Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 12,00
Crea PDF

La infana raso

Autore: William Auld

Epopea sull'evoluzione della razza umana, definita razza bambina.

EditoreChapecó
EdizioneBrasile, 1992
Pagine160
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
SupportoLibro

Recensioni

Iu kritikisto iam asertis, ke poeto neniam devas publike deklami siajn proprajn versaĵojn. Ĝis nun mi emis konsenti pri tiu opinio, ĉar en pluraj okazoj mi aŭdis tiajn recitaĵojn fare de poetoj, kaj tiu sperto difektis por mi la plezuron, kiun mi antaŭe sentis kiam mi silente legis la koncernajn poemojn. Tamen poezio estas verkita precipe por deklami, do mi aŭskultis kun intereso ĉi tiun duoblan diskan registraĵon, kaj poste devis modifi mian negativan sintenon. William Auld ne nur majstre verkis; li ankaŭ majstre deklamis. Lia agrabla sudskota voĉo tre klare kaj esprime vivigas por ni la mutan presitan tekston de lia plej longa poezia verko La infana raso. Ĉiuj silaboj estas klare elparolataj kaj Auld ne provas histrioni, kiel (laŭ mia sperto) ofte faras aliaj verkistoj. Ju pli oni legas aŭ aŭskultas tiun eposan verkon, oni pli kaj pli konvinkiĝas, ke ĝi estas gravega kontribuo al la monda literaturo. La temo estas universala, nome la situacio de la homaro en la tempo kaj en la kosmo. Ĝi estis parte inspirita de la verko Cantos de la usona poeto Ezra Pound, kaj ĝi memorigas min pri Canto General de la ĉiliano Pablo Neruda. Ofte grandaj mensoj simile pensas. Oni povas demandi sin, ĉu bona poezio bezonas muzikan akompanon. Certe la antikvaj bardoj ofte ludis muzikinstrumentojn dum recitado. Ni scias ke la vorto liriko originale signifis (vidu PIV-on) ""Poezio, kiun oni kantis kun akompano de liro"". Ĉe ĉi tiu registraĵo, la muzika akompanaĵo estas ĝenerale bela, sed laŭ mi (kaj tio estas nur mia persona opinio), la melodioj elektitaj ne ĉiam estas en akordo kun la koncerna kanto (aŭ ĉapitro kiel Auld preferis nomi la sekciojn). Ekzemple, kvankam la Arioso de J. S. Bach estas belega melodio, ĉu ĝi vere taŭgas por akompani la Duan Kanton, kiu estas severa kritiko de la religio? Aŭ ĉu la Pathétique de Beethoven harmonias kun Kanto (la 17-a), kiu komenciĝas: ""Mi estas l’ araneo kaj la muŝo""? Tion mi dubas. Plie, mi sentis, ke la erotika Kvina Kanto elvokas ion pli pasian ol la dolĉa, iom sentimentala muziko, kiu akompanas ĝin. Aliflanke, la cetera elekto estas pli kontentiga, kaj plurfoje sufiĉe inspira. Ne ĉiam estis elektitaj klasikaj melodioj. Aliaj akompanaĵoj devenas de film-muziko, ekzemple la temo de La listo de Ŝindler, kiam koncentrejoj estas menciitaj (Kanto 16). Tre taŭga sonas Also sprach Zarathustra de Richard Strauss (tem-muziko de la filmo 2001), kiel akompano de la Kvara Kanto: ""Ni pioniraj homoj de la spacvojoj"". La libreto kiu akompanas la diskojn enhavas la tutan tekston kaj notojn de La infana raso. Ĝi estas ilustrita per allogaj grafikoj. Mi trovis nur unu eblan etan komposteraron, nome reĝo anstataŭ rego sur la paĝo 35 (kiu ne ŝanĝas la sencon). Mi iom amuziĝis pri la fakto, ke Auld decidis en sia deklamado de la Copa de Vergilio (Kanto 190) reveni al la pruda, kaj – kiel li konfesis en sia tria eldono – erara traduko de la latinaĵo inguen – kiel ""ventro"". Oni neniam povus rigardi lin kiel prudulon! Oni devas varme gratuli la respondeculojn pri tiu iniciato, kiu certe estos bonvenigita de la esperantistaro. Ĝi certe valoras.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
offerta
thumb

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Poezio el ĉiuj ĉieloj 2016

di Giuseppe Campolo

€ 18,00 offerta  


Raccolta di poesie del concorso omonimo, con testo italiano a fronte.

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Poezio el ĉiuj ĉieloj 2016

di Giuseppe Campolo

€ 18,00 offerta  


Raccolta di poesie del concorso omonimo, con testo italiano a fronte.

thumb

ed. 2017 Libro

Poesia tradotta

La specie bambina / La infana raso

di William Auld

€ 15,00  


La traduzione in italiano del famoso poema 'La infana raso' con testo a fronte.

ed. 2017 Libro

Poesia tradotta

La specie bambina / La infana raso

di William Auld

€ 15,00  


La traduzione in italiano del famoso poema 'La infana raso' con testo a fronte.

thumb

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Laminarioj

di Suso Moinhos

€ 9,00 Recensioni


Raccolta di poesie di un nuovo e giovane autore spagnolo.

ed. 2016 Libro

Poesia originale

Laminarioj

di Suso Moinhos

€ 9,00 Recensioni


Raccolta di poesie di un nuovo e giovane autore spagnolo.

thumb

ed. 2015 Libro

Poesia originale

Perversaj rilatoj

di Victor Sadler

€ 11,00 Recensione


Dopo 50 anni l'autore ritorna con una nuova collezione di scritti che appartengono alle diverse stagioni della vita.

ed. 2015 Libro

Poesia originale

Perversaj rilatoj

di Victor Sadler

€ 11,00 Recensione


Dopo 50 anni l'autore ritorna con una nuova collezione di scritti che appartengono alle diverse stagioni della vita.

thumb

ed. 2016 Libro

Poesia originale

La poemoj

di Gerrit Berveling

€ 10,00  


Le più famose poesie completate con altro materiale.

ed. 2016 Libro

Poesia originale

La poemoj

di Gerrit Berveling

€ 10,00  


Le più famose poesie completate con altro materiale.