Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 13,00
Crea PDF

Nova esperanta krestomatio

Autore: William Auld

Vasta raccolta di testi originali e tradotti, racconti, poesie, saggi e poemi in esperanto ed una collezione di poesie di 73 paesi.

EdizioneRotterdam, 1991
Pagine510
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaEsperanto
CategoriaSaggistica
SupportoLibro
ISBN92-9017-043-3

Recensioni

Estis la centenario de Esperanto, kiu instigis la homojn en Roterdamo entrepreni jubilean kolekton Jarcento de Esperanto. La laŭdinda iniciato modere sukcesis en la kampo Esperantologia per reeldono de PAG kaj (precipe) de Lingvo kaj vivo de karmemora profesoro Waringhien. Pliaj verkoj en la serio celis bilanci la literaturan evoluon. Esperanta antologio: Poemoj pruvis, ke efektive centoj da Zamenhofaj adeptoj estis elspezintaj paperon kaj tempon por verkado de poezio; plejparte kun nula rezulto, tamen ĝi demonstris, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas poetoj gravaj ne nur historie. La duvoluma Trezoro: La Esperanta novelarto montriĝis malsupera kompare kun la ĵus menciita Antologio. Feliĉe, hodiaŭ mi ne devas serĉi la kaŭzojn de tiu evidenta fiasko. La kvinan numeron de la kolekto portas Nova Esperanta Krestomatio, eldonita 88 jarojn post la apero de la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kompilita, redaktita kaj grandparte aŭtorita de Zamenhof. La celo de la Aulda Krestomatio identas kun tiu de la Zamenhofa: prezenti la modelan Esperantan stilon surbaze de valoraj tekstoj prozaj kaj poeziaj. Kompreneble, la varsovia doktoro havis nur etan bedon por pluki verkojn, kaj li montris tiun modelan stilon sinkrone, dum la skota bardo disponis terenon multe pli ampleksan kaj donis diakronan prezenton. William Auld intence konservis la Zamenhofan strukturon de la tuto, kaj ni sekvu lin laŭ la krestomatia framo, kvankam tiu trivita metodo kaj troabundo de nomoj — mi konscias tion — apenaŭ instigas finlegi tiun ĉi enuigan komentarion. La rakonta sekcio aspektas duparta: sortimento da noveloj ekde 1898 ĝis 1967 kaj la prozo de la jaroj 1980-aj. Kaj oni devas konfesi, ke Auld ja sukcesis en la parto historia, sed ĉu ankaŭ en la aktuala? Por iom ripozeti kaj amuziĝi, jen eta testo. Nomu ses popularajn novelistojn, kiuj verkis esperante en 1970-80aj jaroj. Eble iom tro ambicie, mi kredas aŭdi la nomojn: R.Schwartz, S.Szathmári, Lorjak, I.Nemere, K.Piĉ, S.Stimec, J.Valano… Eventuale aŭdiĝos ankaŭ E.Tóth, Konisi gaku aŭ eĉ iu el la nomoj de la brava pandemonia koterio… Ba, tute pretercele. La kompilinto de la Nova Krestomatio ja estas fakulo komisiita de UEA, kaj li pli bone kompetentas ol ni ĉiuj, ĉu ne? Do, jen la ses majstroj de l' nuntempa novelarto: W.Auld (kompreneble), L.Beaucaire, L.Dek, V.Glazunov, R.Konstantinova kaj J.Modest! Nu, eble ne la estetiko, sed la modela (kiu nun povas difini, kiel iam Zamenhof, la modelecon?) stilo? Eble, jes — ni vidu tion en la mondliteratura sekcio. Tamen ĉi tie nin atendas surprizo. Mi diligente lernis, ke “la unua stilisto esperantista” estas K.Bein, sed vane mi serĉis la nomon de Kabe en la libro. Ĝi mankas inter la nomoj de la imitindaj tradukmajstroj, samkiel mankas A.Grabowski kaj, ekzemple, I.Rotkviĉ. (En la tuta libro, inter pli ol 100 nomoj, ne troviĝis eĉ loketo por E.-V.Drezen, E.Privat kaj T.Sekelj.) Preter la sekcioj scienca kaj lingvistika ni venu al la poezio. Por amuzi la legantaron, laciĝintan ĉe la oftalmologio aŭ internacia publika juro, nia ŝercema korifeo decidis elekti ĝuste Esperanton, kiel la ekskluzivan poezian temon. Do, ne estas mirige, ke ekster la 31-kapa poeta kongregacio restis J.Balbin, C.Conterno-Guglielminetti, L.Gabrielli, A.Goodhier, N.Kurzens, K.Long, M.Nervi, B.Ragnarsson, N.Rossi, V.Sadler k.a. Kompense, oni povas ĝui kvin poemojn de mem Auld aŭ tri pecojn de Misu Beraru en la satira subsekcio.Jen, komenco de unu el ili: Jen grava, feliĉa eltrov' de samideano Ĥitrov, plej sperta koloniisto kaj brava esperantisto. Ni havos baldaŭ kolonion, — almenaŭ, ni esperu tion. Kaj tie, sur la ĉefa bulvardo, eterne flirtos verda standardo… ktp Tute sincere, kelkaj konatoj preferus ne ĝin, sed Kontakton de Gianfranco, sed… mi deflankiĝas. Ja W.Auld intencis ĉi tie ne la stilan, nek la estetikan efikon, sed emoci-ideologian (kaj preterrezulte, humuran), laŭ la nedeklarita celo de la Nova Esperanta Krestomatio. Sed la literatura valoro devus atuti en la konkluda sekcio Internacia liriko, kie la aŭtoro de La infana raso daŭrigante kaj profundigante la tradicion de El Parnaso de popoloj kaj Tutmonda sonoro enmetis poeziajn tradukojn el pluraj lingvoj. Fakte, estas paradantaj 73 tradukoj el 73 lingvoj, kio laŭ la dokta kribrinto montras “la kapablecojn de Esperanto”. Sendube, tiu fako povus pliriĉiĝi (kaj Esperanto plikapabliĝi) per la baŝkiraj, taĝikaj kaj aliaj disponeblaj tradukoj, ke la lingvoj atingu la senriproĉan nombron 100 omaĝe al la centenario de Esperanto. Kaj tion oni povus pli brile reklami, ĉu ne? Bedaŭrinde, estas evidenta fakto, ke la Nova Esperanta Krestomatio mistrafis. Kaj tute ne necesas esti orakolo por deklari, ke ĝi neniam atingos 17 eldonojn de la Fundamenta Krestomatio. W.Auld en la prefaco dediĉas la Krestomation por lernantoj. Kvankam mia instruista sperto estas nur iom pli ol dek-jara, nur tre rare mi vidis lernanton, kiu petus tielan fundamentan volumegon. Normale la libron, kia estas la revuata Krestomatio, akiras kolektantoj por meti ĝin inter aliajn monumentaĵojn “kiuj formas kulturan fundamenton de la internacia lingvo”. Do, apud PIV, PAG, OV, Enciklopedio, Esperanto en pespektivo kaj similaj bazaj referenciloj nun staros la bela Nova Esperanta Krestomatio (ĉu NEK?), bonege bindita, provizita per superkovrilo kaj tiu ĉarma silka rubando — kies Esperantan nomon mi ne scias — servanta por meti ĝin inter la ŝatataj paĝoj. Feliĉe la neofitoj povas facile trovi por sia plezuro aliajn legolibrojn. Ja Auld mem kompilis Paŝoj al plena posedo (utila kaj konstante reeldonata verko) kaj M.Boulton — same, laŭ komisio de UEA — preparis Faktoj kaj fantazioj. Kaj por kleriĝo pri la Esperanta literaturo tute taŭgas Baza Literatura Krestomatio, multe pli modesta, sed ne malpli kompetenta libro aperinta per tri eldonoj en Budapeŝto dum la lastaj jaroj de la ora epoko de la popoldemokratio.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 1971 Libro

