1 Heroldo de Esperanto 2252 (2: 2016) Komenca atentigo Antaŭ tia impona libro, recenzemulo hezitas. Tiom pli ke la aŭtoroj estas bone konataj specialistoj pri la fako. Ili dividis la malfacilan taskon inter si: ambaŭ pritraktis la periodon 1887-1993, dum Minnaja pritraktis specife la periodon 1994-2012. Carlo Minnaja estas denaska Eparolanto, matematikisto, ĉiam aktiva en literatura kampo, ĉefe sur kampo traduka kaj literaturkritika. Ankaŭ aktiva sur movada kampo. Giorgio Silfer lernis esperanton junaĝe, kaj tuj ekaktivis sur literatura kaj movada kampoj. Ambaŭ do estas atentaj observantoj de la lingvo-strukturo de la lingvouzo, de la literaturkreado kaj produkto. Ĉar ja, beletra kreaĵo atingas sian legantaron nur tra eldon- kaj distribuo-vojoj. Tio signifas, ke ili praktike spertis la socian konsiston de la esperanta movado, kaj ĝian historion. Ili “renkontiĝis” junaĝe, kadre de La Patrolo, grupo el kultur-agantoj eduke itallingvaj, kiuj iniciatis la revuon Literatura Foiro. Pli malfrue la grupo cedis sian rolon al nova realaĵo, LFKoop, kiu ne nur plueldonis la revuon, sed ekaktivis ankaŭ en la instruo de kulturo, kaj en la produkto de la rimedoj necesaj por tiu celo. Silfer kaj Minnaja daŭre kunlaboris, ankaŭ post la malapero de La Patrolo. Ili restis proksimaj al la celo origina: produkti kulturon por socio diverskonsista, studi profundige tiun socion kaj ties kulturon, kaj helpi al ĝia plufortikigo. Ili restis fidelaj al la etika spirito de Zamehof. Pli fruaj provoj: Ne la unuan fojon oni publikigas verkon pri la temo “esperanta literaturo”. Sed ja nun la unuan fojon kun la celo pli detale pritrakti la aŭtorojn, la verkojn, la revuojn kaj la epokojn. Drago Kralj (1960), Alfonz Pechan (1966), Tazio Carlevaro (en komuna verko de Ivo Lapenna kaj Ulrich Lins, 1974), Margaret Grace Hagler (1978), Giorgio Silfer (1978), Geoffrey Sutton (2008). La du unuaj barakte proponas interesajn sed resumajn pritraktojn. La relative malmultaj paĝoj disponeblaj ne helpis. Carlevaro ne malpli barakte celis doni laŭeble kompletan superrigardon sur la aperintaj verkoj. Ne nur pri beletristiko originala, sed ankaŭ traduka (tiom grava ne nur por la esperanta kulturo, sed ankaŭ rilate multajn naciajn lingvojn). Pri sciencaj verkoj, revuoj, radiostacioj, eldonistoj, porinfana kaj prilingva literaturo, ĉar la kulturo en kiu trempiĝas esperantano proponas ankaŭ tiujn esprimilojn. La libro de Silfer kaj Minnaja havas analogan celon, sed utiligas rimedojn multe pli fajnajn kaj science profundigitajn. Menciindas ĉi tie, kiel prave indikas Sten Johansson (Esperanto, februaro 2016), ankaŭ konataj recenzantoj, tre kleraj kaj interesaj el literaturkritika vidpunkto: W. Auld, L. Tárkonyi, K. Kalocsay, K.R.C. Sturmer kaj aliaj. Verko malfacile konstruebla Verki tian libron reprezentas defion. Esperanto estas ja lingvo, kiun utiligas ĝenerale homoj, kiuj ne lernis ĝin hejme (ĉi tie kun la escepto de Minnaja, tamen). Esperanton oni lernis: ĝi estas elektita kulturlingvo. Ĝi mem estis prezentita en 1887, do fakte ne temas pri antikva kulturlingvo. Kaj ĝin ne antaŭis kulturo senskriba, sed riĉa. La lingvouzo mem evoluis: komence, ĝi estis timema, malriĉa, iom eksperimenta. Nur pli malfrue ĝi alprenis forton kaj esprimivon. Tiu estas fenomeno ne komparebla kun kompara lingvouzo antikva-moderna. Ĉar la antikvaj lingvouzoj estas tamen plenaj kaj riĉaj. Ĉar