Scheda articolo

Ecco tutti i dettagli disponibili
su questo articolo specifico

La Eta Princo
AutoreAntoine de Saint-Exupéry
copertina
TraduttorePierre Delaire
DescrizioneRacconto di Antoine de Saint-Exupéry, il più conosciuto della sua produzione letteraria, pubblicato il 6 aprile 1943 a New York da Reynal & Hitchcock nella traduzione inglese e qualche giorno dopo sempre da Reynal & Hitchcock nell'originale francese. Un'affascinante fiaba per tutte le età. Con i disegni dell'autore.
EditoriKanada Esperanto-Asocio, Espéranto-France
Edizione2010
Pagine94
Formato22 cm
Illustrato
Rilegato
Prezzo€ 15,00
LinguaEsperanto
CategoriaLibri per ragazzi
SupportoLibro
ISBN978-2-9507376-5-6
Recensioni

Verŝajne ne necesas rekomendi aŭ prezenti ĉi libron, jam tradukitan al plej diversaj lingvegoj, lingvoj kaj lingvetoj de la mondo. Oni tuj mendu ĝin antaŭ la baldaŭa elĉerpiĝo de la 3a esperanta eldono, cetere belege presita, ĉar, krom niaj karaj zamideanoj , avide ĝin aĉetos ankaŭ la miriadoj da etaprinckolektistoj ambiciantaj havi po unu ekzempleron de absolute ĉiu aparta lingva versio de la verko. Ĉu ĝi estas porinfana literaturo? Eble jes. Ankaŭ poradolta. Prefere ni diru ke plej oportune ĝin kunlegu kaj kunĝuu adolto kun infano. Iuj trovas ĝin sentimentala, eĉ sentimentalaĉa. Miaopinie, ili malpravas (sed estus lacige doni al ili klarigojn). Ĉiufoje kiam mi relegas ĉi majstroverkon nur ŝajne simplan, potence signifohavan, mi trovas novajn aferojn: filozofion, politikon, ironion, poezion… Ni memoru ekzemple kiel, sur p. 17, la aŭtoro rakontas pri turka astronomo, kies eltrovon de asteroido en 1909 kredis neniu en astronomia kongreso pro lia turka kostumo: “Feliĉe por la reputacio de la asteroido B 612, iu turka diktatoro devigis sian popolon, sub minaco de mortopuno, vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉi-foje ĉiuj samopiniis kun li.” Oni povus esei ankaŭ pri tio ĉu la floroj sur p. 32 estas nur floroj… Sed, nu, sufiĉas… mi ĉesu jam paroli kiel la granduloj…

