Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

copertina
€ 22,00
Crea PDF

L'esperanto in Italia

Autore: Carlo Minnaja

Alla ricerca della democrazia linguistica.

EdizionePadova, 2007
Pagine226
Formato21 cm
IllustratoNo
RilegatoNo
LinguaItaliano
CategoriaSaggistica
SupportoLibro
ISBN987-887115-546-3

Recensioni

Kiom da homoj interesiĝas pri la historio de la itala Esperanto-movado sufiĉe por preti legi monografion 225-paĝan? Kelkcento, mi supozas. Kiom el tiuj regas la italan lingvon? Kelkdeko, mi imagas. Tiu aferstato bedaŭrindas, ĉar se ankaŭ nekonantoj de la itala povus trafoliumi la verkon de Carlo Minnaja kun kompreno, ili facile kaptiĝus kiel aĉetantoj. La erudicia libro sin legigas kvazaŭ streĉromano, kun vivoplene priskribitaj protagonistoj — ekde Marignoni kaj Ghez tra la familio Minnaja, la fratoj Migliorini aŭ Clelia Conterno, ĝis Corsetti kaj De Salvo — kaj kun same tridimensiaj flank-figuroj kiel... nu, sed neniun ni ofendu per la epiteto „flanka“. Ofte la plej kuriozaj sciindaĵoj — kaj eĉ nesciindaĵoj — sin kaŝas en piednotoj. Ĉu vi sciis, ekzemple, ke la poeto Ungaretti samopiniis kun Blinkenberg kontraŭ Lapenna en Montevideo (p. 124-125), aŭ ke Giorgio Silfer en 1977 estis atakita kaj forkaptita de teroristoj (p. 152)? Preter la limoj de la duoninsulo, la monografio atentas ankaŭ la tutmondan movadan fonon, profite al espereble multnombraj legantoj neesperantistaj. Aliflanke, atenton ricevas ankaŭ alilandaj plenumoj ital-rilataj, precipe en la beletra kampo, kiel ekz. la verkado de Tazio Carlevaro el Svislando, aŭ la elitala traduk-agado de Kalocsay kaj aliaj korifeoj de Literatura Mondo. Fakte, oni povus opinii la libron malekvilibra favore al literaturo, sed tion ja pravigas la preskaŭ krimrakonte interesega ekesto-historio de verkoj kiel la vortarego Vocabolario italiano-esperanto, la Itala antologio, aŭ ties posteulo, la volumo Enlumas min senlimo. (Interesatoj pri la itala literaturo frandos ĉi-rilate fragmentojn el leteroj de Sanguineti, Raboni aŭ Caproni.) Inter la frua jaro kiam la juna La Colla en kajeroj ekkolektis vortaran materialon, kaj 1996, kiam la fina avataro de la Vocabolario fine efektive aperis, pasis generacioj da eventoplena movada vivo, ĉi-verke pridetalita! Laŭ la priskribo en la reta katalogo de UEA, temas pri „pli ol simpla superrigardo de la Esperanto-movado en Italio“, ja pri „analizo, el la plumo de unu el ĝiaj plej aktivaj partoprenantoj“. Tiel estas, kaj la aktiva movada rolado de la aŭtoro ŝajnas neniel lin misinflui en liaj historiiste ekvilibraj juĝoj. Detalan sed ne troigan trakton ricevas ankaŭ utopiaĵoj kiel la Insulo de la Rozoj aŭ la Esperanta Civito. Ĉu ekzistas rozoj sen dornoj? Ĉiel ajn, ĉi-verke ni ricevas tutan bukedon da sendornaj rozoj el la riĉa historio de landa movado aĝa pli ol jarcenton. Kiom belus se ĉi tiu libro estus nur unu ero en plurdekopa kolekto de monografioj pri landaj movadoj!
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 1971 Libro

Saggistica

Retoriko

di Ivo Lapenna

€ 20,00  


Un approfondito saggio sull'arte dell'oratoria.

ed. 1971 Libro

Saggistica

Retoriko

di Ivo Lapenna

€ 20,00  


Un approfondito saggio sull'arte dell'oratoria.

offerta
thumb

ed. 2024 Libro

Saggistica

Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-2023

di AA.VV.

€ 21,00 offerta  


Raccolta di 23 testi delle conferenze svoltesi in questo biennio. Redazione di Alessandra Madella.

ed. 2024 Libro

Saggistica

Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-2023

di AA.VV.

€ 21,00 offerta  


Raccolta di 23 testi delle conferenze svoltesi in questo biennio. Redazione di Alessandra Madella.

offerta
thumb

ed. 2018 Libro

Saggistica

Historio de la Akademio de Esperanto

di Carlo Minnaja

€ 36,00 offerta  


Un'importante opera che descrive la nascita e la vita dell'AdE e del suo predecessore (la Lingva Komitato) con una presentazione…

ed. 2018 Libro

Saggistica

Historio de la Akademio de Esperanto

di Carlo Minnaja

€ 36,00 offerta  


Un'importante opera che descrive la nascita e la vita dell'AdE e del suo predecessore (la Lingva Komitato) con una presentazione…

thumb

ed. 2001 Libro

Saggistica

Danteskaj itineroj

di Vittorio Russo

€ 7,00 Recensioni


Frammenti degli scritti più famosi di Dante Alighieri. Illustrazioni di Gustave Doré.

ed. 2001 Libro

Saggistica

Danteskaj itineroj

di Vittorio Russo

€ 7,00 Recensioni


Frammenti degli scritti più famosi di Dante Alighieri. Illustrazioni di Gustave Doré.

novità
offerta
thumb

ed. 2023 Libro

Saggistica

L'esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello…

di Alessandra Madella

€ 24,00 offerta  


Raccolta di saggi e interviste sull'insegnamento dell'esperanto nel mondo.

ed. 2023 Libro

Saggistica

L'esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello…

di Alessandra Madella

€ 24,00 offerta  


Raccolta di saggi e interviste sull'insegnamento dell'esperanto nel mondo.