ili respegulas kompletan aplikon en la koncerna epoko. La esperanta literaturo ne estas esence ligita al landoj. Certe, ekzistas landaj influoj, sed ili estas eventuale enhavaj. Ili ne rilatas la lingvouzon. Krome, samlandaj E-aj aŭtoroj diverĝas tre ofte stile kaj enhave. Ne ekzistas veraj “skoloj” landaj. Ekzistas diverĝaj lingvouzoj, sed la aŭtoroj ne rekonas sin en skoloj. Alia apartaĵo de la Ea literaturo estas la graveco de la tradukitaj verkoj, ne nur en la fruaj tempoj. Ili starigis nivelojn, kiujn ankaŭ la origina literaturo tamen devis atingi. Ankaŭ la disvolviĝo de la Ea literaturo ne faciligas la taskon, eble pro sia mallonga evolutempo: la Ea literaturo montris unue poezian kreskon, kiun sekvis novelaroj, kaj la romanoj kaj la teatro venis nur pli malfrue. Parto de la verkoj publikigitaj aperis en revuoj, ofte efemeraj kaj malfacile troveblaj. Fine, la Ea literaturo estas malfacile studebla, ĉar ĝi ne estas studobjekto en universitato, kaj pro tio ke estas tre maloftaj science kritikaj verkoj pri aŭtoroj, aŭtorgrupoj kaj epokoj. Grandparte, kvankam ne ĉiam, mankas kompetentaj bibliografiaj kaj biografiaj pritraktoj pri unuopaj aŭtoroj, kaj ankaŭ literatursciencaj analizoj de unuopaj verkistoj kaj verkoj. Kaj tamen, Minnaja kaj Silfer aŭdacis… kaj, fakte, pretigis verkon novstilan, interesan kaj instruan. Tiu ĉi verko prave povus nomiĝi Enciklopedio de la esperanta kulturo. Ĝi atingis nivelon ĝis nun neniam atingitan. Strukturo de la libro: La unua kerno konsistas el kvindek kvar ĉapitroj. Minnaja kaj Silfer provis solvi la demandon de la prezento. Ili sekvis la kronologian tempon. Per tio ili provis precize indiki la spiriton de la tempo. La homojn, kiuj tiam verkis, la unuopajn limtranspaÙajn librojn, la kulturan nivelon de revuoj, kaj la gravecon de diversaj aliaj beletraj iloj, kiel la teatro. Ĉiu ĉapitro ampleksiĝas per notoj kaj per abunde detalaj citaĵoj, por evidentigi aŭtorajn aŭ epokajn apartaĵojn, temgrupojn, stilrimedojn. Aparte interesaj estas ankaŭ la multaj bildoj, kiuj riĉigas ĉiujn ĉapitrojn. Fakte, tiu verko prave povus nomiĝi “Enciklopedio de la esperanta kulturo”. Ĝi atingis nivelon ĝis nun neniam atingitan, ankaŭ helpe de iloj, kiujn mi priskribos poste. Minnaja kaj Silfer ne priskribas nur la beletran kulturon produktitan en Esperantujo, sed ankaŭ ĝiajn rilatojn kun la ceteraj elementoj de la historio kaj de la socia konsisto de la movado. Estus neeble priskribi detale la tutan enhavon de tiu kerna ĉapitraro. Evidente la aŭtoroj dividis la prezenton al kvin epokoj: la komenca (Zamehof kaj kelkaj pioniroj), la periodo antaŭ la unua mondmilito, la periodo intermilita, kaj la “moderna” epoko postmilita. Lasta ĉapitraro koncernas la nunajn tendencojn. Estas neeble priskribi detale la tuton. La du aŭtoroj certe celis kompletecon: mi kalkulis ke oni menciis iom pli ol 800 personoj. Sed kompreneble kelkaj verkistoj trovas pli ampleksan pritrakton: biografian, bibliografian, ofte ankaŭ bildan, stilistikan. Kun la necesaj rilatoj kun eldonejoj, revuoj, enmovada aktivado, kulturaj rilatoj je nacia nivelo, eventuale en politika senco. Kelkaj aŭtoroj (sed ankaŭ kelkaj revuoj aŭ aktivadoj) trovas mencion kaj pritrakton en pluraj ĉapitroj. Feliĉe elpensitaj rimedoj ebligas facile sekvi tiun “migron” de unu al la alia ĉapitro. Aliaj verkistoj estas apenaŭ menciataj. Sed neniam nur nome. La aŭtoroj