccolta di poesie di un nuovo e giovane autore spagnolo.
ed. 2016 Libro
Laminarioj
di Suso Moinhos
€ 9,00 Recensioni
Raccolta di poesie di un nuovo e giovane autore spagnolo.
