Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

La kanto de l' korvo
AutoreNicola Ruggiero
copertina
DescrizioneLa seconda raccolta di poesie di un moderno poeta.
EditoreEspero
EdizionePartizánske, 2014
Pagine86
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
Prezzo€ 7,00
LinguaEsperanto
CategoriaPoesia originale
SupportoLibro
ISBN978-80-89366-23-1
Recensioni

Preninte en la manojn La kanto de l’ korvo ĉi-foje mi faris eraron; mi ĉiam rigardas unue la enhavon librofine, kaj, allogite de ĝia titolo “Fari el haveno hejmon”, mi legis antaŭe la postparolon kaj mi trafis al ero de Jorge Camacho. Je la fino de lia dupaĝa peco mi estis konstruinta al mi jam ideon de la poemaro; sed ĉar la poeton Nicola Ruggiero mi konas persone (ne fizike, sed intelekte) pro oftaj kontaktoj, mi kun avido transiris al la poeziaĵoj, por konstati ĉu mi estos trafita de la samaj sentoj. Alifonte, mi estis allogita de la supozata diferenco kun lia unua poemaro, Taglibro de nenifaranto, kiun la recenzo de Mao Zifu en Beletra Almanako asertas. Mi volis mem esplori, kaj eventuale konsenti (aŭ mal-). Diferenco ja, kun la unua poemaro, kiu aperis en 2008. En tiu forte sentiĝis klasikeco: la alkajaj strofoj memorigis pri la liceaj studoj, lia La lasta eĥis el Catullus, la parolado inter Titir kaj Manolo ŝajnis rekonduki al la bukolika Vergilio, kaj ankoraŭ Vergilion (sed ankaŭ Tibulon) oni sentas en pri la morto de Dafni. Mi supozis, esperis, pri daŭrigo sur la sama pado per ĉi dua poemaro. Male, mi trovis tute alian poeton. Ja certe, kiam junaj, la paso de ses jaroj egalas al tempoj geologiaj, kaj ne surprize ke io ŝanĝiĝis; sed ĉu ŝanĝiĝis la esenco, la kerno de la poeto? Povas ŝanĝiĝi la amatino (tiu ja, nature), la rezidejo, la kutimoj, sed ĉu la koro? Mi perplekse, preskaŭ timeme komencis la legadon ekde la unua paĝo. Jam la kovrilo min suspektigis: en la unua poemaro silentis nigra kato senmova: ĝi apenaŭ turnis la kapon siluete, por ne tro malafable vidigi al ni nur sian dorson: leĝeraj kurtenoj alterasis, la suno eniris tra larĝa aperturo okupanta pli ol duonon de la kovrilo. Ekstere, plantovazo, kiu per sia surpavima ombro reliefigis la nevidatan eksterkadran sunon. La kovrilo de la dua poemaro estas - kiel diri? - agresa. Korvo, konstruita per ŝtofopecoj preskaŭ ĉiuj nigraj, kontraŭ blanka fono (grize profiliĝas foraj montoj, aŭ valoj?), kun beko larĝe malfermita: ĉu ĝi kantas? Ĝi aspektas pli krie ol kante. La subaj piedoj kaj vosto estas tranĉitaj, sed ili videblas supre, kvazaŭ la kombino de la du partoj enfermas la titolon inter krifoj kaj beko. Ĉu mi aŭdacu enen? Ho, tamen; la koro ne ŝanĝiĝis: ankoraŭ lin protektas la klasika Muzo, ankoraŭ de ŝi li petas inspiron en Odiseo. Ankoraŭ la bildoj estas imagriĉaj: li ŝtelas la timojn de la amatino per la lipoj, li kisas la malĝojon, tigro eniras lian mornon, li enŝovas monerojn en la poŝojn de l’ malnokta nokto… ho, jes ja, mi lin rekonas kiel vortopentriston, kiel prefiksoĵongliston: ordinarulo dirus al la amatino “neniam sen vi”, sed kiel pli cerbostreĉa, tamen pli esprimiva “maliam malkun vi”. Eble tro banalas verdikti, ke Ruggiero trempiĝis en la koncizismon de Ragnarsson, tial ke li nun establiĝis en Islando; tro banalas subŝovi, ke per vizito al la tombo de Auld en Dollar, li alproprigis al si la homan filozofion de la granda skoto, iama prezidanto de la esperanta PEN. Li ĉerpis el ambaŭ, sendube, sed li ilin laŭiris, penetris, travivis. La auldan Vi estas maro, kiun mi navigas Ruggiero alrespondas per Mi estos vento / sur via maro. Ruggiero ĉerpis vere el la esperanta tradicio: ne mankas inspiro el Kurzens kaj Miĥalski, ne mankas iom da vida poezio, kie la literoj de “granda demandsigno” dismetiĝas en formo de… granda demandsigno. Sed la italan subfonon li ne forgesis: ĉu estas troo vidi la Triumfon de Bakho kaj Ariadno de Laŭrenco Medici (1) en la festa impeto de Ruggiero Festu, ebriiĝu, laŭtu, inspiriĝu, / ĉielarku, amu, juvelu, navigu? En Leĝere li sendas la poemeton al sia amatino (la akrostiko sugestas: Paŭlinjo): ĉu ne rememoro de la “dolĉa nova stilo“ de la itala mezepoko? Amo al la korpo: Mi iĝos esplorema Gulivero / sur via korpo pala kiel neĝo. Konfeso pri kutimoj: fumado, kafumado, tamen rezigneblaj: Mi ĉesos fumi / se vi iĝos / mia malvirto / la matenojn / post la kafumado. Amo al la malnokta nokto, konstanta sento pri sensoplena mistero: Ĉar noktoj apartenis nur al ni / ĉar ili apartenas al amantoj. Amo al la islanda naturo, al ĝia monto Esja, al la lando kiu lin brakumas gaste, sed sen forgeso pri italaj lokoj; versoj liberaj, sed alterne perfektaj rimitaj regulformaj strofoj. Je la fino de la lego, mi konfesas, ke mi trafis aliajn sentojn ol Camacho aŭ Mao; tio signifas, ke la poemaro de Ruggiero ludas per multaj kordoj, kaj ĉiu leganto estas agordita sur propra. Nicola Ruggiero versas ankaŭ en la itala, pasintjare aperis poemaro Il canto delle rane (La kanto de la ranoj); ne temas pri simplaj tradukoj el esperanto aŭ inverse (tamen kelkaj jes, kiel la bildoj pri vintro); kelkaj imagoj samas, kiel la enmeto de moneroj en la poŝojn de la nokto. Kaj valora estas lia kunlaboro en la italigo de La infana raso. Iam Kalocsay versis (en Arĝenta duopo, represita en Izolo) ke li preparas la lingvon por “genio post mi venonta”; nu, pluraj ŝatus akapari al si tiun ‘kvalifikon’, kaj iuj kritikistoj, eble kelkfoje tro entuziasmaj, ŝatis atribui ĝin al sia favorato. Nu, kun Nicola Ruggiero ni havas kroman kandidaton. ________________________________ (1) Vidu en Itala Antologio, Coedes, 1987.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
novità
offerta
thumb