klopodas tamen ilin ligi al situacio aŭ al referenco literatura aŭ kultura. La aŭtoroj estas pritraktataj laŭ la kutima graveco-skalo. Unue Zamenhof (kaj la multaj literature kaj movade aktivaj Zamenhofoj), kun la pioniroj, ĝenerale rus- kaj pollingvaj (Bein, Grabowski). Kun neniam malaperinta celo konstrui E-lingvan Weltliteratur (Mondliteraturo). Feliĉe la fleksebla ĉapitro-strukturo permesas ankaŭ poste aldoni aŭtorojn, kiuj ja estas pionirecaj, sed ne apartenas al la slava mondo: Colas, Merchant, Bourlet, Hankel. Post la unua mondomilito naskiĝis Literatura Mondo (LM) kun gravaj aŭtoroj kiel Kalocsay kaj Baghy, kaj grupo el hungaraj kunlaborantoj (Tárkonyi, Szilágyi). Sed ja LM kungluis multajn aliajn ne-hungarojn: Waringhien, Adamson, Schwartz, van Schoor. Samperiode, naskißas grupoj klasbatale aktivaj, en Sovetunio kaj aliloke: Miĥalski, Hoĥlov, Baranyai, Weinhengst, Lanti, Bartelmes. Post la dua mondmilito reaperis dum mallonga periodo LM, poste La Nica Literatura Revuo kaj Norda Prismo (kaj nur pli malfrue Literatura Foiro) reprenis la torĉon, cetere kun novaj eldonejoj. Naskiĝis novaj aŭtoroj: Auld, Rossetti, Dinwoodie, Francis, Boulton, Ribillard, Lapenna. Nia “moderna” epoko. Kaj pli poste, nia “nuntempa” epoko: la Patrolanoj (i.a. Minnaja kaj Silfer mem, Conterno Guglielminetti, Pisoni, Rossi), kaj Nervi, Seabra, Camacho, Fernández Martín, Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), Neves, Montagut. Kaj, indas substreki, multaj aliaj. Ne eblas ĉiam klara kaj elĉerpa klasigo: epoko, landoj, stiloj, kultura aparteno kaj esperanta sindediĉo povas ege varii. Sed ĉio estas retrovebla dank al la iloj ellaboritaj de ambaŭ aŭtoroj. La dua kerna parto estas antologio el la verkoj de multaj menciitaj aªtoroj Literaturkritika pritrakto povas kelkfoje aspekti iom sensuka, malgraª la fakto ke la aªtoroj ri¤igis ßin per historiaj kaj biografiaj trajtoj. Tial bonvenas tiu ¤i 77-paßa parto, antologio el la verkoj de kelkaj el la prezentitaj aŭtoroj. Kun poeziaĵoj (de Applebaum al Zamenhof, kun 52 kromaj aŭtoroj, reprezentataj per unu aŭ pli da poemoj) kaj prozaĵoj (de Beaucaire al Zamenhof, kun 13 kromaj aŭtoroj). Temas pri eklekta selekto el multegaj verkoj, kaj kelkfoje ne temas pri la plej konataj verkoj (kaj verkistoj), sed pri propra opinio de la aŭtoroj, kiuj ŝatis per tio esprimi preferojn kaj proponojn. Ne tre konata aŭtoro, aŭ verko ne speciale konata, ofte meritas revalorigon. La tria kerna parto konsistas el la helpaj listoj kaj referencaj iloj por pli facile direkti la atenton de la leganto. Ĝenerale leganto komencas legi ĉe la unua paĝo, kaj ĉesas ĉe la lasta. Sed tio ne koncernas, principe, enciklopedian verkon. Ekzistas ja verkistoj, eldonejoj, revuoj, kiuj aktivis en diversaj cirkonstancoj, epokoj, landoj, kun modifotaj celoj. Ili do retroviĝas jen ĉi-ĉapitre, jen aliĉapitre. Pro tio la du aŭtoroj kreis ilojn, kiuj transformas tiun tekston al speco de “superteksto”. Estas do klare ke aŭtoro, verko, eldonejoj, revuo, evento, troviĝas en jena aŭ alia paĝo. Sed por alfronti tiun malfacilaĵon, la aŭtoroj metas je dispono de la interesata leganto kelkajn listojn en kromĉapitroj. Per tio ili konstruis elstaran helprimedon por studemuloj. Vi povas rekonstrui la vivon kaj la verkadon de unuopa aŭtoro, kaj la aktivadon de unuopa eldonejo, aŭ revuo. Referencoj: La unua listo (49-paĝa) ligiĝas strikte