Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

offerta
copertina
€ 21,00
33% per almeno 3 copie acquistate
Crea PDF

Multilingualism, Language, Power, and Knowledge

Autore: Paolo Valore

Testi di nove conferenze (sei in inglese e tre in italiano), presentate al Convegno multilinguistico del 24-25 luglio 2011, tenutosi a Gargnano del Garda.

EditoreEdistudio
EdizionePisa, 2011
Pagine176
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
CategoriaSaggistica
SupportoLibro
ISBN978-88-7036-809-3

Recensioni

Multilingualism: Language, Power, and Know­ledge. Red. Paolo Valore. Pisa: Edistudio, 2011. 172p. 21cm. ISBN 9788870368093. Prezo: € 21,00 La referaĵoj en tiu ĉi parte anglalingva kaj parte itallingva volumo prezentiĝis en konferenco pri plurlingvismo (la kapablo de unuopulo paroli pli ol unu lingvon) kaj multlingvismo (la ekzisto de pli ol unu lingvo ene de komunumo), kiu okazis en Brescia en 2011. Pluraj referaĵoj nur fore rilatas al la temo; tamen, tiu ĉi eta libro enhavas amason da interesaj aferoj. Ĝi malfermiĝas per du eseoj pri infana dulingvismo, verkitaj de Maria Antonietta Pinto kaj Antonella Sorace, kiuj reliefigas la avantaĝojn kaj foje la malavantaĝojn, kiujn ĝuas dulingvuloj. Pli interesaj por esperantistoj estas du eseoj, kiuj sekvas, de Renato Corsetti kaj Wim Jansen. La deirpunkto por Corsetti estas la nun fifama rimarko de Noam Chomsky, ke Esperanto “ne estas lingvo” – kio spronas Corsetti al defendo de Esperanto kiel lingvo regata de reguloj, kiel siavice montras ekzemple la lingva konduto de denaskaj esperantistoj. Fakte la ekzemplo ne plene respondas la ĉomskian konstaton, ĉar Chomsky parolas pri la profundaj strukturoj de Esperanto kaj ne pri la regula simpleco de la lingvo, sed tiu ekskurso en la infanan uzon de Esperanto havas sian propran intereson. La dokta eseo de Wim Jansen pri la gramatiko kaj semantiko de Esperanto el la vidpunkto de gramatikaj valoroj atentigas, ke Esperanto fondiĝis artefarita sed evoluis en la kadro de aŭtonome funkcianta komunumo, tiel ke oni povas klare sekvi la procedojn de lingvoŝanĝiĝo laŭ la direkto de flekseblo. La eseo valoras la prezon de la tuta volumo, montrante kion oni povas atingi per plene profesia esplorado de Esperanto: Jansen estas profesoro pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo. La cetero de la volumo estas mikspoto de diversaj temoj. Mauro Tosco esploras la rilatojn inter la lingvo de la nacia ŝtato unuflanke kaj la minoritataj kaj regionaj lingvoj aliflanke. Manuela Giolfo kaj Francesco Sinatora signalas gravan problemon en la lingvoinstrua kampo, nome la instruadon de la araba lingvo, kiu (laŭ ili – kaj ili verŝajne pravas) baziĝas sur miskompreno de la karaktero mem de la araba lingvo. Sekvas provoka eseo de Giuseppe Castorina, el la Roma Universitato La Sapienza. Rilate la lingvajn konfliktojn en la eŭropaj instancoj Castorina argumentas (per bone konataj argumentoj), ke Esperanto estus la plej “demokrata” solvo. Se temas pri la angla, Castorina forte atakas tiujn, kiuj insistas pri “pura angla lingvo” kontraŭ la “ĵargono” de nedenaskaj utiligantoj, montrante, ke tiu ĵargono estas nenio alia ol utiligo de internacie konataj vortoj kontraŭ la trude anglasaksa lingvaĵo de la denaskuloj. Temas finfine pri strebo pri posedo de la lingvo inter la britoj unuflanke kaj la praktikaj utiligantoj de la angla lingvo aliflanke. Davide Astori interese enrigardas inventitajn lingvojn kaj ŝtatojn, analizante Na’vi, la eksterteranan lingvon en la filmo Avatar, la verduran (lingvo de videoludo) kaj la stranalandan (el infanlibro de Stefano Benni), venante fine al la mallonga vivo de la esperantlingva mara platformo Insulo de la Rozoj, malkonstruita en 1968 de la italaj instancoj post mallonga sed gloreta vivo kiel sendependa ŝtato. Fina ĉapitro pri antropologia observado kompletigas la volumon. Evidente la redaktoro konfidis al la aŭtoroj la taskon mem redakti siajn kontribuaĵojn. Kelkaj faris, kelkaj ne. Estus bone se Edistudio plialtigus siajn tiurilatajn normojn: tro ofte ĝiaj alirilate bone prezentitaj libroj estas makulataj de preseraroj kaj aliaj malglataĵoj.
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
offerta
thumb

ed. 2011 Libro

Saggistica

Teknikoj de neperforto

di Aldo Capitini

€ 15,00 offerta  


Il più famoso libro di Aldo Capitini, maggior filosofo italiano della non violenza. Scritto nel 1967, ma attualissimo, contiene…

ed. 2011 Libro

Saggistica

Teknikoj de neperforto

di Aldo Capitini

€ 15,00 offerta  


Il più famoso libro di Aldo Capitini, maggior filosofo italiano della non violenza. Scritto nel 1967, ma attualissimo, contiene…

thumb

ed. 2022 Libro

Saggistica

Tre saggi sull'esperanto

di Davide Zingone

€ 10,00  


Un filo verde collega questi tre saggi: il primo, sull'Isola delle Rose; il secondo, su Grandi film internazionali; ed il…

ed. 2022 Libro

Saggistica

Tre saggi sull'esperanto

di Davide Zingone

€ 10,00  


Un filo verde collega questi tre saggi: il primo, sull'Isola delle Rose; il secondo, su Grandi film internazionali; ed il…

thumb

ed. 2016 Libro

Saggistica

Serta gratulatoria in honorem

di Federico Gobbo

€ 33,00  


Un ampio volume che raccoglie contributi in onore dei 75 anni di Renato Corsetti. Oltre a saggi e scritti di Corsetti nella sua…

ed. 2016 Libro

Saggistica

Serta gratulatoria in honorem

di Federico Gobbo

€ 33,00  


Un ampio volume che raccoglie contributi in onore dei 75 anni di Renato Corsetti. Oltre a saggi e scritti di Corsetti nella sua…

offerta
thumb

ed. 2012 Libro

Saggistica

Multilinguismo e Società 2011

di AA.VV.

€ 15,00 offerta  


17 scrittori trattano il tema del multilinguismo e multiculturalismo da diversi punti, descrivendo la ricchezza e…

ed. 2012 Libro

Saggistica

Multilinguismo e Società 2011

di AA.VV.

€ 15,00 offerta  


17 scrittori trattano il tema del multilinguismo e multiculturalismo da diversi punti, descrivendo la ricchezza e…

thumb

ed. 2004 Libro

Saggistica

Skizo de la esperanta literaturo

di Eduard Vladimir Tvarožek

€ 10,00  


Uno scritto conciso per una consultazione di questo tema fino agli anni '80.

ed. 2004 Libro

Saggistica

Skizo de la esperanta literaturo

di Eduard Vladimir Tvarožek

€ 10,00  


Uno scritto conciso per una consultazione di questo tema fino agli anni '80.