La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi. Mi lumigas kaj estingas unu fojon ĉiuminute!” – li klarigas) kaj la geografo pensanta ke li bezonas esploristojn, ĉar “geografo estas tro grava persono por vagadi”. Ĉiuj tiuj karikaturaj protagonistoj pensigis min pri bone konataj plenkreskuloj, kiuj amase ĉirkaŭis min sur la planedo Tero kaj klopodis eduki min tiel, ke mi fariĝu ilia subulo, aŭ admiranto, aŭ kompatanto, aŭ esploristo… Ankaŭ la negocisto kaj la tro sinofera lanternisto similis al plenkreskaj konatoj, prezentantaj al mi vivstilojn, kiujn mi ne admiris. La lanternisto eĉ pensigis min pri iu tre proksima de mi, kies vivon mi neniam volis imiti. Kaj kvazaŭ divenante miajn sentojn, la Eta Princo diris: “Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj…” Mi sendube preferis kiel modelon la vivstilon de la aviadisto, kiu kapablis kompreni la dezirojn de la infanoj, admiris ĉiujn belaĵojn de la tero kaj ĝuis ankaŭ la solecan meditadon en la dezerto... Post nia unua renkontiĝo, la Eta Princo vizitis min ofte. Kiam mi patriniĝis, li eksimilis al mia filino. Intertempe, mi eksciis kelkajn detalojn pri la biografio de la aŭtoro, la kuraĝa aviadisto Antoine de Saint-Exupéry. Impresis min profunde la fakto, ke lia pli juna tre amata frato forpasis, kiam ili ambaŭ estis lernejanoj. Mi komprenis, ke Saint-Exupéry verŝajne sentis sin mezvoje, inter la mondo de infanoj kaj tiu de plenkreskuloj, fronte al sia pli juna frato. Mi rimarkis, ke verŝajne same sentas sin la aviadisto de la rakonto fronte al la Eta Princo, kiam li diras al tiu ke la plenkreskuloj “neniam komprenas ion ajn per si mem, kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam doni al ili klarigojn.” Impresis min ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro verkis tiun rakonton post kiam li trapasis realan aviadilakcidenton en la dezerto Saharo kaj atendis tie kune kun alia aviadisto pli ol 3 tagojn, ĝis oni ilin savis. Tiam la verkisto suferegis pro soifo kaj malsato, tial li spertis halucinojn… Kaj la tuta libro fariĝis en mia menso pli-malpli (nur iusence!) rakonto pri reveno de spirito sur la teron, kvazaŭ la spirito de la pli juna frato vizitus la aviadiston por kuraĝigi lin en la dezerto. Kaj tiam, aparte emociis min la dialogo inter la Eta Princo kaj la venena serpento, kiu simbolas la morton: “– Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo, diris la serpento.” Kaj iom poste: “– Ho! Mi bone komprenis, diris la Eta Princo, sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj? – Mi solvas ilin ĉiujn, diris la serpento.” Mi legis ankaŭ pri la tragedia morto de la aŭtoro en la aĝo de 44 jaroj, fine de la dua mondmilito, kiam li malaperis en milita misio super Mediteraneo. Kaj post kiam mi ricevis tiun informon, pli profundaj kaj eĥaj ekŝajnis al mi la adiaŭaj vortoj de la Eta Princo: “Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!” La Eta Princo vizitis min en diversaj vivetapoj, kaj ĉiufoje ŝajnis al mi ke ĝuste tiam mia aĝo estas la plej taŭga por lia vizito. Ĉiufoje mi malkovris novan tavolon de beleco meditante pri la sencoj de liaj vortoj. Ĉi-monate li denove vizitis min, sed ĉi-foje ni ambaŭ parolis… Esperanton! La tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire estas luksa libro, kies belkolorajn desegnojn (faritajn de la aŭtoro) mi ravate admiras nun, kune kun miaj genepoj. Nur nun mi rimarkas, ke Saint-Exupéry prisilentas la lingvan problemon de la Eta Princo. Tio estas kutima taktiko de aŭtoroj kiuj verkas pri aliplanedanoj, spiritoj aŭ anĝeloj: ili ofte ŝajnas ignori la lingvan problemon de la fremda protagonisto (aŭ kelkfoje ili igas la protagoniston uzi aliplanedajn tradukilojn, sen ajna klarigo pri ilia funkciado). Ekde la komenco, la Eta Princo tute nature alparolas la aviadiston en lia lingvo. Kiel li lernis la lingvon, kiam li troviĝis tute sola sur sia planedo? Kiel la reĝo, la malmodestulo k.a. lernis la saman lingvon? Tia ambigueco povas pensigi la leganton, ke eble la aviadisto havas halucinan vizion pri si mem kiel infano. La aviadisto kaj la Eta Princo divenas la pensojn unu de la alia ĝis iu punkto, do ili ja povus esti la sama persono, kvazaŭ la aviadisto vizitus sin mem tra tempotunelo… Nun mi sentas kvazaŭ la Eta Princo fariĝus la enkorpiĝo de mi mem kiel infano. Kaj jen la dediĉo sur la unua paĝo kaptas mian apartan atenton. La aŭtoro dediĉas la libron al unu el siaj plej karaj plenkreskaj amikoj, “kiam [tiu] estis malgranda knabo”. Ĉu eble la aŭtoro fakte elpensis tiun libron, precipe por ke ni ĉiuj revidu mense nin mem “kiam ni estis malgrandaj knab(in)oj”? Tial mi havas nun la senton, ke la libro estas speciale tajlorita por mia nuna aĝo? La kioman fojon mi havas tiun ĉi senton? Ankaŭ miaj genepoj ŝajnas pensi, ke la rakonto taŭgas ĝuste por iliaj malsamaj aĝoj… La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo.
Copertina
copertina
Ultima ricerca Crea PDF
In base alla tua scelta, potrebbero interessarti anche…
thumb

ed. 2018 Libro

Libri per ragazzi, Prosa originale

Tao de la vojaĝanto

di AA.VV., Mayra Núñez Hernández

€ 10,00  


Sedici leggende cinese riscritte in esperanto.

ed. 2018 Libro

Libri per ragazzi, Prosa originale

Tao de la vojaĝanto

di AA.VV., Mayra Núñez Hernández

€ 10,00  


Sedici leggende cinese riscritte in esperanto.

novità
scaricabile
thumb

ed. 2002 e-book

Fiabe, Libri per ragazzi

Elektitaj fabeloj

di Jacob Grimm, Wilhelm Grimm

gratis  


Una classica raccolta di fiabe in esperanto dei fratelli Grimm, tradotta dal tedesco da Kabe nel 1906. È considerata un modello…

ed. 2002 e-book

Fiabe, Libri per ragazzi

Elektitaj fabeloj

di Jacob Grimm, Wilhelm Grimm

gratis  


Una classica raccolta di fiabe in esperanto dei fratelli Grimm, tradotta dal tedesco da Kabe nel 1906. È considerata un modello…

thumb

ed. 2023 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Tri fabloj por rakonti... / Tre favole da raccontare...

di Lucia Spezzano

€ 10,00  


Trattano del rispetto verso gli animali, della prepotenza, della cattiveria e sulla bellezza consapevole. Illustrazioni di Benito…

ed. 2023 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi

Tri fabloj por rakonti... / Tre favole da raccontare...

di Lucia Spezzano

€ 10,00  


Trattano del rispetto verso gli animali, della prepotenza, della cattiveria e sulla bellezza consapevole. Illustrazioni di Benito…

thumb

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

ed. 2010 Libro

Fiabe, Libri per ragazzi, Prosa tradotta

Fabeloj pri la triopo

di Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

€ 10,00  


Favole di fantascienza che sbeffeggiano la stagnante burocrazia sovietica.

thumb

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.

ed. 2005 Libro

Libri per ragazzi

Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!

di Lode Van de Velde

€ 4,00  


Piccolo libretto per bambini con schemi da colorare e piccole frasi per iniziare ad imparare la lingua.