al la unuopaj ĉapitroj. Ĝi detaligas klarigojn historiajn, biografian, bibliografiajn pri unuopaj verkoj kaj verkistoj, kaj okazaĵoj. Ne por ĉiuj, sed por tre multaj certe jes. Ĝi anstataŭas pezajn notojn piedpaĝajn. Atentu pri ili, ĉar ili prilumas ĝenerale konektojn, faktojn, situaciojn ne ĉiam konatajn aŭ klarajn. Indekso de la bildoj. La kernaj ĉapitroj montras multajn bildojn: verkojn, aŭtorojn, kongresojn. Kelkaj estas bone konataj, aliaj supozeble malofte renkonteblaj. Tiu indekso ebligas trovi la koncernan bildon. Indekso de la verkoj. Se subite vi volas nur legi detalojn pri iu verko, serĉu ĉi tie. Se la koncerna verko estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Laŭdinde, grafika artifiko permesas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro. Indekso de la personoj. Se subite vi volas nur legi pri aŭtoro, aŭ tradukisto, aŭ aktoro, serĉu ĉi-tie. Se tiu persono estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Grafika artifiko ebligas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro. Indekso de la revuoj. Se subite vi volas nur legi pri revuo, serĉu ĉi tie. Se tiu revuo estas almenaŭ menciita, vi trovos la indikon de la paĝo en kiu ĝi aperas. Grafika artifiko ebligas distingi inter cito en la ĉapitraro, kaj cito en la referenca ĉapitro. Indekso de la temoj Se subite vi volas nur legi iun temon, serĉu ĉi tie. Ja, sed temas pri tikla elekto. Sur 14 paĝoj, mi trovis 1134 malsamajn “temojn”. Temas pri asocioj, grupoj, eldonejoj, situacioj, konkursoj, landoj, kongresurboj, versformoj, religioj, rimfarado, modoj, esprimaĵoj (“Esperanta popolo”, “Edzino de malamiko de la popolo”, kaj ankaŭ “homaranismo”, “samideano”… sed mi ne trovis “Interna Ideo”). Krome, ĉapitro ""Glosoj"" proponas klarigon pri nekutimaj vortoj, specialaj fakvortoj uzitaj. Kaj troveblas ankaŭ dupaĝa Bibliografio, kiu proponas pli fruajn verkojn konsultitajn dum la pretigo de la jena verko. Miaj konkludoj. Jen grava, dokumente bazita, sed certe kompleksa libro, kiu meritas atentan legon kaj studon. Ĝi krome proponas propran, originalan, sed science funditan historian kaj kulturkritikan metodologion. Bona bazo por esperantologoj kaj literatursciencistoj. Ĝi bone tipigas la evoluon de la kulturo produktita en Esperantujo. Kaj tial ĝi povus ne tro malfacile (almenaŭ parte) tradukiĝi kaj remuldiĝi en naciaj lingvoj ne propagandcele, sed studokaj analizo-cele por studantoj de literaturo kaj kulturo. Tiu ĉi libro povas utili al homo interesata al tiu parto de la esperanta kulturo kiu esprimiĝis tra libroj, revuoj, eldonejoj kaj teatro. En sia verko, cetere, la aŭtoroj klopodis ligi tiujn observojn kaj faktojn kun historiaj kaj eksterkulturaj okazaĵoj kaj eventoj. Tiu ĉi verko certe povas utili en kursoj, en diskutoj, en prelegoj pri la temo. Ĝi malfermas la pordon al nova studepoko: aliro detaliga al unuopaj arkivoj, revizio de iom tro malnovaj bibliografiaj kaj kritikaj eseoj pri unuopaj verkistoj. Por profundigi rilatojn inter unuopaj verkistoj (aŭ verkisto-grupoj) kaj lokaj kaj naciaj skoloj, okazaĵoj, kreaĵoj. Neniu serioza observanto povas ĉion scii. Indas esperi, ke tiu krea sinergio okazos, kiel cetere jam tie kaj tie oni faris. Lasta demando: ĉu eble adapto nacilingva indus? Supozeble jes, se la scienca interesiĝo pri esperanto kaj planlingvistiko en universitatoj kaj kulturaj tavoloj disvastiĝus. Tazio Carlevaro