Saggistica

Retoriko

di Ivo Lapenna

€ 20,00  


Un approfondito saggio sull'arte dell'oratoria.

ed. 1971 Libro

Saggistica

Retoriko

di Ivo Lapenna

€ 20,00  


Un approfondito saggio sull'arte dell'oratoria.

offerta
thumb

ed. 2009 Libro

Saggistica

Multilinguismo e Società 2010

di AA.VV.

€ 15,00 offerta  


Atti della giornata di studio svoltasi a Firenze il 25/11/2008, in occasione dell'Anno Internazionale delle Lingue, Diritti…

ed. 2009 Libro

Saggistica

Multilinguismo e Società 2010

di AA.VV.

€ 15,00 offerta  


Atti della giornata di studio svoltasi a Firenze il 25/11/2008, in occasione dell'Anno Internazionale delle Lingue, Diritti…

offerta
thumb

ed. 2018 Libro

Saggistica

Pado al Paradizo

di Christopher Chippendale

€ 10,00 offerta  


Un ampio saggio sulla vita affascinante di un personaggio poliedrico.

ed. 2018 Libro

Saggistica

Pado al Paradizo

di Christopher Chippendale

€ 10,00 offerta  


Un ampio saggio sulla vita affascinante di un personaggio poliedrico.

offerta
thumb

ed. 2011 Libro

Saggistica

Teknikoj de neperforto

di Aldo Capitini

€ 15,00 offerta  


Il più famoso libro di Aldo Capitini, maggior filosofo italiano della non violenza. Scritto nel 1967, ma attualissimo, contiene…

ed. 2011 Libro

Saggistica

Teknikoj de neperforto

di Aldo Capitini

€ 15,00 offerta  


Il più famoso libro di Aldo Capitini, maggior filosofo italiano della non violenza. Scritto nel 1967, ma attualissimo, contiene…

thumb

ed. 2007 Libro

Saggistica

Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto

di Wendy Heller

€ 30,00 Recensione


Autorevole biografia della figlia di Zamenhof, l'iniziatore dell'esperanto.

ed. 2007 Libro

Saggistica

Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto

di Wendy Heller

€ 30,00 Recensione


Autorevole biografia della figlia di Zamenhof, l'iniziatore dell'esperanto.