ed. 2023 Libro

Poesia originale

Tamen kantas fido

di Clarence Bicknell

€ 15,00offerta  


Fra le varie attività di Bicknell, oltre la botanica, l'archeologia, l'arte, l'esperanto, bisogna aggiungere la…

ed. 2023 Libro

Poesia originale

Tamen kantas fido

di Clarence Bicknell

€ 15,00offerta  


Fra le varie attività di Bicknell, oltre la botanica, l'archeologia, l'arte, l'esperanto, bisogna aggiungere la…

thumb

ed. 1976 Libro

Poesia originale

Rimleteroj

di Marjorie Boulton, William Auld

€ 4,00  


Lettere in rima con le quali gli autori erano in corrispondenza negli anni 1953-54.

ed. 1976 Libro

Poesia originale

Rimleteroj

di Marjorie Boulton, William Auld

€ 4,00  


Lettere in rima con le quali gli autori erano in corrispondenza negli anni 1953-54.

offerta
thumb

ed. 2021 Libro

Grammatiche

Parnasa gvidlibro

di K. Kalocsay, R. Bernard, G. Waringhien, N. Ruggiero

€ 15,00offerta Recensioni


Manuale di metrica esperantista con importanti consigli per poeti, con vocabolario in rima e glossario. Molti gli esempi.

ed. 2021 Libro

Grammatiche

Parnasa gvidlibro

di K. Kalocsay, R. Bernard, G. Waringhien, N. Ruggiero

€ 15,00offerta Recensioni


Manuale di metrica esperantista con importanti consigli per poeti, con vocabolario in rima e glossario. Molti gli esempi.

offerta
thumb

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Poezio el ĉiuj ĉieloj 2016

di Giuseppe Campolo

€ 18,00offerta  


Raccolta di poesie del concorso omonimo, con testo italiano a fronte.

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Poezio el ĉiuj ĉieloj 2016

di Giuseppe Campolo

€ 18,00offerta  


Raccolta di poesie del concorso omonimo, con testo italiano a fronte.

thumb

ed. 2008 Libro

Poesia originale

Taglibro de nenifaranto

di Nicola Ruggiero, Mauro Nervi

€ 7,00 Recensioni


Prima raccolta di liriche di una nuova voce della poesia in Italia.

ed. 2008 Libro

Poesia originale

Taglibro de nenifaranto

di Nicola Ruggiero, Mauro Nervi

€ 7,00 Recensioni


Prima raccolta di liriche di una nuova voce della poesia in Italia.